En tiu ĉi fako ni rakontos pri ĉiaspecaj mitoj kaj ŝajnoj, kiuj akompanas kabalon dum jarmiloj. Mafacilas diri, kion oni ne prezentis kiel kabalo, tio estis kaj magiaj ritoj, en kiujn estas inicataj nur bonedukitaj kaj verkredaj virseksaj judoj, kiuj atingis 40-jaran aĝon, kaj aŭgurado pri ludkartoj kaj kafo, ĵonglado per ciferoj (gematrioj, numerologio), kameoj kaj amuletoj, ruĝaj fadenoj kaj spiradaj ekzercoj, eĉ ritaj dancoj.
Ni observu la plej konatajn stereotipojn, kiuj malpermesas al homoj proksimiĝi al la scienco kabalo.
Ekde la tempoj de la granda kabalisto ARI ekzistas neniaj limoj pri studado de kabalo. Pri ĝi povas okupiĝi ĉiuj, eĉ virinoj kaj infanoj. Ĉiuj la malpermesoj ekzistis nur ĝis la XVI-a jarcento. Kaj faris ilin kabalistoj mem. Por savi tiujn, kies animoj ankoraŭ ne atingis konforman nivelon de evoluo, kabalistoj akceptis lernantojn sole post severa selekto.
Hodiaŭ milionoj da homoj komencas senti bezonon pri kabalo, kaj haltigi tiun procezon ne eblas. Strebo al Kreinto troviĝas en la naturo de kreaĵo, kaj nuntempe tio komencas aperi en videbla formo. Ĉion difinas nur deziro. Se homo deziras, sekve, li jam maturiĝis por tio, kaj al li efikas neniu malpermeso.
Ĝenerale, en kabalo la nocio «malpermesite» signifas «ne eblas». Tial la malpermeso pri studado de kabalo reale aspektas tiel: «Ne povas okupiĝi pri kabalo pro manko de deziro».
“Kabalo” en traduko de la hebria signifas “ricevado”, tio estas akiro de speciala scio, kiu disponeblas por ĉiu homo. Iam tiu scienco vere estis kaŝa. Ĝi ĝermis sur teritorio de Mezopotamio antaŭ ĉirkaŭ kvar mil jaroj dum la Babilona periodo. Fondinto de kabalo, loĝinto de la antikva urbo Ur la Ĥaldea, Abraham, eltrovis eblecon koncepti tiun parton de la universo, kiu estas neperceptebla por homo pere de kvin naturaj organoj de senso. Li scipovis ekposedi la sciencon kaj, kuniginte grupon de adeptoj, redonis al la lernintoj sian metodon de koncepti la kovritan de ni parton de la universo. Ekde la tiu tempo la kaŝa scio pasas de generacio al generacio per tre malgranda, malvasta kvanto de adeptoj.
Ĝi estis redonata vere de buŝo al oreloj, de instruisto al lernanto. Dum ĉiuj tempoj, ĝis nia jarcento, ekzistis tre malvasta rondo de kabalistoj. Nun kabalo, male, pli kaj pli disvastiĝas, ĉar homaro ekhavas deziron koni pri kabalo, ellerni ĝin, apliki tiun scion, ĉar ĝi povas esti tre utila por ni, precipe nun, kiam la mondo estas proksime de ĉiea krizo.
Kabalo tute malas al kredo, ĝi havas rilaton nek al religioj, nek al ĉiaspecaj kredaĵoj — ĝi estas pura eksperimento.
Homo perceptas la ĉirkaŭon prilaborante la informon, kiu venas en la cerbon fare de kvin organoj de senso, kaj uzante teknikaĵojn, kiuj plivastigas la diapazonon de la kapabloj de tiuj organoj. Por esplori nian mondon, kiu ne malkovriĝas por ni per tradicia maniero, necesas evoluigi en ni la sesan organon de senso.
Fare de tiu kroma sentilo homo komencas percepti kaŝan parton de la universo kaj do, esploras ĝin helpe de la samaj leĝoj kaj reguloj, kiaj estas uzataj de ĉiu akademia scienco. Por ke la rezulto estu kiom eble pli kredinda, kabalistoj uzas pluroblan ripetecon de eksperimentoj kaj metodon de transdono de scio de unu esploranto al tiu alia. La sola afero kiu diferencigas scienciston-kabaliston de reprezentantoj de aliaj sferoj de scienco estas ke antaŭ ol okupiĝi pri esploroj li devas evoluigi en si la sesan organon de senso.
Okupante sin pri vera kabalo laŭ tiuj fontoj, kiujn havas la homaro jam dum miloj da jaroj, vi ne akiros recepton, kiel prosperi en ĉiutaga vivo, uzante egoismajn ecojn kaj dezirojn.
Kabalo promesas al homo neniajn allogajn perspektivojn en lia aŭ ŝia ĉiutaga egoisma ekzistado, kie li aŭ ŝi deziras sukcese dungiĝi, akirinte bonan postenon, “ĉe trogo”, plej profite edziĝi aŭ edziniĝi, plej rapide riĉiĝi, ekregi. Ankaŭ bonan sanon ĝi ne garantias. Unuvorte, rezulte de viaj okupoj pri kabalo, egoisman pleniĝon vi ne akiros.
Oni devas klare kompreni, ke mirakloj en la mondo ne ekzistas. Kabalo atendas, kiam la homaro komprenos, ke ĝi havas neniajn enajn rimedojn por mirakle fari por si ion nekredeblan, magian.
Se, studante kabalon, vi vere ekvolos kompreni la sencon de la vivo, ekvidi, kiel agi korekte, tiam vi akiros eternecon, perfektecon. Vi havos ĉion tion, sed nur se vi ne demandas: “Kiel mi povus pli multe ekhavi, deŝiri de ĉi tiu mondo?”, sed komencas pensi en pli alta nivelo: “Kion mi povas al ĝi doni?”. La homaro atingos tiun tian staton, kvankam tio ŝajnas nun tre fantazia kaj neefektivigebla, kaj nome egoismo alkondukos nin al ĝi.
Kabalo atestas, ke se ni ne komencos plenumi la programon de korektiĝo, tiam ni havas eblecon de la tria kaj la kvara tutmondaj nukleaj militoj, rezulte de kiuj restos nur kelkaj milionoj da homoj, sed tutegale ili plenumos la programon de kreo. Tiuj homoj enigos en sin ĉiujn la animojn. Gravas ne kvanto de niaj korpoj, sed kvalito de animoj, kiuj devas atingi la plej superan nivelon de ekzisto, programitan de la naturo. Kabalo diras ke la fina celo estas antaŭdifinita, kaj ĝi estas absolute bona. Sed la vojo al ĝi dependas sole de volo de homoj mem. Nuntempe, nome ĉe ĉi tiu etapo, la homaro venis en tian nivelon de evoluo, kiam ĝi povas kaj devas fari la elekton: ĉu per bona aŭ per kruela vojo ĝi devas iri.
Neniu kabalisto povas antaŭkalkuli la vojon, laŭ kiu iros evoluo de la homaro, ĉar tio estas difinata per ĝia libero de volo. Kabalistoj parolas pri variantoj de evoluo, kiuj povas aperi rezulte de unu aŭ alia efiko de homo al la naturo. Tamen elekto de la vojo mem estas nekonata, kaj prognozi ĝin neeblas, ĝi dependas sole de nia libera elekto.
Kabalo enhavas neniajn ritajn agojn kaj eksterajn mekanikajn praktikadojn! Tial, se vi vidas ion similan, do eblas certe diri, ke al vera kabalo tio ne rilatas! La samo rilatas al hazarda ĵonglado per nombraj valoroj de vortoj, per kartoj de Taro. Ajna desegnaĵo estas ne pli ol helpa materialo.
Kabalo estas konceptado de Kreinto fare de ĉiu homo persone.
Tial, se al vi oni volas vendi kameojn, specialajn amuletojn, tio povas servi nur por pliriĉiĝo de la vendisto. Kompreneble, se vi, kvazaŭ indiano, kredas je forto de la amuleto, do tio povas helpi al vi, sed nur psikologie. En kabalo, kiel en ajna akademia sistemo de scio, ekzistas nenia mistiko. Kabalo estas scienco. Tio estas naturscienco, kiu esploras la tutan universon, sed ne sole nian mondon, kiel aliaj sciencoj.
Progresado eblas nur per la deziro korekti siajn intencojn, sed ne plibonigi mekanikajn agojn.
Kabalo ne instruas al homo ion kio okazas en nia materia mondo, kaj tial ĝi estas neuzebla kiel ilo por riĉiĝi, atingi gloron kaj famon. Kabalo estas donita al ni por eligi homon el la sentaĵo de ĉi tiu mondo en sentaĵon de la mondo spirita (la realeco sentata en la kroma organo de senso — animo). Tial ĉiuj la metodikoj, kiujn homo uzas por sukcesa ekzisto en ĉi tiu mondo ne estas vera kabalo.
Difinon de kabalo ni trovas en la artikolo de la senduba aŭtoritato pri kabalo, Baal haSulam, “La esenco de la scienco kabalo”. Li skribas: “La scienco kabalo estas kaŭz-konsekvenca ordo de malsupreniro de Superaj fortoj, subordiĝantaj konstantajn kaj absolutajn leĝojn, ligataj inter si kaj direktitaj al malkovro de Supera estranta forto (Kreinto) al homo en ĉi tiu mondo”. Legi la reston de la enskribo »
Medito kaj similaj teknikoj trudas al homo difinitan manieron, stilon, taktikon de pensado kaj koncentrado. Kaj per tio ili limigas lin pri serĉo de io nova. Homo devas koncentriĝi pri io difinita, tre limigita kaj malkonektiĝi de la mondo. Tio estas tute male al kabalo. Laŭ kabalo homo devas esti kunligita kun ĉi tiu mondo, — labori, havi familion, vivi per socia vivo.
Limigante la penson de lernantoj, devigante ilin koncentriĝi pri difinitaj spekulativaj bildoj, aŭtoroj de meditaj teknikoj senigas la lernantojn de ebleco eliĝi el kadro de kutima pensado. Meditante, homo riskas perdi eblecon reveni al kutima, natura pensado. La medito mortigas en homo eblecon eliri en sentojn de la Supera mondo, eksenti Kreinton.
Kabalo diras, ke nur la tuta libero de ena serĉado de homo estas kondiĉo de ligiĝo kun tio, kio estas ekster la modo. La Supera mondo troviĝas ekster nia naturo, ekster la cerbo. Kaj meditaj ekzercoj limigas homon per laboro nur de la sola cerbo. Kaj tio limigas eblecon de eliĝo en la Superan mondon. Por la eliĝo ne necesas specialaj pensoj. Ili venos mem kaj nur laŭ mezuro de propra plibonigo, de bonigo de propra egoo.
La spirita supreniĝo okazas ne per malpligrandigo sed male, per pligrandigo de deziro! Komencante studi kabalon, homo daŭrigas vivi per ordinara vivo, sen limigi sin pri io. Ja deziroj de homo difinas la agojn. Se liaj deziroj pli kaj pli strebos al la supera, tiam konforme al tio ankaŭ liaj agoj iĝos aliaj.
Korekto estas procezo de efiko de Supera lumo al homo, sed ne perfortaj limigoj. Per tio la metodiko de kabalo diferencas de ĉiuj aliaj. En ĝi estas uzata la forto de Kreinto, kiu agas el interne, sed ne perforta efiko de ekstere. Tial ankaŭ plue, ricevante plian kaj plian forton elsupere, homo povas ricevi ankaŭ pli grandan deziron. Ja li jam povas korekti ĝin kaj korekte uzi.
Sen ĝuoj ne eblas vivi, ja nia esenco estas la deziro ĝui. Kaj la celo de kreo estas atingi perfektan ĝuon. Pri ĝuo estas nenio honta. Korektiĝon bezonas nur ĝia apliko (la intenco) sed ne la deziro mem.