Nov 10

Kio estas kabalo? Ĉu tio estas scienco aŭ revelacio? Ĉu ĝi estas doktrino sekreta aŭ malferma? Ĉu havas ĝi rektan rilaton al nia tempo kaj ekzistas insista neceso ekokupiĝi pri studado de ĝi, aŭ la scioj estas nur legendoj, venintaj al ni el la profundo de jarcentoj?

Laŭ la difino, kabalo estas scienco pri universo, ĉenero de kiu estas ankaŭ ni. Tamen helpe de ĝi eblas koncepti ne nur parton de nia mondo, perceptantan de ni per kvin organoj de senso, sed ankaŭ la parton de universo, kiu por ni estas neatingebla per sensoj. Tiu parto en ĝi estas la plej ĉefa – ĝuste ĝi allogas nin dum studado de la scienco kabalo.

Dank’ al kabalista metodo eblas eksenti kaŝitan de ni superan informan nivelon, kiu gvidas nian internan mondon. Tiujn du mondojn eblas bildigi kiel du koncentritajn sferojn. Se ni scios kiel okazas la gvidado, ni povos kompreni pli ĝeneralajn, pli profundajn, verajn leĝojn, kiuj direktas naturon kaj nin kiel ĝian parton.

Kabalo donas eblecon al homo komenci pli bone kompreni sin, kialon de sia apero sur la planedo, en la kosmo, kaj de ĉio okazanta al li dum la historio.

Laŭ kiu formulo evoluas la homaro? Kio estas moviga forto de homa evoluo, evoluo de la homaro, de la tuta naturo? Geologiaj periodoj, sociaj formacioj, nia estonteco, nia libero de volo, kaj, finfine, ebleco ion ŝanĝi en la sorto – ĉio ĉi estas klarigata en kabalo. Ĝi donas tre interesajn kaj ofte neatenditajn respondojn al ĉiuj demandoj.

Mi provos ekspliki ĉion laŭeble pli simple kaj kompreneble.

Studata objekto de kabalo

Do, kabalo estas scienco pri universo, inkluzivante ĝian komencon kaj finon, procezon de formiĝo kaj ĝeneralan strukturon, moviĝon entute kaj de ĉiu ĝia detalo aparte.

Ĝi esploras:

  1. kreon de la tuta universo, inkluzive nian kosmon, sunsistemon, malvivan, plantan, animalan naturojn kaj homon;

  2. fluadon, funkciadon kaj finan celon de la tuta evolua procezo;

  3. eblecon de enmiksiĝo de homo en la procezon (t. e. antropologian flankon);

  4. ligon inter nia hodiaŭa stato kaj tiuj statoj en kiuj ni estis antaŭ apero sur la tero de homo kaj socio, t. e. antaŭ nia naskiĝo;

  5. sencon de la jardekoj dum kiuj ni ekzistas kiel biologia korpo kaj sentas tra ĝi ĉirkaŭan mondon;

  6. staton en kiu ni ekzistas en ĉi tiu mondo, staton, en kiu ni estas post la morto;

  7. rondirojn de vivo – ĉu ili ekzistas kaj kiel ili estas kunligitaj inter si;

  8. eblecon de eniĝo dum ĉi tiu tera vivo en superan formon en kiu ni ekzistas antaŭ naskiĝo kaj post morto;

  9. fontojn de sciencoj, artoj, kulturoj – de ĉio kio estas ligita kun lingvo, konduto de homo, iliajn radikojn kaj kaŭzojn de ilia realiĝo ĝuste en tia formo.

Ĉio ĉi estas parto de la scienco kabalo ĉar ĝi formas ĝeneralan Leĝon, donas ĝeneralan priskriban formulon de la tuta universo. Einstein revis – trovi formulon kiu inkluzivus la absolute tutan universon kun ĉiuj ĝiaj detaloj. Li komprenis ke – se ĝi estas vera – do ĝi devas esti tre travidebla: interago inter kelkaj parametroj per simpla funkcia ekvacio. Kabalo venigas nin ĝuste al tiu formulo, kiu eksplikas ĉion. Almenaŭ tion asertas kabalistoj, kaj ni provos konvinkiĝi pri tio.

De kie aperis ĉi-scienco? Ĝi naskiĝis kiam homo komencis esplori la mondon en kiu li vivas.

Evoluaj etapoj de kabalo

Adam

La unua homo kiu tra nia mondo komencis senti superan mondon, estis nomata Adam. Li naskiĝis antaŭ 5766 jaroj. Adam iompostiome ekkonis leĝojn, formulojn, fortojn, regantajn nian mondon deekstere, li eksentis sin ene de iu sfero, inkluzivanta nian universon kaj eksterajn, kaŝitajn fortojn, kiuj trapenetras nian universon, nin, direktas naturon kaj nin ĉiujn.

Ni situas kvazaŭ sur reto, teksita el diversaj fortoj kiuj gvidas ĉion en absoluta, plena harmonio.

Al Adam oni atribuas aŭtorecon de la unua kabalista verko “Raziel haMalaĥ” (“La kaŝita anĝelo”). Ĝi estas negranda libro kun skemoj kaj desegnaĵoj en kiu li priskribas ĝeneralan forton, nomatan anĝelo, gvidantan la universon kaj konsistantan, siavice, el apartaj fortoj (“subanĝeloj”), pli malsupraj laŭ nivelo. Li priskribas kiel la fortoj estas aranĝitaj, kiel ili inter si agas kaj kiu estas ilia influo al nia mondo.

Ĝi estas la unua skriba kabalista fonto. Mi pensas ke ĝi ĝenerale estas la unua literatura memoraĵo de la homaro. Antaŭe ekzistis surrokaj tekstoj kaj ĉi tio estas jam libro. Nature, ĝi estas skribita per tia lingvo ke por ni malfacilas ĝin legi. Adam prezentis la enhavon en alegoria formo, uzante multajn metaforojn. Li sentis superan universon en ĝia ĝenerala amplekso, sed li ankoraŭ ne havis aparaton por priskribi ĝin. Li perceptis ĝin, sed nur per sentoj, kaj laŭeble vivece priskribis tion.

Abraham

Abraham estis la dua kabalisto, aperinta post 20 generacioj post Adam. Kiel rakontas antikva Midraŝ, Abraham loĝis en Mezopotamio, en la urbo kiu nomiĝis Ur la Ĥaldea. Same kiel ĉiuj loĝintoj de Mezopotamio, li adoris sunon, lunon, ŝtonojn, arbojn, sed foje li enpensiĝis, kiamaniere estas aranĝita la mondo, kial ĉio ĉi “turniĝas” ĉirkaŭ ni, kiel fluadas nia vivo? Ja devas esti leĝo en la fluado: komenco, fino, kaŭzo, sekvo. Devas ekzisti forto, kiu direktas ĉion ĉi. Li metis al si similan demandon, kaj, rezulte, tra bildo de nia mondo li komencis senti la samon kion sentis Adam.

Nature, Abraham apogis sin per la libro farita pere de Adam, ĝi estis konata por li. Ĝia enhavo estis transdonata ekde la generacio de Adam ĝis tiu de Noa – dum 10 generacioj, kaj ekde la generacio de Noa ĝis Abraham – ankoraŭ dum 10 generacioj. Abraham, baziĝante sur la verko de Adam, kaj dank’ al propraj observoj pri naturo, verkis alian libron, multe pli modernan, kiu nomiĝas “Sefer haJecira” (“Libro de Kreo”).

Ĉi tiu verko jam estas skribita per pliteknika kabalista lingvo. La aŭtoro ne simple transdonis impresojn de homo kiu sentis kaŝitan parton de la universo, sed li ankaŭ klarigis ĝian strukturon. Li almetis desegnaĵojn, donantajn imagon pri interagoj inter partoj de la universo, pri baza forto de la universo kaj ĝiaj komponantoj, pri iliaj interligoj. En la libro ĉeestas tabeloj, grafikaĵoj, multo da ĉiuspecaj formuloj – ankoraŭ ne en tiu, kutima por ni matematika aspekto, sed simile al tabeloj, montrantaj diversajn variaĵojn de interago de fortoj.

La verko jam estas sistemigita, ĝi malfermas sistemon de fortoj, rakontas pri lia hierarkio, kiu gvidas nian mondon. Verkinte la libron kaj nominte ĝin “Libro de Kreo”, Abraham ĉe tio ne haltis. Kiel rakontas antikva Midraŝ, li apartiĝis de la popolo al kiu li apartenis kaj forlasis antikvan Mezopotamion…

Demando: Kiel unuaj kabalistoj – Adam, kaj poste Abraham – ricevis siajn sciojn?

Nur per penetro, perceptado. Por justo necesas diri ke en la tempoperiodon de Adam ĝis Abraham ankaŭ aperadis homoj, sentintaj superan mondon kaj la fortojn kiuj staras malantaŭ nia mondo kaj gvidas ĝin. Simple ili ne lasis al ni skribajn fontojn, atestantajn pri rezultoj de iliaj ekscioj.

Ni taksas homon laux la heredo kiun li lasas al ni en nia mondo. Tiuj difinitaj kabalistaj fontoj kiujn ni povas hodiaŭ akcepti kaj labori kun ili, estas por ni bazaj. Ni ne parolas pri kabalistoj, t. e. pri homoj, perceptantaj superan mondon, kiuj nenion lasis post si. Eĉ se ni ion scias pri ili, ni ne povas apogi nin al iliaj scioj.

Kial entute ekzistas individuoj, kiuj sensas ion starantan malantaŭ nia reala mondo? Ja krom ili estas multo da tiuj kiuj volus, sed absolute ne sentas, ne perceptas ion similan, aŭ entute ne montras pri tio eĉ etan intereson. Aliajn, eble, tio interesas, sed ili ne kapablas pli profunde penetri en materion, en fortojn kiuj staras malantaŭ ĝi? Ĉi tie ĉio dependas de speco de animo: estas animoj pli malpezaj kaj pli pezaj.

Kiel informas kabalo, rezulte, absolute ĉiuj animoj, la tuta homaro, devas veni al plena malfermo de la tuta universo, kaj komenci vivi en nivelo, kiu nomiĝas “Homo” (“Adam” en la hebrea). Ĝi estas nivelo, kie la tuta universo estas al vi komprenebla, kiam vi scias kiuj fortoj en ĝi agas, kiel vi per viaj pensoj, agoj, influas al la tuta naturo – kaj al la supera kaj al la malsupera. Estas konata rezulto, reago, kiun vi devas ricevi pro de viaj agoj.

Kiam al homo malfermiĝas ĉio ĉi, li nevole komencas agi ĝuste, konforme al leĝoj de naturo. Ja mi, sciante ke mi brulvundiĝos, se metos mian manon en fajron, – ne faras tion. Ĝuste tiel, se mi vidus absolute ĉiujn leĝojn de naturo, difinantajn kio por mi utilas, kaj en kia formo, sed kio malutilas, do mi evitus malutilajn agojn, sed la utilajn mi strebus plenumi.

Nia taŭga konduto, nia sorto dependas de tio kiom ni malfermos profundajn, internajn leĝojn de la naturo. Nur tiam ni ĉesos erari.

Kial do la homaro devas trairi tiom longan periodon de suferoj, ne komprenante kiel naturo efikas al ni, kion ĝi deziras kaj postulas, kial ĝi kreis nin tiamaniere?

Kabalo diras, ke venos tempo en evoluado de la homaro – kaj ni jam alproksimiĝas al ĝi – kiam helpe de kabalista metodiko eblos penetri enen de naturo, ekscii ĝin, kaj baziĝante sur ĉi tiu scio komenci taŭgan vivon, en absoluta harmonio. Kabalo difinas neceson de origina ciklo, kiun trapasas la homaro antaŭ komenco de la 21a jarcento.

Demando: Kiel la homo penetras en kaŝitan parton de la universo?

Nin ĉirkaŭas nia mondo, universo, perceptata de ni, kaj ekzistas ankoraŭ ekstera, supera ĝia parto. Ni sentas tion kio atingeblas per niaj kvin organoj de senso, kaj helpe de ili ni kapablas koncepti nur nian universon, nomatan nia mondo. Tamen ni havas eblecon penetri pli profunden, tra nia mondo en la naturon, kaj eksenti superan mondon. Kiel tio okazas?

Nian mondon ni perceptas per kvin organoj de senso – tio, kiel oni scias, estas vido, aŭdo, tuŝo, gusto, flaro, sed ekzistas ankoraŭ aldona sesa organo de sensoj, kiu nomiĝas “ekrano”. Helpe de ĝi eblas penetri tra nia mondo kaj ekvidi profundajn, internajn tavolojn. Do, la respondo al via demando jenas: la homo devas akiri aldonan organon de sensoj.

Kiel eblas fari tion? Pri tio ja okupiĝas kabalo. Ĝi rakontas kiel akiri la ekranon.

Interese, kiamaniere akiris la ekranon Adam, Abraham? Nur helpe de sia strebo. Tio estis apartaj, tre subtilaj animoj, kiuj sole per sia strebo sukcesis penetri tra ŝelon de nia mondo kaj komenci senti ĝiajn kaŝitajn, delikatajn strukturojn. Tiel ili evoluigis en si, senpere dank’ al konceptado, la sesan organon de sensoj – la ekranon, kaj poste rakontis metodikon de ĝia kreado, kiun nun povas uzi ĉiu homo.

Do, la kabalista metodiko estas metodiko de kreado de sesa sens-organo en ĉiu el ni. Ĉar de generacio al generacio la homaro kaj homo ŝanĝiĝas, do, konforme al tio, ŝanĝiĝas ankaŭ la metodiko.

Kiel informas antikvaj fontoj, Abraham ne trankviliĝis pro sia spirita ekscio kaj decidis organizi skolon. Kial? Li eksentis ke ĉirkaŭ li ekzistas multo da homoj kiuj ankaŭ sentas bezonon penetri en superan mondon, nesenteblan de ordinara homo per kvin organoj de sensoj.

Estas skribite, ke Abraham sidis ĉe sia tendo kaj alvokis al si preterirantajn beduenojn, siajn samgentanojn (el la sama popolo interne de kiu li loĝis). Li regalis ilin kaj rakontis kio estas kabalo, kio estas ĝiaj povoj kaj kion ĝi donas al la homo. Rezulte ĉirkaŭ li kolektiĝis grupo de homoj el kiuj li iom post iom edukis kabalistojn – t. e. perceptantojn kaj konceptantojn de supera universo.

Poste la formiĝinta grupo transloĝiĝis en teritorion de antikva Israelo kaj eknomiĝis Israelo (isra-el estas rekte al la Supera en la hebrea) – tio estas, strebantaj en la Superan. Tio estis ne popolo, sed ĝuste kabalista grupo, kiu organiziĝis sub gvidado de Abraham el homoj de la gentoj kiuj loĝis en Mezopotamio proksimume antaŭ 4000 jaroj. Ĝis hodiaŭa tago multaj asertas ke Israelo ne estas nacio aŭ popolo – kaj ili pravas.

Poste la grupo evoluis, perfektigis kabalistan metodikon, trapasis periodojn de ekziloj, Egiptuja sklaveco, ĝis kiam aperis sekva kabalisto – Moseo, kiu rakontis pri kabalo en la plej konata al la tuta mondo libro – la Biblio. En hebrea lingvo ĝi nomiĝas Tora, de la vorto Or (lumo).

Moseo

Moseo estas la sekva evolua etapo de kabalo, li kreis sian libron en formo de alegorioj, uzante ekzemplojn el nia mondo, en t. n. lingvo de branĉoj. Li verkis ĝin tiel ke ĉiu homo povu vidi tra nia mondo superan mondon, ĉar el la supera mondo al nia mondo malsupreniras fortoj de regado, kaj naskas ĉi tie ĉiaspecajn objektojn, aĵojn kaj formas rilatojn inter ili. T. e., Moseo, por indiki superajn fortojn, ekzistantajn en la supera sfero, uzis iliajn sekvojn en nia mondo.

Dezirante priskribi iun spiritan objekton, iun forton, iun fenomenon en la supera mondo, li nomas la spiritan objekton per nomo de ĝia sekvo en nia mondo. Se en nia mondo la spirita objekto ekzistas kiel ŝtono, sekve, li nomas la spiritan forton ŝtono.

Vera senco de la Biblio

Al homoj kiuj vidas nur nian mondon ŝajnas ke la Biblio, Torao, parolas pri aranĝo de teraj aferoj, pri interagoj de homoj kaj kiel devas konduti homo, kiel komunikiĝi kun aliaj anoj de kolektivo, dece vivi en ĝi, kiel estas aranĝita homa komunloĝado kaj kio estas ĝiaj leĝoj. Reale – tio estas absolute ne tiel.

En la Biblio – Torao – per objektoj de nia mondo al ni estas preskribataj leĝoj de la supera mondo. Do Moseo donas informon sufiĉe abstraktan. Ekzemple, kiel konstrui la Templon, kiel en ĝi labori, kiel plenumi iujn nekompreneblajn ritojn, nomatajn preceptoj, plejmulto el kiuj en nia mondo entute ne havas iun racian eksplikon (krom kelkaj – ekz. “Amu vian proksimulon”). Ĝenerale, la preceptoj ne havas racian eksplikon ĉar ili priskribas la superan mondon sed per vortoj de nia mondo.

Tial ordinaraj homoj, kiuj vidas nur nian mondon, legante la Biblion, opinias, ke ĝi estas historia rakonto. Kabalistoj, legante la saman libron, komprenas ke ĝi rakontas tute pri alio – pri la supera mondo kaj pri ĝiaj leĝoj.

Ĝi estas verkita en lingvo de kaŭzo kaj sekvo, kiam sekvo en nia mondo donas nomon al la forto kiu ĝin kreis kaj tenas. Ĉar en la spirita mondo mankas nomoj. Homo – kiam li rigardas plu tra materia objekto aŭ ago, aŭ tra forto – nomas la tutan ĉenon, kreintan la objekton, per nomo de la objekto.

Ni prenu kiel ekzemplo la eventon priskribitan en la Biblio – malsupreniron en Egiptujon. Sep sataj jaroj kaj sep malsataj jaroj en la Egiptuja sklaveco, fuĝo de Faraono, eliro trans Ruĝa Maro, eniro en Sinaj, malfermo de Kreinto, kaj kvardeka vojaĝo tra tuta dezerto, kaj poste – ĝis la konstruo de la Unua Templo.

En nia mondo ĉio ĉi, sendube, okazis – tio estas historiaj eventoj: kaj la detruo de la Templo, kaj vagado laŭ dezerto, kaj la monto Sinaj, sur kiu nun troviĝas fama monakejoSanta Katarina, kaj ĉio, kio estis kreita en Egiptujo dum la periodo de sklaveco. Pri tio estas historiaj arkeologiaj pruvoj. Sed kabalistoj, studante superajn fortojn, pere de teraj objektoj, fenomenoj kaj eventoj, vidas ilian proekcion, iron de la superaj fortoj, ilian influon al nia mondo. Ili klarigas al kio la superaj fortoj kondukas.

Kial la tuta historio de la universo kaj de la homaro komenciĝis kaj evoluis ekde difinita momento ĝuste tiamaniere? Al kio ĉio ĉi venos? Tio estas, ke sciencisto-kabalisto tra tiuj, kvazaŭ historiaj, rakontoj, vidas la tutan gamon de efiko de superaj fortoj al nia mondo, kaj ne nur al nia mondo. Se ni studas la fortojn en la plej alta nivelo, do ni ilin studas ne nur koncerne nin, niajn korpojn, ni ilin studas ankaŭ koncerne niajn animojn. Iom poste mi eksplikos, kion tio signifas.

Ajnokaze ĉio, pri kio temas en Biblio, rezulte plenumiĝis ĝis nia generacio, ĝis fino de la 20a jarcento. Ekde la 20a jarcento kaj plue komenciĝas speciala tempo, speciala periodo en la historio de la homaro, kiam ĝi denove ricevas antikvan kabalistan saĝon, irantan al ni de Adam. Helpe de ĉi tiu antikva saĝo eblas komenci penetri en internon de la naturo, ekkoni ĝiajn radikojn, kaj tiamaniere trovi sencon de la ekzisto.

La homaro hodiaŭ estas en malfacila krizo, kiu estas instiga forto, deviganta nin serĉi kaŭzon de nia ekzisto kaj ĝian celon.

Kabalista grupo aŭ popolo

Do, disĉiploj de Adam estis nur kelkaj. Abraham havis jam kelkdekojn da ili. Iom post iom, ĝis la periodo de Egiptuja sklaveco ĉi tiu grupo, pligrandiĝante, atingis grandegan kvanton – 600 000 viroj, kaj ĉiuj ili estis en nivelo de perceptado de supera mondo.

Naskiĝis infano, oni ĝin kreskigis, instruis al ĝi legi, skribi kaj edukis tiel, ke en ĝi aperu la sesa organo de sensoj, uzante kiun ĝi povus penetri en internon de la mondo kaj ne sentus sin fermita nur en nia mondo, ke ĝi sentu ĉiujn kaŭzojn kaj sekvojn de okazantaj eventoj en la universo.

En ĉi tiu nivelo estis la kabalista grupo. Ĝin jam eblas nomi popolo, kvankam kutima difino de popolo ne taŭgas por ĉi tiu kazo. Eĉ DNA-analizoj de israelanoj egalas al DNA-analizoj de anoj de etnaj grupoj, ankoraŭ restantaj kaj loĝantaj en Irano kaj en Irako – en la teritorio de antikva Mezopotamio.

Do, la kabalista grupo ekzistis en alta spirita nivelo, en kompleta scio de la supera mondo, komprenis, kiamaniere ĝi interagas kun nia mondo. Kio do okazis poste?

Naturo de homo

La historio de la homaro estas senpere ligita kun ĝia naturo, kaj la naturo estas egoismo, kiu iompostiome kreskas kaj evoluas.

Nia universo estas kreita kiel grandega kolekto de malviva materio: blokoj de mineraloj, amasoj de gasoj ktp. Kun la tempofluo, rezulte de batalo inter fortoj de la naturo, formiĝis Sunsistemo, inkluzivante nian planedon. Dum milionoj da jaroj formiĝis kondiĉoj kiam iĝis ebla ĝermado de vivo sur Tero. Post la malviva, planta, animala naturo aperas homo, kaj plue la procezo de evoluo iras ĝis apero de Adam.

Adam estas homo kiu havis nulan nivelon de egoismo (entute ekzistas kvin egoismaj niveloj). Poste, egoismo komencas pligrandiĝi, kreski ĝis la sekva nivelo – la unua – kaj riveliĝas en Abraham. Tial Abraham, uzinte sian egoismon, uzinte siajn kreskintajn egoismajn kapablojn, dezirojn, penetras pli profunden en la universon kaj verkas libron, informe multe pli plenan ol la libro de Adam. T. e. li ellaboras kabalistan scion plu.

La sekva nivelo – Moseo – multe pli altas ol la antaŭaj: ĝi estas kvalita salto. Li ricevas revelacion en formo de la Biblio aŭ Torao, kiu priskribas jam la tutan universon sed ne nur iujn apartajn, detalajn rivelojn. Lia kabalista grupo, kreskinta kvante kaj leviĝinta kvalite, supreniĝas al la ŝtupo, kiu nomiĝas Templo.

Templo estas ne simple konstruaĵo en nia mondo. Se ni rigardas en superan mondon tra nia mondo, la Templo reprezentas per si la spiritan ŝtupon, sur kiu troviĝas la kabalista grupo. Tiutempe ĝi estis en la nivelo de la Unua Templo, en la nivelo de lumo de saĝo. Poste, egoismo denove kreskis, kaj rezulte, la spirita nivelo de la popolo falis, la popolo foriris en la Babilonan ekzilon. Kiam oni sukcesis konstrui la Duan Templon, ĝi konformis jam ne al lumo de saĝo, sed al lumo de karitato, kio estas je unu ŝtupo pli malsupre.

La plej granda profundo de scio pri fortoj, ecoj de la supera naturo, kiu gvidas de interne nian mondon, nomiĝas lumo de saĝo, malpli granda profundo – lumo de karitato. Poste, egoismo ankoraŭ pligrandiĝis, kaj la tuta popolo falis de la nivelo de la Dua Templo en staton kiu nomiĝas ekzilo.

Senco de la nocio “ekzilo”

Ekzilo en nia mondo alegorie aspektas kiel ekzilo el la lando de Israelo, sed se rigardi tra tio al superaj radikoj, do tio estas ekzilo el spiritaj niveloj. La tuta popolo subite trovis sin ne en spirita nivelo, ne penetranta en spiritan mondon, sed limigita en siaj sensoj per nur kvin organoj de senso.

Ĝis stato de ruiniĝo de la Dua Templo ili havis la sesan organon de sensoj. Ekde ruiniĝo de la Dua Templo la eco komplete perdiĝis, kaj ĉe la homoj restis nur ordinaraj kvin organoj de sensoj. Jen ja tio nomiĝas ekzilo.

Ĝi daŭras, kiel estas dirite en kabalistaj fontoj, ĝis la 1995a jaro laŭ civita tempokalkulo, aŭ ĝis la 5755a jaro, se ni kalkulos ekde naskiĝo de Adam.

Ŝimon bar Joĥaj

Dum la krizo, post ruiniĝo de la Dua Templo, kompleta ekzilo el la spirita kaj falo en nian mondon, aperas kabalista fonto, verkita per speciala lingvo. Tio estas tre konata libro, kiu nomiĝas “Zohar”.

Estas interesa la historio de ĝia kreo: la libron verkis en la dua jarcento p.K. granda saĝulo rabeno Ŝimon bar Joĥaj. Li kreadis ĝin sidante en kaverno kun siaj disĉiploj. Entute ili estis dek homoj, konforme kun dek bazaj superaj fortoj kiuj nomiĝas – dek sfirotoj. Ili verkis la libron kaj kaŝis ĝin, ĉar ĝi devis esti malkaŝota nur post 2 000 jaroj – t. e., niatempe.

Tute hazarde, la libro estis malkaŝita pli frue, trafinte al kabalisto kiel disaj folioj. Ĝuste el la fragmentoj estis kreita la libro “Zohar”, kiu estas konata al ni hodiaŭ. Laŭ informoj, la unua ĝia variaĵo “Zohar” estis multoble pli granda.

Hodiaŭ “Zohar” inkluzivas nur kabalistajn komentojn al apartaj ĉapitroj de la Mosea Biblio. Origine la libro, kiel ĝi estis verkita de rabeno Ŝimon, konsistis el komentoj al ĉiuj tekstoj de Profetoj kaj al ĉiuj Sanktaj Verkoj. T. e. la verko estis dudekoble pli granda amplekse ol tiu, kiun ni havas hodiaŭ.

La libro “Zohar” estis kaŝita de la homaro komence de la dua jarcento p.K., kiam rabeno Ŝimon ĝin kreis, proksimume ĝis la naŭa jarcento, kiam oni trovis ĝin en bazaro inter rubo kaj kolektis el disaj folietoj. La libro trafis jam en kolektita formo al la hispana kabalisto Moŝe de Lion.

Tio estis tre riĉa homo, li aĉetis la libron kaj konservis ĝin ĉe si, kaj kiam li mortis, lia edzino vendis ĝin. Ŝi ne sciis veran valoron de la verko. La libron aĉetis eldonisto kaj decidis ke ĝi estas sufiĉe interesa. Evidente, kiel en nia tempo, ankaŭ tiam estis bezonoj pri ĉiuspecaj mistikaj verkoj. Li komencis ĝin multobligi, kaj tiamaniere la libro “Zohar” malfermiĝis.

Moŝe de Lion sciis ke malfermi la libron “Zohar” estas nepermesite, li estis granda kabalisto, sed poste la libro trafis al nekabalistaj manoj. Kaj de tie komenciĝis ĝia vojaĝo tra la mondo. Sur la verko kreskis multaj generacioj de ĉiaspecaj esplorantoj de la teksto: arabaj, kristanaj, judaj. Ĝi donis grandan impulson por evoluo de la tuta homaro.

Kial do la Libro Zohar estis kaŝita? Ĉar dum tiuj du mil jaroj la homaro estis en stato de iompostioma interna evoluado. Ni scias kiom malrapide evoluas sociaj formacioj: antikveco transiris en mezepokon, poste la mezepoko forpasis, poste komenciĝis epoko de Renesanco, kaj iom post iom, paŝo post paŝo, evoluis nia moderna socio.

Ĉio ĉi postulis grandegan kvanton da tempo, kaj la homaro ne devis en tiu periodo, evoluante dum konstanta kresko de egoismo, misvagi en superaj sferoj, kiujn ĝi ĉiukaze ne kapablis konscii, adapti por si kaj ĝuste uzi.

La libro enhavis absolute la tutan kabalistan saĝon en tre alta nivelo. Ĝi estis verkita ĝuste antaŭ eliro el la spirita scio al la spirita ekzilo, por “dormi” kun la homaro 2 000 jarojn de kompleta malkonekto de spirita scio, de sento de supera mondo, nur kun la celo, kiel ĝi mem antaŭdiras, ekde fino de la 20a jarcento, ekde la 1995a jaro, komenci malfermiĝi al homoj.

La sekva evolua etapo de kabalo estas kaŝita. Tio estas tempo de antikveco, periodo de transiro al mezepoko. La homaro dormas, sed ĝia egoismo konstante pligrandiĝas.

ARI

En la sekva etapo de disvolviĝo de egoismo, post rabeno Ŝimon, aperas ARI – la granda kabalisto de la dek sesa jarcento, loĝinta en Cfato, norde de Israelo. Per kio famas ARI? Per tio ke li fondis bazojn de moderna kabalo. Ĉi tiu homo loĝis jam komence de la teknologia erao, kiam la mezepoko forpasis, anstataŭigas ĝin Renesanco, kaj komencis aperadi ĝermoj de la nova civilizacio. Ĉio ĉi kreis kondiĉojn por apero de la kabalisto, kiu eksplikis scion de la supera mondo per lingvo proksima al la moderna, scienca. De ARI ricevis sian evoluon la tuta nia moderna kabalo.

Li verkis multe da libroj. La ĉefa el ili estas “La Arbo de Vivo”. La verko kaj ankoraŭ ĉirkaŭ dudek aliaj verkoj estas bazaj kabalistaj lernolibroj ankaŭ hodiaŭ.

La tempo pasis, egoismo kreskis, evoluis, kaj la sekva periodo, post ARI – estas nova etapo, kiam kabalo malfermiĝas al la tuta homaro. Pro la celo aperas aparta animo, aparta homo, aparta kabalisto, vivinta en la unua duono de la 20a jarcento. Kabalistoj nomas lin Baal haSulam.

Baal haSulam

Li kreis komentojn al la libro “Zohar”, kiuj nomiĝas “Sulam” (ŝtuparo). De tio devenas lia nomo. Li prezentas kabalon en tia formo, ke homo, studante la sciencon, kvazaŭ laŭ ŝtuparo, iompostiome, ŝtupo post ŝtupo, povas eliri el kutima por ĉiuj ni stato, limigita per sento de nura nia mondo.

Nenion komprenante, kie ni estis antaŭ ĉi tiu vivo, kaj kien ni iras post ĝi, la homo komencas iompostiome plilumiĝi, vastigilimojn de ĉi tiu mondo kaj vidi tion kio situas malantaŭ ĝi, en sekvaj dimensioj.

Metodikon de kreo de la sesa organo de sensoj en homo kaj iompostioma penetrado en eksteran universon helpe de ĝi kreis por ni Baal haSulam. Tial li estis nomita Baal haSulam: tio signifas mastro de la ŝtuparo, aŭ posedanto de ŝtupoj de ekscio. Lia vera nomo estas Jehuda Aŝlag, sed ĉiuj konas lin laŭ la nomo de metodiko kreita pere de li Baal haSulam. Ne ekzistas kabalisto en la tuta historio pli granda kaj pli proksima al nia generacio.

Atinginte la lastan, kvinan nivelon de egoismo, la homaro eniĝas en profundegan krizon en ĉiuj sferoj de la vivo: en scienco, ekologio, informado, familiaj rilatoj, sociaj tiuj. Pro nekompreno de la mondo, en kiu ĝi troviĝas, homo venas al narkotaĵoj, deprimo iĝas malsano numero unu en la mondo.

Ĝuste en tiu periodo, kiel estas skribite en la libro “Zohar” antaŭ du mil jaroj, ĝi devas malfermiĝi, kaj malfermas ĝin Baal haSulam. Li verkas komentojn al la libro “Zohar”, pliplenigas ĝin, kaj kreas surbaze de la verko absolute kompletan kabalistan doktrinon – metodikon de konceptado de la supera mondo.

Krom tio li komencas malfermi kabalon por ĉiuj prafiloj de Adam. Traduko de Adam estas homo, do, kabalo estas destinita al la tuta homaro. Ĝi havas rilaton nek al religio, nek al difinita popolo aŭ etno, ĝi estas transdonita tra kabalista grupo, tra ĉiuj generacioj, tra jarmiloj al ĉiuj, kiuj deziras scii en kiu mondo ni ekzistas, de kie ni venis, kien ni foriras, kiel ni povas ŝanĝi nian sorton. Ĉio ĉi malfermiĝas al ni en moderna formo en verkoj de Baal haSulam.

La baza libro de Baal haSulam estas “Doktrino de Dek Sfirotoj” . Ĝi estas komplika verko, por ĝi ekzistas multo da anticipaj eksplikaj materialoj kaj artikoloj. Mi skribis laŭ la verko de Baal haSulam libron en la rusa lingvo. En ĝi estas multe da komplikaj grafikaĵoj, desegnaĵoj kaj tabeloj, montrantaj reciprokajn ligojn inter superaj fortoj kaj ilian efikon al ni, al nia mondo, vojojn de eniro de la lumo, t. e. de energio, en nian mondon.

En ĉi tiu formo kabalo jam estas scienco, moderna scienco.

Internacia Akademio de kabalo

Internacia Akademio de kabalo, gvidanto de kiu mi estas, organizas internaciajn sciencajn konferencojn kun sciencistoj – biologoj, fizikistoj kaj aliaj fakuloj de naturaj sciencoj. Ni trovas kun ili komunan lingvon, ni parolas pri konceptado de la universo.

Kabalistoj rakontas al ili pri radikoj de la naturo en kiu ni ekzistas, ili aliras al la radikoj el nia mondo kaj renkontas limon de kapabloj koncepti ilin pere de homo. En fundamentaj sciencoj jam dum kelkdek jaroj videblas krizo. Ĉar disŝiri la cirklon, ĉirkaŭantan nian mondon, homo ne povas. Por eliri trans ĝiaj limoj, t. e. ekscii pli subtilajn strukturojn de la universo, estas bezonata la sesa organo de sensoj – ekrano.

Ni, kabalistoj, rakontas al sciencistoj pri tio, kiel malsupreniras desupre – en nian mondon – superaj spiritaj fortoj, kaj ili, siaflanke, montras, kiamaniere la fortoj de nia mondo venas firmkontakte al spiritaj fortoj. Tion aparte klare eblas observi en kvantuma mekaniko, kiu operacias per grandaj rapidecoj kaj supermalgrandaj ampleksoj, kompareblaj kuntiuj de atomoj. Ni komencas kompreni unu la alian, kaj, konektante du sferojn de scio, konvinkiĝas ke plua penetro en la universon devas realiĝi ne nur pere de instrumentoj, sed ankaŭ per ŝanĝo, kresko de sentemo de homo mem.

La scienco kabalo en nia mondo iĝas rimedo, ilo por koncepti sekvan sferon de la universo. Hodiaŭ ĉi tiu ilo estas akirebla por ĉiuj.

Kian pluan prognozon faras la scienco kabalo? Ĝis nia tempo preskaŭ ĉio skribita en la libro “Zohar” realiĝis. Poste, – rakontas “Zohar”, la homaro atingas krizan periodon, kiam teroro kaj krizoj komencos kun granda forto premi ĉiujn, devigante malfermi kaj kompreni la mondon en kiu ni ekzistas, por saviĝi, resti vivaj.

La scienco kabalo donas eblecon kompreni, ke homoj trovos, kiom ĝi estas necesa kiel rimedo por kompreni sin ene de ĉi tiu granda kaj komplika mondo.

Moderna kabalo evoluas, precipe, en la kabalista centro, kiun mi kreis ankoraŭ dum vivo de mia instruisto, la granda kabalisto, plejaĝa filo de J. Aŝlag (Baal haSulam) – Baruĥ Aŝlag (Rabaŝ).

La filo de Baal haSulam, praktike, heredis spiritan posedaĵon de sia patro, adoptis lian spiritan nivelon, lian metodikon. Dum lastaj 12 jaroj de la vivo de Rabaŝ mi estis lia sekretario, disĉiplo, anstataŭanto, helpanto. Miajn unuajn librojn mi skribis en la tempo kiam ankoraŭ estis viva mia Instruisto, kaj ĝuste tiam mi organizis kabalistan grupon. Kiam li min lasis, ni daŭrigis evoluigon de la metodiko de grandaj kabalistoj, transdonita al mi pere de mia Instruisto.

Hodiaŭ ni havas grandegan organizaĵon, inkluzivantan centmilojn da homoj el diversaj landoj, kiuj okupiĝas pri kabalo laŭ ĉi tiu moderna metodiko. Alia metodiko nuntempe simple ne ekzistas. Ekzistas pli antikvaj kabalistaj libroj, el kiuj moderna homo ne povas ion kompreni kaj realigi. La verkoj, kiujn lasis al ni Baal haSulam kaj mia Instruisto, estas iniciataj, bazaj por la hodiaŭa kabalo. Ĉiu moderna homo, lernante ilin, povas ekposedi la metodikon de kreo de la sesa senso, komenci ĝin evoluigi kaj, do, penetri en la spacon kiu situas ekster la kapabloj de niaj kvin organoj de sensoj. Ĉi tio similas al stereobildo sur kiu ni vidas multajn strekojn, sed kiam ni koncentras aŭ, male, disfokusas per difinita maniero nian vidon, ni eniras enen, kaj subite komencas vidi tridimensian figuron. La Akademio de kabalo okupiĝas pri evoluigo de la metodiko. Ni konstante eldonas librojn (en naŭ lingvoj de la mondo), nia retejo pri la scienco kabalo estas la plej granda, la plej informoriĉa en la mondo, ĝi estas premiita de la enciklopedio Britannica kaj estas malfermita absolute por ĉiuj senpage.

Estas publikigita granda kvanto da libroj, kaj ĉiujare, dum la kabalista metodiko perfektiĝas, aperas novaj kaj novaj artikolaroj, libroj, broŝuroj. Ni aranĝas sciencajn konferencojn.

Nuntempe ekzistas ioma problemo pri “konekto”, pri trovado de komuna lingvo inter la scienco kabalo kaj akademiaj sciencoj. Tia lingvo ankoraŭ estas kreota, sed ĉi tio estas problemo de la praktika flanko, kaj ĝi jam estas difinita por ĉiuj kiel tasko kiun necesas plenumi, por solvi per tio la krizon en scienco mem, en ĉiuj ĝiaj sferoj, inkluzive la ciklon de naturaj sciencoj kaj la tutan komplekson, kiun ni nomas sociaj sciencoj.

Ni eldonas kinfilmojn, lumdiskojn, videajn, sonajn informmaterialojn. Ĉiutagaj trihoraj lecionoj en nia centro estas dissendataj per loka israela televido. Krome, ĉiutage niaj dissendoj okazas en interreto por ĉiuj landoj de la mondo kun simultana tradukado: nepre al la rusa, angla, ofte al la germana, itala, hispana.

Grandega kvanto da homoj de la tuta mondo kontaktas nin, akiras librojn, kasedojn. La scienco komencas penetri en la plej forajn partojn de la mondo. Nur dum la lasta monato ni subskribis kontraktojn kun usonaj eldonejoj kaj eĉ kun la tajvana pri traduko de la libroj al la ĉina lingvo, do niaj verkoj komencos disvastiĝi ankaŭ en Ĉinio.

Bezono de kabalo aperas kaj senteblas hodiaŭ tiom fore kaj vaste, ke ni kune, mi pensas, atestos, kiel homoj, enrigardinte tra nia mondo, en superajn tavolojn de ĝi, iĝos pli bonaj.

Specialeco de kabalistaj libroj

Neŭtono kaj aro de aliaj elstaraj sciencistoj intence studis la antikvan hebreanlingvon por legi originalan kabalistan literaturon. Kial nepre en la originala lingvo? Ĉar ecoj de la literoj de la hebrea alfabeto, ilia formo, konekto inter ili, ilia gematrio, t. e. nombraj signifoj, ilia alterno – ĉio ĉi montras transfluon de leĝoj kaj ecoj de unu funkcio al la alia.

Kiam kabalisto legas tekston, por li ĝi estas ne simple aro de frazoj, sed ordo de plenumo de certa spirita ago. Li vidas en la literoj, en iliaj kombinaĵoj, en tio kiel eblas ilin permuti, detalajn preskribojn por agi.

Kabalisto, rigardante kabalistan tekston, eniras en ĝin tra la vortoj. Kiam li vidas objektojn de nia mondo, li penetras tra ili en iliajn superajn ecojn, en fortojn, kiuj direktas tiun vektoron.

Studante kabalistan tekston, ni penetras emocie, per la sesa organo de sensoj, en superan mondon. Ni komencas senti, kiel ĝiaj fortoj efikas al ni. Legante kabalistan tekston, kabalisto sentas superan mondon. Tio similas al tio, kiel muzikisto, rigardante al notoj, aŭdas muzikon, kvankam por ordinara homo ili aspektas simple kiel nigraj punktoj kun streketoj. Por muzikisto ja – tio estas lingvo, transdonanta informon, havantan strukturon, movon.

Kabalisto, legante vortojn kaj frazojn, tralasas tra si ĉiujn agojn de la universo. Li troviĝas en ilia nivelo, iĝas kvazaŭ laboratorio, en kiu tiuj agoj ĉi-momente okazas. Konceptado de supera mondo tra la sesa organo de sensoj estas konceptado senta, sed ĝi samtempe estas tre difinita, science taksebla, ĝin eblas mezuri, difini vektorojn. Ĝi similas al tio, kiel sur ekrano de komputilo ni vidas ian bildon – belaj floroj, herbejo, suno – tion, kio perigas en ni certajn emociojn. Samtempe, homo kiu komprenas, kio estas la bildo, povas vidi en ĝi kombinon de difinitaj elektraj, informaciaj vektoroj, kiuj ĝin konstruas sur la monitoro.

Kabalo parolas al ni pri tiuj vektoroj, kaj kabalisto, komprenante iliajn ligojn kaj perceptante ilin per kombinaĵo de literoj kaj grafikaĵoj, reproduktas la bildon – la ekrano ja troviĝas ene de ni. Tial la sesa organo de sensoj ja nomiĝas ekrano, ĉar sur ĝi, ene de si, kabalisto sensas la bildon de supera mondo.

La sesa organo de sensoj

Kun ruiniĝo de la Dua Templo la sesa organo de sensoj malaperis en popola amaso kaj restis nur ĉe kabalistoj, ĉe apartaj individuoj, konceptantaj superan mondon. Niatempe la metodiko de kreo de la sesa sens-organo, kiu nomiĝas kabalo, estas malfermita por ĉiuj, por la tuta homaro.

Ĝuste tial nuntempe ni konstante aŭdas, ke jam el ĉiuj direktoj venas sono – kabalo, kabalo, kabalo. Homoj dume ankoraŭ subkonscie, ne komprenante veran signifon de la scienco, komencas interesiĝi pri la antikva doktrino, iranta de tempoj de Adam, ĉar profunde en sia animo ili sentas ke ilia saviĝo estas en konceptado de la supera mondo.

Se ni ekvidos la tutan bildon de la universo, la tutan gamon de fortoj kiuj al ni efikas, ni ĉiuj senescepte iĝos virtuloj. Simple ni komencos korekte agadi. Por ni ĉio iĝos tiom klara kaj komprenebla, ke ni ne povos agi aliel sen deziro al ni mem malutili. Tial ne ekzistas alia metodo, rimedo por travivi en nia mondo, krom montri al la tuta homaro, en kia mondo ni vivas! Ekvidinte tion, homoj, nature, komencos korekte vidi kaj fari bonajn agojn. Ĉar kabalo malfermiĝas niatempe kiel bezona aktuala metodiko. Kion mi ja devas fari, kiel mi povas ŝanĝiĝi kaj ŝanĝi mian vivon helpe de kabalo? Kiamaniere mi povas ĝin tuŝi? Kiel estas aranĝita la instrua sistemo, kiel estas studata teorio de la universo?

Konatiĝo kun la scienco kabalo

Nature, ĉe homo aperas demando – ĉu vere la scienco respondos al miaj demandoj, helpos pri evoluigo de difinitaj kapabloj? Eble, mi iĝos la plej bona fakulo en mia profesio? Ekpovos plivastigi la konceptojn pri la mondo en kiu mi vivas? Ĉu ĝi helpos al mi eliri el mia persona krizo, saviĝi de malbonaj kutimoj, demonstrante la tutan profundon de iliaj teruraj sekvoj? Ĉu troviĝos en mi fortoj rifuzi malbonan vivmanieron?

Se ĉio tio eblas, kaj la doktrino estos por mi utila, kion mi plu faru – kie mi povas pli detale, pli profunde konatiĝi kun la scienco? Kiamaniere estas instruata kabalo, el kiuj partoj ĝi konsistas? Kabalo konsistas, ĝenerale, el du partoj:

  • ena kontemplado

  • strukturo de la universo.

Ambaŭ ĝiaj konsistaĵoj estas studataj samtempe. Ena kontemplado estas direktita al kreo de ekrano ĉe homo, ĝi devas venigi lin al edukado kaj evoluado. Studado de la dua fako celas ekspliki al lernanto strukturon de tio kion li konceptas.

Tio estas, de unu flanko, mi antaŭe, teorie, studas iun objekton: ĝiajn ecojn, fortojn, dinamikon ktp. Esploras, ekposedas la teorion laŭ libroj, verkitaj pere de kabalistoj. Samtempe kun tio, helpe de interna kontemplado, mi kreas en mi ekranon, la sesan organon de sensoj, kaj tiam la teorio iĝas por mi praktiko. Mi venas al tio ke mi lernas strukturon de la universo jam per mia konceptado, mia sentado. Ĝuste el ĉi tiuj du partoj, ĝenerale, konsistas la scienco kabalo. Reale ĝi dividiĝas ankoraŭ je multaj subpartoj.

Ĉiuj la sciencoj kiujn ni ellaboris en nia mondo – biologio, fiziologio, medicino, matematiko, fiziko, kemio, sociaj sciencoj, arto, muziko, filozofio ktp, helpe de kiuj homo eksciadas kaj esprimas sin, – ili havas sub si kabalistan bazon. Tial eblas paroli pri kabalista biologio, kabalista geografio, kabalista fiziko, kemio ktp.

Tre interesa fako estas kabalista geografio, ekzemple. Ekzistas tera surfaco, sur kiu ni ĉiuj loĝas. Al ĝi agas ĉiaspecaj spiritaj fortoj el la supera mondo. Pri kio parolas kabalista geografio? Ĝi eksplikas: per kiaj ecoj la supera mondo efikas al ĉiu punkto de nia mondo, tio estas, kiajn ecojn havas Tero en ĉiu sia punkto. Ni trovas ke ĝi havas diversajn ecojn.

Homoj, loĝantaj en Ĉinio, eĉ fizike aspektas tute aliel kompare al tiuj kiuj loĝas en Sudameriko. Ili havas diversan mensotipon, diversajn karakterojn. Kial? Ĉar elsupre al ili agas diversaj fortoj. Kabalista geografio parolas pri tio, kiuj fortoj agas al Tero, kiel ili iompostiome ŝanĝiĝas, kaj konforme al tio ŝanĝiĝas historio de popoloj.

Kaj tion studas kabalista historio. Kiamaniere fortoj elekstere ŝanĝiĝas kaj direktas homajn amasojn? Kial subite aperas iaj sciencaj eltrovaĵoj? Ĉio tio estas sekvoj de efiko de superaj fortoj, proksimiĝado de la superaj fortoj al ni.

Do, studado de kabalo venigas al tute neatenditaj por ordinara homo malkovroj. Li subite komencas kompreni, pro kio ĉio aperas ĉirkaŭe. Kial tiamaniere evoluas homoj? Kial tiel kaj ne aliel evoluas la socio? Pro kio la strukturo de viro diferencas de la strukturo de virino? Ĉio tio venas el tiuj superaj fortoj kiuj efikas al ni. Ni studas ilin en la kurso de kabalo, laŭ nia baza fonto – “Doktrino de Dek Sfirot”.

La 9-11aj partoj de la libro rakontas pri strukturo kaj efiko de fortoj kiuj niamonde havas konsekvencon en formo de ina kaj malina organismo, eksplikas, kial ĝuste tiamaniere ili devas generi. Ĉio tio observeblas kaj en la malviva, kaj en la planta kaj la animala niveloj. De tie ni komencas kompreni el kio ni konsistas, kio elpremas nin fari tiujn aŭ aliajn agojn, en kio estas bazo de interseksaj rilatoj, rilatoj inter adoltoj kaj infanoj ktp.

Scio de tiuj leĝoj helpas ekvidi metodojn por solvi ĝenantajn sociajn problemojn.

Kabalo parolas pri evoluo de socio, pri evoluo de homaj formacioj. Kiel, kiujn formaciojn devas trairi la homaro de la antikva komunuma sistemo ĝis sia perfekta stato.

Kabalo montras ke la homaro nepre devas travivi ĉiujn tiujn statojn. Ĝi jam multon transpontigis kontraŭvole, en suferoj, ĉar ĉiu stato povas transiri en sekvan tiun nur laŭ la leĝo de nego de nego. Kiam la ekzistado iĝas netolerebla, nur tiam la homaro el ĝi eliras kaj naskiĝas sekva formacio, sekva socia aranĝo.

Ni nuntempe estas ĝuste en tia netolerebla stato: internacia teroro, narkotaĵoj, disfalo de familio, ruiniĝo de sociaj rilatoj. La tuta mondo iĝas globala “eta vilaĝo”, kiam interagoj inter diversaj ĝiaj ekstremoj atingas grandan streĉon. Eĉ la plej malforta eksplodo en ĉiu parto povas tute subite resoni en la tuta mondo.

La scienco kabalo parolas ke ne indas atendi, kiam sub efiko de elpremantaj fortoj ni devos transiri en sekvan staton, al sekva socia aranĝo. Ĉar la efikoj povas okazi teruraj. Tial la scienco kabalo estas precipe bezonata de ni por malkovri fortojn kiuj al ni efikas, por ke ni ekvidu la estontan bildon kaj en ĝia bona, kaj en malbona “realiĝo”. Ne nur ekvidu, sed ankaŭ ekpovu, tiamaniere, eviti negativan varianton, malbonan scenaron.

Rezulte de miaj renkontiĝoj kun psikologiistoj, sociologiistoj, mi vidas, kiom neatenditajn decidojn ili eltrovas eĉ el hazardaj diskutoj, kiuj aperas ĉe ni ekster la kunsidoj dum sciencaj konferencoj aŭ en iuj renkontiĝoj. La scienco kabalo, eksplikanta la ĝeneralan universon, estas necesa por ĉiu homo detale kaj al la tuta homaro ĝenerale.

Ni parolis pri la scienco kabalo kaj pri aliaj sciencoj, pri tio kiel ni evitu ĉieajn globalajn krizojn.

Kion kabalo donas al ordinara homo

Al ordinara homo ĝi helpas kompreni ke dum la procezo de sia ekzistado li travivis en nia mondo multajn vivojn, multfoje malsupreniĝis en nian mondon, naskiĝis kaj denove foriris.

Ĝis kiu tempo, kaj kiomfoje homo devas malsupreniĝi en nian mondon? Ĝis kiam li, komplete malkovrinte la sciencon kabalon, fariĝos individuo, aganta korekte, konforme al kompleta konscio de superaj leĝoj de la universo. Tian stadion de ekzistado li nepre devas atingi, kaj tiam ne devos plue malsupreniĝi en nian mondon. La scienco kabalo parolas pri tio, en kiu stato homo troviĝas en alia dimensio – ĝis naskiĝo niamonde, ĝis apero en li de kvin organoj de sensoj, el kiu stato li foriras post kiam li estis en nia mondo en ĉiu historia momento, en ĉiu rondiro de sia vivo.

Kio ja estas plue? Kion tio signifas – ne naskiĝi plu, kio estas post tio?

Post kiam homo malkovras por si la tutan universon kaj supreniĝas rezulte de tio en la plej perfektan sian staton, li ne revenas plu en ĉi tiun mondon. En tio ja estas la celo de lia kreado. Kion signifas – esti en nia mondo aŭ esti en alia stato ekster nia mondo, antaŭ nia naskiĝo aŭ post la morto?

Ni naskiĝas en nia mondo, aperas nia biologia korpo. Ni ekzistas en la biologia korpo, ene de siaj kvin organoj de sensoj, dum difinita tempo, ekzemple 70 jarojn. Ni forvivis, la korpo mortas. Nia interna esenco – vi povas nomi ĝin animo, en kabalo tio nomiĝas kli (ujo) – restas en la sama stato. Animo, la ujo, akiras korpan ŝelon kaj poste perdas ĝin. La tuta kaŭzo de ĝia malsupreniĝo en nian mondon kaj de akiro de korpa ŝelo estas en tio, ke per kvin organoj de sensoj ni akiru la sesan organon de sensoj kaj tiamaniere ekkonceptu Superan mondon, troviĝante en nia mondo.

Sekve el tio, la spirita strukturo, nomata animo, iĝas perfekta. Pri tio estas dirite en la fako de kabalo kiu nomiĝas “Rondiro de animoj”: kial ĉiu havas proprajn rondirojn, kioj ni estis en antaŭaj rondiroj, kiaj sekvaj rondiroj nin atendas, ĉu ni devas ilin trairi aŭ ĉu eblas tion iel eviti.

Ekzisto ekster la korpo

Kiel entute eblas imagi ekziston ekster la fizika korpo? Kabalisto, perceptante la superan mondon tra la sesa organo de sensoj, spertas staton, en kiu estas la animo eksterkorpe. Tio, kion ordinara homo perceptas post sia morto, kabalisto kapablas travivi situante en biologia korpo, ĉar li akiris tiun sesan organon de sensoj.

Por li, en tiu okazo, transiro de la tera vivo al netera tiu ne signifas iujn tragikajn metamorfozojn, li simple estas en tiuj ambaŭ statoj. Poste, se necesas, li malsupreniras denove en ĉi tiun mondon ĝis la fino de sia korektado. Laŭ lia kompreno kaj la naskiĝo kaj la morto interne absolute harmonie kunvivas. Tio okazas same kiel niamonde okazas ŝanĝo de vesto.

Eksciante kaj animon kaj korpon, kabalisto sentas, ke korpo estas ekstera ŝelo de animo. Pri tio malfacilas paroli ĉar homoj havas tre strangajn, malkorektajn opiniojn pri tio, kaj estas bezonata metodika agordiĝopor ke homo komencu korekte kompreni kaj senti tiujn kategoriojn. Temas ne pri tio kion ordinara homo komprenas sub la vortoj “animo” kaj “korpo”.

Kiel eblas ekspliki – kiun staton homo atingas post kiam li akiras la sesan organon de sensoj – ekranon? Li vidas, sentas, ekzistas en vera amplekso de la universo, li scias kiel korekte agi. La tuta homaro, akironte ekranon, korektiĝos kaj atingos ekziston en plena spirita amplekso, kiun ĝi eksentos kiel senfina, eterna kaj perfekta stato.

Vi min povas demandi: “Kaj Tero ĉu malaperas aŭ ne se okazas tiel? Kaj ni sur la tero ĉu malaperas aŭ ne? Ĉu ni ĉesas naskiĝi ĉi tie aŭ ne? Ĉu ĝenerale malaperas nia universo?” Nun aperas tre granda kaj komplika demando: kaj kio estas ni, nia universo, perceptoj de tio kie ni troviĝas, en kiu amplekso, en kiu dimensio? Sekve, la venonta demando, al kiu ni evidente devos respondi, estas la demando pri tio, kiel ni perceptas sin kaj la mondon, en kiu ni troviĝas.

 

Kiel homo ekposedas la kabalistan metodikon

Homo vivas, ekzistas en iu difinita energia nivelo. Finfine, li venas ĝis la stato kiam li sentas bezonon solvi la demandon: kiu mi estas kaj por kio mi vivas, kio estas senco de la vivo? Iufoje la demando estas por li neklara, li eĉ ne sentas bezonon ĝin starigi, ne vidas neceson, sed simple eniĝas en deprimon, sentas sin perdita kaj malplenigita. Sed vere, deprimoj, al kiuj moderna homo estas tiom inklina, disvastiĝo de narkotaĵoj, diras ke la demando staras tre akre. Ĉi-tempe jen tie, jen alie aperas informo pri tio ke ekzistas ia scienco kabalo, kiu, evidente, al la demando respondas. Ektroviĝas homoj kiuj al tio komencas atenti, kaj multaj daŭre ekzistadas, same kiel hieraŭ. Kion ja fari: pretervole mi naskiĝis, pretervole mi vivas.

Se homo malfermas kabalistan libron, fonton de kabalista informo, kion tio al li donas? Libro, en kiu estas skribite pri la supera mondo, ekzistas niamonde. Ĝin skribis aŭtoro, estinta super nia mondo. Ĉi tiu homo estis tiam ankoraŭ en fizika korpo, kaj per sia ekscio supreniĝis en difinitan nivelon de la Supera mondo.

Li skribis en la libro pri sia individua konceptado, pri spirita mondo, pri spiritaj ŝtupoj. Nun mi, ne kabalisto, tenas en manoj ĉi tiun libron. Povas esti, ke mi vivas tute en alia epoko, kaj povas esti, ke ĉi tiu kabalisto estas mia samtempano. Tio ne gravas. Mi ekzistas en mia korpo, kaj mi havas nenian spiritan scion. Mi malfermas la libron, skribitan pere de kabalisto, legas ĝin, kaj ene de mi estas sentata granda deziro ekscii, pri kio ja li parolas.

Li skribas pri io ekster nia mondo, sed mi ne komprenas – pri kio. Laŭmezure de mia deziro min lumigas elsupre supera lumo, mi ricevas superan energion, superan scion de tiu kabalisto, de la aŭtoro de la libro. Iom post iom en mi naskiĝas ekrano. Ekrano sur kiu mi komencos senti fortojn kaj bildojn de supera mondo. Ĝi aperas ĉe mi ĝuste kiel rezulto de elsupra efiko de veraj kabalistaj fontoj. Tial ni ne devas legi simple iujn librojn, skribitajn pere de “duonkabalistoj” aŭ homoj, kiuj false prezentas sin kabalistoj.

Ni devas legi agnoskitajn, elprovitajn, kvazaŭ aprobitajn fontojn, aliel nia legado estas simple absorbo de beletro, kiujn oni faris en nia mondo. En kabalista libro la enhavon mem mi ne povas kompreni, sed min interesas en ĝi radiado de energio, de lumo, kiu malsupreniras al mi kaj konstruas en mi ekranon. Jen kio al mi gravas. Sekvo de studado de kabalo estas akiro de ekrano, de la sesa organo de sensoj, de la sesa senso.

Veraj kabalistaj fontoj unuavice estas libroj de la granda kabalisto de la antaŭa jarcento Baal haSulam “Doktrino de Dek Sfirot”, libro “Zohar” kun liaj komentoj, libro “Arbo de Vivo” de granda Ari, libro “Zohar” mem, Biblio, skribita pere de Moseo, al kiu necesas rigardi per kabalista okulo, poste “Libro de Kreo”, kiun skribis Abraham. Estas ankoraŭ kelkaj kabalistaj fontoj, kiujn ni uzas, ĉar ilia radiado elsupre pliriĉigas, ĝi estas granda, ĝi estas efika. Sur tio baziĝas lernado.

Supreniĝo laŭ spiritaj ŝtupoj

Studante laŭ libroj de kabalisto, mi mem iĝas kabalisto. En mi aperas ekrano. Tio estas, mi iamaniere transformiĝas kaj komencas percepti universon, situantan super la nivelo de nia mondo. Ĉi tiu nivelo en kabalo nomiĝas maĥsom (bartrabo, bariero). Mi ĝin trairas, kaj ĉi tiu punkto de transiro en la superan mondon nomiĝas spirita naskiĝo. Plue mi supreniĝas laŭ ŝtupoj de konceptado de la supera mondo ĝis tiu nivelo sur kiu la kabalisto skribis siajn librojn.

Mi povas leviĝi pli supren, kaj ĉiu el ni devas leviĝi ĝis la plej alta nivelo de konceptado de la tuta universo. Ĉi tiu la plej alta nivelo estas perceptata de ni kiel perfekteco kaj infinito, ekster limoj de spaco kaj tempo. Tian nivelon homo devas atingi kiam li troviĝas ankoraŭ ene de sia korpo. Tiamaniere, li faras trans si kurtan cirkviton por ĉiuj statoj – de maksimume spirita ĝis maksimume materia, tera tiu. Ekkiam homo atingas similan nivelon, estas opiniate, ke li plenumis sian antaŭdestinon, li iĝis vere Homo.

La totala nombro de tiuj ŝtupoj de konceptado de supera mondo, de supera stato, supera naturo, estas 125. Ili dividiĝas je kvin mondoj, ĉiu el kiuj konsistas el 25 subŝtupoj.

Demando: Kiel kabalisto sentas ke li ricevis la sesan senson?

Li komencas tra kabalistaj libroj vidi tion pri kio ili parolas. Aldone, vidi klare, en sentoj kaj en racio, kunfrontante tiujn kaj aliajn partojn de sento kaj scio, kio rivelas antaŭ li absolute kompreneblan bildon de realo. Tio estas, konceptado de la supera mondo, kiun spertas homo, lernanta laŭ kabalistaj fontoj, estas absolute reala, ĝi estas ripetebla kaj mezurebla. Mi povas ĝin senti, mi povas ĝin kompreni, konscii, mezuri ĝiajn ecojn, transdoni al alia persono laŭ ĝusta formulo, per ciferoj, per skribaĵoj. Alia homo ĝin reproduktos kvazaŭ muzikisto, kapabla legi partituron, kantas, emociiĝas, rigardante la notojn, kiujn skribis komponisto.

Same estas transdonata kabalista informo de kabalisto al kabalisto. Tio estas, kabalo estas scienco en plena signifo de la vorto, posedanta la tutan aparaton, kiu devas ĉeesti ĉiun sciencon.

Etapoj de evoluo de egoismo

Por pli profunde kompreni niajn statojn, ni traktu la naturon de nia mondo. Kabalistoj, penetrantaj enen de la naturo, – el nia naturo en superan tiun, el kiu ĉio malsupreniris en nian mondon, – ili diras, ke ekzistas supera mondo, el kiu ĉio malsupreniras en nian mondon.

Kio ja estas tiu ĉio, kaj kio formiĝis en nia mondo? Kabalistoj asertas ke nia mondo troviĝas en la nivelo, en kiu aperas egoismo, la deziro ĝui por si mem, kaj la deziro en la malviva, planta, animala kaj homa nivelo estas en nia mondo en ĉiuj siaj riveloj.

Nia mondo evoluis de la malviva egoismo, naskanta malvivajn objektojn, al la planta, poste al la animala kaj poste al la homa. Do, ĝuste iompostioma evoluado de egoismo de nulo kreis la tutan materialon de nia mondo. Poste, post kiam aperis homo, egoismo evoluis en la homa nivelo. En homo ankaŭ ekzistas kvar stadioj de evoluo de egoismo.

  • Unue en homo riveliĝas deziroj naturaj, korpaj: de manĝo, familio, komforto, daŭrigo de gento – bezonoj de tio kion deziras nia korpo. Eĉ se ni vivus izolite de la tuta socio, ni sentus ĉi tiujn naturajn dezirojn.

  • La sekva etapo de evoluado de egoismo venigas nin al tio ke ni deziras riĉecon. Riĉeco estas ne simple mono en banko. Ĝi estas certeco, potenco de homo, certigo de si. Ĉi tiu etapo de evoluado de egoismo venigis al apero de la sekva formacio en nia mondo – transiro de primivitivaj vivoformoj al pli komplikaj sociaj rilatoj.

  • La sekva ŝtupo de evoluado de egoismo riveliĝas en homaro kiel aspiro al aŭtoritato kaj famo. Aperas novaj sociaj rilatoj inter homoj.

  • Plua kresko de egoismo alportis al homo strebon al scioj. Ĝuste en ĉi tiu stato ni troviĝas. Tamen ankaŭ ĉi tiu aspiro malaperas. Ni en nia mondo jam konvinkiĝis ke scioj ne faras nin feliĉaj, ne donas respondon al demandoj, kiuj aperas ĉe homoj. Ni troviĝas jam ekster limoj de la deziro al scioj.

  • Jen, post ĉi tiuj kvar etapoj de evoluado de egoismo kiuj ankaŭ nomiĝas – la malviva, la planta, la animala kaj la homa – aperas la sekva speco de egoismo. Ĉi tiu egoismo ne troviĝas ene de ni, ĝi troviĝas super ni, t. e., homo komencas apiri helpe de la nova speco de egoismo al la supera, al tio, kio situas ekster nia mondo.

Dezirojn korpajn mi kontentigas memstare. Dezirojn al riĉeco, aŭtoritato, famo – mi garantios koste de la socio. Dezirojn de scioj – mi realigas koste de sia persona, individua evoluado, certe, subtene de la ĉio antaŭa. Tio estas persona evoluado.

Tamen la aperanta en ni nova deziro estas tute aparta. Ĝi estas strebo al tio kio ne troviĝas kadre de nia mondo, tio, kion nek pere de mia korpo, nek helpe de la ĉirkaŭa socio, nek per personaj ekscioj en nia mondo mi povas kontentigi.

Mi komencas strebi al io, sed al kio – mi ne scias. La homaro ne povas trovi respondon al la demando – por kio ni ekzistas – kaj tial ĝi trovas sin en krizo, falas en deprimon. Narkotaĵoj, teroro, perforto estas sekvoj de la krizo, de la nekapablo kontentigi tiun ĉi novan deziron, aperantan en ni.

Ĝi estas allogiĝo al la fonto el kiu ni devenis, el kie ni malsupreniris en nian mondon. Tamen ĝi estas de ni ankoraŭ ne konsciita. Ni ankoraŭ ne komprenas, al kio ĝi estas direktita. Ni nur vidas, ke en nia mondo ni ne povas pleniĝi per io ajn. Mia deziro estas emo al tiu fonto de ĝuo, kiu en nia mondo mankas. El tio venas ĉiuj niaj problemoj kaj krizoj.

Punkto en koro estas ĝermo de animo

Ĉiuj antaŭaj homaj deziroj nomiĝas “koro”. La nova deziro, allogiĝo al la spirita, al sia fonto, nomiĝas “punkto en koro”. De kie ĝi aperas? La punkto formiĝis el malsupreniĝo de animo elsupre en nian mondon. La animo enŝeliĝis en materion, sed ne plene. En ĝi restis spirita punkto-ĝermo, kaj jen nun ĝi en ni vekiĝas.

Tio estas, homo post evoluado de la tuta sia tera egoismo, de deziroj korpaj, de soifo de riĉeco, aŭtoritato, scioj, subite trovas en si tute novan deziron – ne al nia mondo. Lin proprasence disŝiras kontraŭaj deziroj: unuflanke, li havas koron, tio estas, ĉiuj antaŭaj supre menciitaj deziroj, aliflanke, ĉe li aperis deziro al io ekster nia mondo. Aperas disonanco, granda streĉo inter la koro kaj la punkto en la koro, kiu estas embrio, ĝermo de la estonta animo.

Animo estas nomo de deziro senti superan mondon. Homo devas ĉi tiun punkton evoluigi helpe de studado de kabalo ĝis tia stato, kiam ĝi “pufiĝas” kaj atingos amplekson de grandega sfero, en kiu homo eksentos superan mondon, sian eternan, perfektan staton. Li komencas vivi en ĉi tiu sia nova stato, en ĉi tiu sento, kaj ĝi dominas la koron, la ĉiujn ĝiajn terajn sentojn tiom, ke li identigas sin kun supera stato, kun punkto en koro. Tiamaniere, la homo eniĝas en kontinuan fluadon de supera energio, de lumo, informo, kiu ekzistas en spirita nivelo kaj neniel rilatas al nia mondo. Li komencas ekzisti en tiu kontinua kaj eterna oceano de informo, de Supera lumo.

Homoj, travivintaj klinikan morton, en iu grado eksentis Superan lumon, eksentis, kiom ĝi estas bonkora, kiom senfina… Al ĉi tiu stato ni devas veni. Kiam ni ĝin atingas, ankoraŭ situante en biologia korpo, tiam ni jam ne perceptos la korpon kiel io ĉefa. Ĝi estos subpremita, kiel malgranda deziro estas absorbata per granda deziro. La korpo kun ĝiaj deziroj estas subpremata per ĉi tiu granda deziro kaj potenca sento, kiun portas en si konceptado de supera mondo. Al tia nivelo ni devas supreniĝi. En ĝi ni devas ekzisti.

Atingi ĉi tiun staton estas devo de ĉiu vivanto sur la tero. Kial “devo”? Ĉar ni devas reveni al tia nivelo, de kiu ni deiris en ĉi tiun mondon, la naturo mem nin puŝas al tio kaj forpermesos nek ĉiun el ni, nek ĉiujn kune, ĝis kiam ni plenumos nian destinon.

Kial ni malsupreniris en ĉi tiun mondon

Vere, kial ni entute devas malsupreniĝi en tiun ĉi mondon? Ni jam ekzistis en la Supera mondo, en supera nivelo, en kunfandiĝo kun la supera universo, en seninterrompa fluado de materio, energio, de spirita informo. La afero estas ke ni sur ĉi tiu nivelo estadis en senkonscia stato, ne pere de ni elektita, ne pere de ni atingita. Tial ni ricevis en ĝi minimuman senton, kiel punkto, enigita en la Superan mondon, en Superan lumon, kiel ĝermo en sino de patrino, kiu ne konscias sin. Ĝi ekzistas, sed ni rilatas al ĝi kiel al embrio de estonta vivo.

Kiam homo malsupreniras en ĉi tiun mondon kaj komencas evoluigi sian egoismon, senti en ĝi ĉiujn statojn de ĉi tiu mondo, ĉiujn terajn dezirojn, kaj poste, memstare komencas supreniĝi el ĉi tiu mondo laŭ 125 ŝtupoj al ekscio de la Supera mondo, – tiam ĉi tiujn eksciojn, ĉi tiujn statojn li trairas mem, per sia libera elekto, per sia peno. Tial, kiam li atingas sian originan staton, ĝi jam ne estos minimuma. Ĝi estas sentata de li maksimume, homo spertas ĝin senfinoble pli forte ol la antaŭa.

Kion signifas “senfinoble”? Simple nekompareble. Se dekomence li estas kvazaŭ punkto, kvazaŭ ĝermo en sino de patrino, ja nun li estas kiel plenaĝa homo, plene komprenanta kaj sentanta la vivon. Tio estas nekunfronteblajstatoj. Ĝermo de animo kaj plena deziro, punkto en koro, evoluigita ĝis grandega ujo, plenigita per la tuta spirita informo. Ĝuste tio nomiĝas animo.

Rezultiĝas, ke homo mem kreas, kreskas sian animon el ĝia ĝermo. Tiamaniere, la tuta ricevo, la tuta ekkonscio, la tuta malkovro, la tuta ekscio estas lia individua merito, sentata de li individue. Li al ĝi impetas kaj tial ricevas grandegan ĝuon, pleniĝon. Dume ĝermo, evoluanta en sino de patrino, ne sentas sin ĝuanta, konceptanta. Ĝi plene estas sub efiko de la supera – la supera ĝin evoluigas, dume la homo devas antaŭmeti al sia evoluo penon, deziron, propran strebon. Kiam li evoluas, lia strebo antaŭas ricevon, kiu tial estas sentata kiel vera pleniĝo.

Ĉu ni estas liberaj

Supreniĝo elmalsupre supren okazas laŭ aparta, tre interesa sistemo. Homo estas sub efiko de du superaj fortoj. Unuflanke, tio estas pozitiva, evoluiga spirita forto, aliflanke – negativa egoisma tiu. Homo estas inter ili meze. Li vidas kiel ili premas kaj evoluigas lin. Spirita evoluado baziĝas sur korekta ilia kombino, kiu kreas en homo eblecon de libero de volo, de libero de ago, kio aliel ekzistas nenie kaj neniam.

Tio estas ke se ni ĉi tiun staton ne atingos, ni neniam estos liberaj. Kial? Ĉar mi naskiĝas kun difinitaj ecoj. Sciencistoj-genetikistoj hodiaŭ eksplikas, ke pri ĉiu movo, pri ĉiu nia deziro respondecas difinitaj genoj. Oni min edukas ne laŭ mia volo, sed en familio, en socio, en nacio, en tempo, en ŝtato, kiujn mi ne elektis. Mi tute nenion elektis. Mi elkreskas adolta homo jam plenigita, kun ĉiuj programoj de konduto, kun preta sistemo de valoroj. Ili estas ne miaj, kaj plue mi ekzistas ene de socio, kiu al mi daŭrigas dikti el ekstere.

Tio estas, el ene influas ne mi, el ekstere influas la ĉirkaŭa socio, ankaŭ ne mi. Se ni antaŭscius kio troviĝas ene de homo, ni povus kalkuli la tutan programon de lia konduto. Ni havus neniujn problemojn. Ni simple ne scias tion. Tio diras nur pri manko de scio. Homo agas devigite, kaj neniun liberon de konduto li havas. Se tio estas tiel, se ni ne estas liberaj, do ĉu povas esti rekompenco aŭ puno? Certe, ne. Por kio tiam tio ĉio ekzistas? Ĉu por devigi kontraŭvole traekzisti novajn korpojn?

Kiam ĉe homo vekiĝas punkto en koro, t. e., aperas du deziroj, rilataj al diversaj mondoj, al diversaj niveloj de ekzisto kaj al diversaj dimensioj, nur tiam ĉe li aperas premiso por libero de volo. Ĝi realiĝas, kiam li komencas spirite supreniĝi. Al li efikas du kontraŭaj fortoj, kaj li uzas ilin por ekvilibrigi sin en optimuma spirita evoluado. Nur tiam iĝas ebla la ago kiu nomiĝas libero de volo.

Neniel alie eblas imagi liberan agon de homo. Ĉiam li baziĝas sur dekomence difinitaj parametroj – kaj en mi, kaj en mia ĉirkaŭo, kiu tute ne dependas de mi. Tial neniu en nia mondo havas liberon de volo – nur tiuj, kiuj komencas helpe de la kabalista metodiko supreniĝi al sia radiko, al sia origina spirita stato.

Demando: Ĉu akiro de libero de volo signifas ke homo ekpovos influi al sia sorto, al eksteraj cirkonstancoj?

Nur kiam ĉe homo aperas rivelo de libero de volo, tiam ĉe li aperas ankaŭ ebleco influi al sia sorto. Ĝis tiam homo havas neniun eblecon influi al sia sorto. Mi travivis dekojn da vivoj, kaj en ĉi tiu vivo travivis jam dekojn da jaroj, kaj nur nun, se mi ekaŭdos ke ekzistas metodiko, helpe de kiu mi ekpovos atingi liberon, supreniĝi super ĉi tiu mondo, kaj mi liberas en miaj agoj en konceptado de supera mondo, tiam mi povas realigi supozatan, proponatan al mi liberon. Alimaniere ne eblas.

Demando:
Ĉu homo scias kion li faru kun tiu libero?

Konceptado de supera ekzistado, de supera mondo, superaj fortoj, venas al homo laŭ tiu mezuro, en kiu li ricevas sciojn, senton kaj komprenon de tio kiel korekte realigi en si tiun liberon kiun li nun akiras. Tio estas, li iras per korekta vojo kaj ĝuste komprenas, kiamaniere optimume direkti sin superen.

Demando: Ĉu eblas iamaniere ekspliki, kio estas la diferenco inter vivo de kabalisto kaj vivo de nekabalisto? Kiel li povas uzi la sciojn? Ĉu ŝanĝiĝas lia vivmaniero? Jen vi scias tiujn leĝojn. Ĉu vi vivas aliel?

Kiel eblas ekspliki diferencon inter vivo de kabalisto kaj tiu de nekabalisto? Tion ekspliki ne eblas. Ni scias kiel vivas homo en nia mondo: lian ekziston (eĉ se vi kun mi ne konsentos) mi nomus kontraŭvola, devigita. Pro neceso, pro premo, pro timo homo vegetas. Ĉiuj liaj agoj estas difinitaj per deziro maksimume plenigi sin kun minimumaj penoj. Tio estas la algoritmo de nia konduto.

Ĉe kabalisto, ĉar li sentas alian nivelon de la universo, ekzistas alia algoritmo de konduto, aliaj ekvacioj, aliaj formuloj, aliaj planoj, aliaj programoj de konduto. Ĉar, sentante ne nur nian mondon, sed ankaŭ superan mondon, kaj komprenante, kio ja estas la supera, ekstertera, eterna, perfekta ekzistado, li, nature, agas konforme al tio kio estas atingita en lia nivelo. Tial lia konduto estas alia. Ĝi ne estas diktata per teraj kaj bagatelaj konsideroj. Ĝi elfluas el perspektivo de vivo ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en alia dimensio. Tial kabalisto atentas datumon, kiu por ordinara homo estas neakirebla, konforme al ĝi li ja agas.

Al ordinara okulo ŝajnas ke lia konduto estas naiva – li ne batalas por riĉeco, por profitodona posteno, ne aspiras akiri certecon pri morgaŭa tago, ne emas al teraj scioj, lin ne interesas tera famo, aŭtoritato. Tamen tio estas nur ĉar li gvidas sin per superaj kategorioj, kiuj subpremas bagatelajn, terajn, malnoblajn kaj portempajn dezirojn. Tial liaj decidoj estas multoble pli alte, pli racie, ol decido de ajna homo en nia mondo.

Tamen estas malpermesite trudi sian vidpunkton, ĝi eliras el propraj individuaj sentoj. Tial ĉiu agas laŭ mezuro de propra malkovro de la universo. La sola al kio necesas aspiri, estas kiom eble plene malkovri la ĉirkaŭan grandan, senliman mondon, eksenti ĉiujn fortojn, iliajn ecojn, ilian destinon kaj eniĝi en ilin.

Kiel atingi absolutan ĝuon

Kiel diferencas ĝuo spirita, supera – de ĝuo en nia mondo? Tion eblas ekspliki per simpla ekzemplo. Ni imagu nian deziron en formo de ujo. Ĝi pleniĝas per iu ĝuo. La ĝuo venas responde al manko, deziro. Kio ja okazas? Ekkiam ĝuo eniras enen de la deziro kaj komencas ĝin plenigi, la deziro plimalgrandiĝas kaj poste malaperas. Jam kiam ĝi plimalgrandiĝas, en ĝi ne estas sentata ĝuo. Iom ajn mi estus malsata, komencinte konsumi manĝaĵon, mi per ĉiu sekva peceto estingas mian deziron al ĝi, mian malsaton, kaj, tiamaniere, ĉesas ĝui. Ĉar deziro kaj ĝuo estas kontraŭaj unu al la alia, ili, renkontiĝante, reciproke nuligas unu la alian. Tial en nia mondo, kion ajn ni ricevus, ni nepre restos malplenaj, kaj denove devos serĉi, per kio ankoraŭ ĝui.

Homo troviĝas en konstanta kurĉaso por deziro, kaj poste por ĝuo, kiu plenigas lin. Li ricevas – kaj ree estas nulo, kaj ree – al deziro, kaj ree – al ĝuo, kaj tiel senĉese. En tio estas la tuta nia vivo.

Ni ne povas atingi perfektan staton – plenigi la tason, kaj ke ĝi restu tia. Male, la unua nulo estas duoble pli malgranda ol la sekva. Ĉar, pleniĝinte unu fojon, mi konvinkiĝis, ke mia antaŭa deziro kaj pleniĝo min ne kontentigis. Tio estas, la venontan fojon mia deziro devas esti duoble pli granda – kaj pluso, kaj minuso, module, transiras en mian sekvan deziron. Mi denove kaj denove kurĉasas por pli granda ĝuo, kaj ree, malfeliĉa, mi iĝas duoble pli malplena. Tia estas la tuta mia vivo, ĝis kiam mi lacas pro tio, kapitulacas, kaj mortas.

Tio, koncize, estas la tuta nia problemo. En kio ja estas ĝia solvo? En tio, ke ĝuo devas eniri en deziron por trairi al la alia. Tion eblas ekspliki per tre simpla ekzemplo.

Ekzemple, ĝuo iras tra patrino al infano. Ju pli li ricevas kaj ĝuas, des pli ĝuas la patrino. Ĉar estas malkonekto inter la ĝuo kiu iras tra ŝi, kaj la objekto, ĝin perceptanta. Tamen, kio ja okazas al la infano? Se li simple nun ricevis de la patrino tiun ĝuon, tiam en li okazas la sama anihilacio de ĝuo kaj deziro, kaj li restas malplena. Por li estas alia solvo: ricevi ĝuon kiel “bona infano” - ĉar pro tio ĝuas la patrino.

Rezultas ferma ciklo de senhalta energio, kiu konstante vivas pro cirkulado inter du objektoj: la infano donas ĝuon al la patrino, maksimume ĝuante. La patrino ĝuas eĉ pli, ĉar tiu ĝuo estas de la infano, kiu penas ŝin ĝuigi. Rezultas eterna interŝanĝo de energio, eterna amado.

Se ni laŭ la ekzemplo kreos en ni internan ciklon de konsumado, tiam ni iĝos absolute plenigitaj, kaj neniam trovos sin en nula stato. Male, ni estos ene de ĉi tiu ciklo, kaj la pleniĝo senfine kreskos. Ĝia konstanta kresko laŭ spiralo estos pli kaj pli pozitiva, kaj neniam estos negativa sentaĵo. Negativa deziro estos sentata nur en tiu mezuro, en kiu ĝi samtempe estas plenigita per la pozitiva, kaj neniam ĝuo estingos deziron.

Se ni kreos en ni tian ciklon, ni komencos senti eternan ekzistadon, eternan pleniĝon, eternan vivon. Jen sur tiu principo estas aranĝita la kabalista ĉelo en homo – ricevo de lumo de vivo, ricevo de informo, de forto.

La vorto kabalo estas derivita de la vorto lekabel – ricevi. La scienco kabalo estas scienco ricevi. Reale ĝi estas metodiko, helpe de kiu ni eliras el la senĉesa ciklo de ricevado “per natura maniero”, kiam ni ricevas kaj konstante malpleniĝas, ĝis kiam ni mortas. Ĝi estas komplika por primara kompreno, sed kiam ĝi iĝas klara al homo, li atingas plenan internan harmonion. En nia mondo estas tiom belega ekzemplo: nur ligo inter patrino kaj infano baziĝas sur natura amo, sur natura deziro doni al la alia ĝuon.

Se ni kreos tian ciklon: mi – kaj ĉiuj aliaj; mi ricevas elsupre ĝuon, saturadon por ĝuigi aliajn, kaj tra ili ĝi denove revenas al mi. Se ni kreas en mi ĉelon de tia ĝuo, mi, praktike, iĝas eterna kaj perfekta, kaj en mi nenio devas ŝanĝiĝi. Ja ankaŭ tion sentas homoj, spertantaj klinikan morton. Laŭ ĉi tiu sistemo egoismo nuliĝas en tiu momento kiam nuliĝas ĝuo, deziroj, ili deŝiriĝas de korpo, kaj homo subite akiras novan specon de ricevo de informo. Oni sentas eternecon kaj perfektecon. Por unu momento. Poste homoj revenas kaj rakontas al ni pri la travivita. Ili ne konscias, en kiun torenton de informo ili eniris, sed la procezo okazas ĝuste tiamaniere.

Ĝuste tiu ago en ferma ciklo, inter ekstera kaj interna amplekso de homo, nomiĝas interago de animo kaj la universo. Agoj kiuj estas ne en firma ciklo, kun interrompoj, – simple interna konsumado por si mem – nomiĝas tera konsumado. Neniam en nia mondo homo povos satiĝi, kaj male, ju pli li strebas al satiĝo, des pli li malpleniĝas.

Spiritaj statoj ne estas finaj. Ili iras direktite al senlima kreskado. Ni ne scias kion signifas senlima kreskado, sed ĝi estas vere senlima.

Ne plu komenteblas