Efiko de kabalaj tekstoj
Ĉiuj kabalistaj verkoj enhavas priskribon de la sistemo de interrilato de Supera administranta forto (Kreinto) kaj kreitaj de ĝi kreaĵoj.
Multaj el kabalistoj, konceptinte la Intencon de kreo, priskribis ĉiujn la statojn de malsupreniro el la plej supra punkto de kunfandiĝo kun Kreinto kaj ĝis nia mondo, kie kreaĵo estas en la stato de kompleta kaŝo. Tiuj verkoj faras specialan efikon al la studantoj, ja ili rakontas pri ĉiuj la statoj, kiujn devas trairi la homaro kaj ĉiu persone, pri la statoj, kiuj ekzistas potenciale, sed ankoraŭ estas kaŝitaj de ĉiuj, kiuj deziras ilin koncepti.
“La tuta mondo estas subordigita al unueca leĝo, en ĉiuj raciaj estaĵoj estas unueca racio. La vero estas unueca, kaj por raciaj homoj la nocio de perfekteco ankaŭ estas unueca.”
Marko Aŭrelio
Ĉiuj elementoj de la naturo estas komplete ligitaj inter si. Ĉi-tempe tiu ligo iĝas pli kaj pli klara kaj estontece ĝi riveliĝos tiom, ke nenia nia fizika movo aŭ penso povos esti hazardaj, sed ili devos inkluzivi ĝustan komprenon de ilia influo al la tuta mondo.
Mi ekzistas en ia grandega unueca komplekso, sfero, ene de kiu miaj deziroj, pensoj kaj agoj estas interligitaj kun agado de ĉiuj aliaj, kaj se mi ne sentas mian efikon al ili, tio ne signifas, ke mi senagas.
Kabalisto kaj la homaro
Ĉu homo, kiu komencas okupiĝi pri la scienco kabalo, iĝas abstraktita de nia mondo, fora de nia tera zorgado? Eble, por li familio, laboro, infanoj, la homaro – ĉiuj niaj homaj zorgoj ĉesas ekzisti, kaj li rigardas al ĉiuj elsupre malsupren, neglekte: pri kio ja okupiĝas tie tiuj homaĉoj?
Li ampleksas la tutan universon, la tutan ĝian procezon, vidas ĉion de la komenco ĝis la fino: mondojn, animojn, kiel ili malsupreniras en nian mondon, naĝas laŭ ĝia fluado, supreniras, kaj, rigardante, kiel okupiĝas pri siaj ĉiujtagaj malgrandaj problemoj homoj, vidante ilian sencelecon, senhelpecon, limigitecon, li neglektas ilin, – ĉu tiel rigardas kabalisto al la mondo?
Evidentiĝas, ke ne. Vera kabalista rigardo al la mondo, ĝi, certe, iel estas elsupere, elsupre malsupren, sed mi ĝin similigus al la rigardo de gepatroj al amataj infanoj.
Multaj aŭdis, ke kabalo estas sekreta doktrino. Ĝuste ĝia malfermeco, kurteno de mistero ĉirkaŭ ĝi, servis kiel motivo por apero de multaj legendoj, falsaĵoj, fikcioj, vanaj babiladoj, profanaj rezonadoj kaj konkludoj ĉirkaŭ kabalo. Nur fine de la XXa jarcento scienco kabalo komencis malfermiĝi kaj disvastiĝi tra la tuta mondo. Kaj tial, komencante nian paroladon pri kabalo, necesas, unue, demeti kreitajn dum jarcentoj mitajn ŝelojn de antikva kaj moderna, ĉiuhoma scienco kabalo.
Scienco kabalo neniel rilatas al religio. T. e., ĝi estas rilata same kiel, ekzemple, fiziko, kemio, matematiko, sed ne pli. Kabalo ne estas religio kaj tion eblas facile trovi, almenaŭ el la fakto, ke neniu el religiemaj homoj scias ĝin kaj neniu el ili komprenas en ĝi almenaŭ unu vorton.
Profundegajn sciojn de universa bazo, leĝojn de universo, metodikon de mond-ekscio, atingon de krea celo, kabalo kaŝis unuavice de religiemaj amasoj. Ĉar ĝi atendis tempon, kiam evoluiĝos homaro ĝis la nivelo, kiam ĝi ekpovos akcepti kabalistajn sciojn kaj korekte uzi ilin.
Kio estas kabalo? Ĉu tio estas scienco aŭ revelacio? Ĉu ĝi estas doktrino sekreta aŭ malferma? Ĉu havas ĝi rektan rilaton al nia tempo kaj ekzistas insista neceso ekokupiĝi pri studado de ĝi, aŭ la scioj estas nur legendoj, venintaj al ni el la profundo de jarcentoj?
Laŭ la difino, kabalo estas scienco pri universo, ĉenero de kiu estas ankaŭ ni. Tamen helpe de ĝi eblas koncepti ne nur parton de nia mondo, perceptantan de ni per kvin organoj de senso, sed ankaŭ la parton de universo, kiu por ni estas neatingebla per sensoj. Tiu parto en ĝi estas la plej ĉefa – ĝuste ĝi allogas nin dum studado de la scienco kabalo.