Kabalisto kaj la homaro
Ĉu homo, kiu komencas okupiĝi pri la scienco kabalo, iĝas abstraktita de nia mondo, fora de nia tera zorgado? Eble, por li familio, laboro, infanoj, la homaro – ĉiuj niaj homaj zorgoj ĉesas ekzisti, kaj li rigardas al ĉiuj elsupre malsupren, neglekte: pri kio ja okupiĝas tie tiuj homaĉoj?
Li ampleksas la tutan universon, la tutan ĝian procezon, vidas ĉion de la komenco ĝis la fino: mondojn, animojn, kiel ili malsupreniras en nian mondon, naĝas laŭ ĝia fluado, supreniras, kaj, rigardante, kiel okupiĝas pri siaj ĉiujtagaj malgrandaj problemoj homoj, vidante ilian sencelecon, senhelpecon, limigitecon, li neglektas ilin, – ĉu tiel rigardas kabalisto al la mondo?
Evidentiĝas, ke ne. Vera kabalista rigardo al la mondo, ĝi, certe, iel estas elsupere, elsupre malsupren, sed mi ĝin similigus al la rigardo de gepatroj al amataj infanoj.
Studante la komunan animon, la kreaĵon, kiu nomiĝas «Adam», ni parolas, ke en en ĝi estas entute 600 mil radikaj partoj, animoj, kiuj poste disfalas je multo de partoj, malsupreniras en nian mondon kaj enkorpiĝas, se diri malĝuste, en ses miliardojn da homoj.
Ekzistas animoj, kiuj jam eliris en percepton de la supera mondo, ili apartenas al la plej alta nivelo de Adam. Poste, iompostiome, eniras en percepton de la supera mondo animoj el pli profunda nivelo, apartenaj al pli malsupraj niveloj. Tiaj animoj estas la plej produktkapablaj, ĉar egoismo, deziroj en ili, estas pli grandaj. Animoj, kiuj nome hodiaŭ venas al sento de neceso koncepti la superan mondon, trairis grandegan antaŭan prepariĝon en antaŭaj rondiroj en nia mondo.
Kabalisto, kiu rigardas al si kaj al la mondo de flanke, tamen observas tiun ĉi mondon el sia punkto. Li vidas, ke aliaj animoj estas ankoraŭ ne korektitaj, ke ili bezonas kreski, prepariĝi al sia spirita supreniro el nia mondo superen, reen al la spirita nivelo. Li havas bondeziran, patran, zorgeman rilaton al ili.
Li preparas por ili metodikon, kaj per ĉiuj siaj fortoj, eniĝante en ĉiujn kromajn animojn, preparas por ili la plej komfortan, facilan, sekuran spiritan supreniĝon. Kiel gepatro prenas al si zorgon pri siaj infanoj, same kabalisto prenas al si grandegan zorgon pri la homaro: ĉiujn ĝiajn suferojn, mankojn, serĉojn, seniluziiĝojn, senton de malpleno, kaj, tralasante ilin tra si, li, tiamaniere, eniĝas en la homaron kaj helpas al ĝi.
Reale la helpon de kabalisto ni ne sentas. En la hodiaŭa tago ni ankoraŭ ne havas ekranon – la sesan organon de sensoj. Poste, kiam ni komencas supreniĝi kaj leviĝi laŭ la spirita nivelo, ni iom post iom kreskigas en ni tiun organon, subite trovas ĝin en ni kaj iĝas – ĉiu el ni – egalaj al Adam. Ĉi tie ni ja renkontas tiujn grandajn kabalistojn, kiuj jam faris en ni antaŭajn korektojn kaj kiuj helpas al ni en tiu spirita supreniro.
Tion eblas kompari kun tio, ke homo, naskiĝanta hodiaŭ en nia mondo, uzas fruktojn de la tuta evoluo de la homaro dum la antaŭaj jarmiloj. Li ankoraŭ troviĝas sur manoj de siaj gepatroj, sed la kulturo, scienco, teknologio – ĉio laboras por li. Homoj, kiuj loĝis antaŭ li, suferis, malkovris, laboris kaj preparis ĉion por tio, ke hodiaŭ li tion prenu kaj bonorde kaj rapide evoluu.
Kaj same nia spirita supreniĝo estas sur la bazo, kiun en antaŭaj jarcentoj kreis por ni multo de kabalistoj. Kiam ni komencas spirite kreski, ni trovas kaj sentas, kion faris ĉiu el ili. Tia estas la rilato de kabalisto al la homaro.
Ekster la ŝelo de nia mondo
Ĉiu homo, iom post iom ekposedanta la sciencon kabalon, komencas vidi la mondon traa, kun ĉiuj la fortoj, kiuj staras malantaŭ ĝi. Li trovas tre interesan bildon, mi komparus ĝin kun brodaĵo.
Estas kadro, en kiu per krucetoj estas brodata iu bildo. De la fronta flanko ĝi donas iun bildon, ekzemple, tio estas lago, arbaro, arbarkampeto, t. e. brodita per krucetoj bildeto. Sed se ni ĝin turnos, tiam de la dorsoflanko ni ekvidos senordan kombinaĵon de fadenoj, ligitaj inter si, kolorajn transirojn en disajn direktojn, kiuj nenion diros al ni pri tio, kiu bildo ĝuste troviĝas aliflanke. Ŝajnus, por kio tiam ni penu ekscii la dorsoflankan bildon?
Kiam ni konceptas ĝin, kion ni vidas? Ke la tuta universo, ĉio en nia mondo reale estas interligita. Tiuj ligoj malkovriĝas nur de ĝia dorsa flanko. T. e. ni bezonas eliri el nia mondo trans ĝia ekstera ŝelo.
Kiam ni trovas tiujn ligojn, fortojn, kiuj staras malantaŭ ĝi, kaj kiamaniere ili estas interligitaj inter si, tiam ni komencas kompreni la tutan kreaĵon, ni komencas kompreni, kial, kiu kaj kiel pentris por ni ĉi tiun bildon. Kaj tiam ni, vidante tiujn fortojn, sentante ilin, proksimiĝante al ili, povas komenci administri ilin, eniĝi en ĉi tiun bildon. Kabalisto, kiu komencas senti la universon, estas ĝia plenvalora elemento.
Aperas demando: kiamaniere povas helpi al mi en nia mondo scio de la fortoj, kiuj staras malantaŭ la bildo de nia mondo kaj kiuj ligas ĉiujn la elementojn, miajn agojn, pensojn, kun aliaj homoj kaj eĉ kun tiuj fortoj, kiuj niamonde ne senteblas?
Ĝi povas helpi al mi ekzisti per la plej efika maniero: rigardante tion kio okazas en nia mondo, kaj vidante tiujn fortojn kiuj ĝin administras, mi ekkomprenos, por kio tio estas farata. Tio estas, por mi la bildo de la realo iĝas korekta, devigita, difinita. Mi scias, kiel en ĝin eniĝi, kiel optimume adapti ĝin por mi. Mi ĝuste scias, en kiujn agojn mi devas eniĝi kiel en tiujn pozitivajn, kaj kiuj agoj de la malfronta flanko de la bildo ne havas siajn fortojn kaj sekvojn, sed nur ŝajnas al mi ekzistantaj.
Rigardande sur ĉi tiun brodaĵon de mia flanko – de la flanko de ordinara homo, – mi vidas iun bildon. Se mi agas baziĝante nur sur ĝi, mi efektive ĉiam eraras. Tion ni vidas en nia mondo. Ni vidas, kio okazas pri ni ĉiuj kaj pri la tuta homaro globale. Kaj se mi vidas ligojn inter elementoj de la tuta tiu bildo el la malfronta flanko, tiam mi komprenas, en kion mi devas eniĝi, por agi en harmonio kun la administraj fortoj. Tiamaniere, mi savas min de malbonaj sekvoj – ekde tiuj malgrandaj kaj ĝis la plej grandaj. Tio estas kion donas al ni la scienco kabalo.
Ĉu kabalisto iĝas pli feliĉa
Ĉu kabalisto iĝas pli sana, pli feliĉa en la familia vivo, pli sukcesa en komerco, pli saĝa kaj ema al sciencaj malkovroj? Kvankam ŝajnas ke la respondo estas evidenta – ja se li konas ĉiujn la fortojn, li scias la formulon laŭ kiu funkcias la universo, tiam, certe, li scias, en kion eniĝi, kion uzi (tio estas kiel ludo en borso, kiam homo antaŭscias, kiu gajnos kaj kiu falos). Efektive, tio estas ne tiel. Kaj jen kial.
En la realo ĉiu el ni estas parteto de la komuna “kli” (ujo), kiu integrale, aŭ sume, estas difinita per sumo de ĉiuj 600 mil animoj. Tial kabalisto devas agi pro la tuta organismo, reprezentanto de kiu li estas.
Li devas konsideri la ĝeneralan staton de la homaro. Kaj ne simple devas – li devas devigi sin agi tiamaniere. Kontraŭvole, pro sia strukturo, ĉar li supreniĝis al ĉi tiu nivelo, kaj sentas la tutan tiun organismon kiel tiu sia. Por li ĉiuj la animoj estas partoj de lia propra organismo, ĉiuj ili troviĝas en li. Kaj tial li emociiĝas kun ĉiuj, malsanas, li povas esti malfeliĉa pri la familia vivo aŭ pri edukado de siaj infanoj. Tiel okazas ĉar li estas reprezentanto de la homaro relative al la administraj fortoj kaj devas inkluzivi en sin la tutan homaron.
Ĉu li estas pli feliĉa kompare al ĉiuj aliaj? Jes. Ĉar li konscias ĉi tiun mision kaj komprenas, al kio la tuta homaro venos. Ĉu li estas libera de ĉiuj zorgoj de la homaro? Ne. Tial kabalistoj malsanas, suferas, travivas ĉiuspecajn individuajn dramojn, tragediojn. Sed ili travivas tion kvazaŭ en alia aspekto. Ordinara homo ne vidas en tiuj emocioj sencon, li ne vidas en ili celdirekton, ilian necesecon por la fina perfekta kaj eterna stato.
Kabalisto sentas la tutan doloron de la homaro. Ĝi mildiĝas per sento de graveco, neceseco kaj celdirekteco, sed li ĝin sentas. Tial oni ne pensu, ke kabalisto egoisme supreniĝis super nia mondo, forflugis en iujn mondojn kaj tie ripozas de ni. Male, supreniĝante, li sentas sin relative al ni, kiel zorgema gepatro rilate al amataj infanoj, helpas kaj ĝis liberiĝo de la tuta homaro de malbono daŭre kreas ĉi tie korektojn kaj okupiĝas pri preparo de ĉiuj animoj por korektiĝo.
Pri laboro de animo
Kaj kion ja faras la animo dum ĝi ne estas en nia mondo? La demando mem estas ligata kun tempo, kiu ekster nia mondo mankas.
La tuta nia mondo estas konstruita ĉe rapideco, kiu estas pli malgranda ol la rapideco de lumo. Tio konformas al la teorio de Einstein, pri tio jam en la 11a jarcento skribis antikva kabalisto Rambam. Kaj la spirita mondo situas ĉe rapidecoj senlimaj, tial, la rapideco estas senlima, la tempo estas nulo, kaj la maso de nia mondo preskaŭ ne ekzistas.
La animo malsupreniras el sia radiko en la komuna sistemo, kaj malsupreniĝas en la nivelon, nomatan “nia mondo”. En nia mondo ĝi travivas difinitan kvanton de tempo, ekzemple, 70 jarojn. Kio ja okazas al ĝi poste? Ĝi foriras. Se homo dum ĉi tiu vivo atingis sian radikon, tio estas, praktike trairis la tutan vojon, tiam la animo revenas al la radiko jam ne kiel punkto, el kiu ĝi malsupreniris kiel parta ĉelo de la tuta organismo, sed kiel ĝenerala organismo, kiun la homo konceptis kaj sorbis en sin. Tia stato nomiĝas la Fina Korekto. Tio estas, la homo korektis sin, korektis sian animon.
Se ja li tion ne faris, tiam la animo revenas en la staton de punkto kaj ree malsupreniras jam en alia tempoperiodo, en alia epoko, kaj, eble, ĝi ree supreniĝas. Tiel ĉiu el ni en nia tera vivo trairas dekojn de rondiroj de vivo, ĝis kiam li eniras en la lastan rondiron. La homo ne scias, kiam tio okazos. En li ekscitiĝas demando pri senco de la vivo, la punkto en la koro, kaj li, komencante ĝin realigi, atingas Kompletan Korekton, eniĝon de sia animo kun ĉiuj kromaj animoj en la saman sistemon de la integra organismo, nomata Adam, kaj ne plu revenas en nian mondon.
Malsupreniro en nian mondon estas necesa nur por ree supreniĝi en tiun punkton, el kiu li malsupreniĝis, komplete korektita, en la stato de eniĝo en aliajn animojn.
Tio estas relative al ordinara animo. Kaj ekzistas specialaj animoj. Tio estas animoj, kiuj eliras el la plej alta radiko en la sistemo Adam. Ekzistas animo, kiu malsupreniras elsupre malsupren konstante. Apud ĝi estas animoj malpli grandaj, sed rilataj al ĝi, tiuj helpaj. Ĝi malsupreniras en nian mondon ĉiufoje, kiam okazas grandaj historiaj eventoj.
Etapoj de evoluo de egoismo
Nia mondo pasas tra ĉiaspecaj etapoj de egoisma kresko. El Adam malsupreniras animoj kaj komencas evolui niamonde, pasante tra la nula, la unua, la dua, la tria kaj la kvara etapoj de sia evoluo, tio estas, de evoluo de korpaj deziroj. Eĉ se homo vivus en ĝangalo, sen iu ĉirkaŭa socio, la korpo donus al li ĉiaspecajn dezirojn: al manĝo, komforto, familio, seksumo. Poste aperas emo al riĉo, famo, honoro, scioj kaj al la spirita. Egoismo konstante kreskas. Aldone, la kresko iras ne laŭ dekliva linio, iom post iom, sed kun subitaj kreskoj.
La unuan aperon de egoismo ni markas kiel apero de Adam. Ankaŭ antaŭ li sur la Tero vivis homoj, sed en ili ne riveliĝis punkto en koro. La unuan fojon ĝi aperis en Adam. Ekde li, analogie al la radiko de animoj, komenciĝis tiu procezo en nia mondo. La sekvan fojon tiu punkto en koro aperis en Abraham, poste – en Moseo. La kvaran fojon tio estis Raŝbi, la kvinan fojon – Ari, kaj la lastan fojon – Baal haSulam.
Ĉiuj tiuj kabalistoj estas reprezentantoj de la sama animo, kiu malsupreniras en nian mondon kaj kreas en ĝi difinitan kabalistan metodikon, konvenan por sia generacio.
Adam verkis la libron “Raziel haMalaĥ” (”Kaŝa anĝelo”), kiun studis 20 generacioj ĝis Abraham.
Abraham, la reprezentanto de la sekva egoisma nivelo en homo, kreis sian metodikon kaj publikigis ĝin en la libro “Sefer haJecira” (”Libro de Kreo”). Tio estis la sama animo, sed kvazaŭ enigita en pli grandan egoismon.
La sekva estis Moseo. Li kreis kabalistan metodikon, dank’ al tio ke li havis la libron de Adam kaj la metodikon de Abraham. Lia egoismo estis jam multe pli granda – la egoismo de la dua ŝtupo. Tio estas ligite kun eniĝo en Egiption kaj kun multaj aliaj spiritaj kaj teraj okazoj, kiuj estis ĉi tie. En la tempoj de Raŝbi egoismo pligrandiĝis tiom, ke okazis dispartiĝo, detruiĝo de la Templo. Raŝbi kreis la Libron Zohar, kiu estas la baza, ĉar ĝi estas skribita dum detruiĝo de ĉiuj antaŭaj ŝtupoj, ekzistintaj ĝis tiam, kio estas simile al la detruiĝo de la spirita strukturo Adam, kiu dispartiĝis je 600 mil malkunaj partoj kaj falis en nian mondon. Antaŭ la Libro Zohar ne ekzistis metodiko de korekto de egoismo. Ankoraŭ estis nenio por korekti, ĉar animoj ne estis tiom egoismaj, kiaj ili iĝis post ruiniĝo de la Dua Templo.
La sekva granda libro, kiu estis skribita pere de Ari, estas “Ec Ĥajim” (”Arbo de vivo”). Ari montris per si komencon de la periodo de korekto, kiam la tuta homaro eniris en sian lastan etapon (la teknologia revolucio, la periodoj de klerigo, renesanco ktp).
En la tempoj, kiam ĉio detruiĝas kaj venas la ĝenerala krizo de la homaro (tio estas nia etapo), supreniĝas ankoraŭ unu granda animo – Baal haSulam. Li kreas metodikon de disvastigo de la scienco kabalo en la tuta mondo, baziĝinte sur la antaŭaj fontoj. Liaj fontoj estas verkitaj baze sur la libro “Arbo de vivo” (tiu lia verko nomiĝas “Doktrino de Dek Sfirot”) kaj baze sur la Libro Zohar, al kiu li skribis komentaron.
Mi ne pensas, ke estontece devas aperi ankoraŭ iu nominala, fundamenta verko pri korekto de la homaro. Ni kreas ĉiaspecajn klarigojn, eksplikojn, komentojn al ĉiuj tiuj fontoj, por eĉ pli proksimigi la modernan homon al tio, kion faris Baal haSulam.
Hodiaŭ ne eblas imagi, ke tiu metodiko povas ŝanĝiĝi. Baziĝante sur la strukturo de la komuna animo, ne plu devas aperi tiaj grandaj fontoj, metodikoj de korekto, ĉar ĉio jam estas publikigita en tiuj finaj verkoj. Por ni restas nur, konforme al la ekzistantaj sur la Tero problemoj, iom post iom adapti la rigardon de la moderna homo al la fontoj. Ĝuste pri tio okupiĝas nia Akademio de Kabalo. Tial la speciala animo, kiu malsupreniras en nian mondon, estas ununura. Pri tio estas skribite en la unua volumo de la Libro Zohar.
Niamonde aperas samtempe ĉiuj la 600 mil animoj. Eblas imagi la homaron, ĝian evoluon, kiel vico de soldatoj. Dekomence ili estis, ekzemple, mil homoj, poste – 100 mil, en la sekva periodo – milionoj, poste centmilionoj kaj ĉe la lasta etapo ili estas jam miliardoj da homoj.
En ĉiu el la generacioj ĉiuj la 600 mil animoj partoprenas en malsupreniro en nian mondon. Ili dispartiĝas je pli granda kvanto da korpoj, por plenumi pli filigranan, pli detalan laboron pri si, sorbi pli multe da sentoj, difinoj, ecoj, sperti pli filigranajn kaj multspecajn ligojn inter si. Aldone, tio okazas en animoj sendepende de ni.
Ni povas vivi, labori absolute aŭtomate, eĉ ne pensante pri tio, kial kaj kiel ni ekzistas, sed la animo dume trairas periodojn de matureco kaj evoluas pli kaj pli antaŭen, ĝis kiam aperas en ĝi bezono superiĝi ĝis sia radiko. Tia bezono, ke la homo vere eniras en konscian vivon, komencas demandi sin: kio ja reale estas mia vivo, kial, kiel, por kio mi ekzistas?
Ari, krom “Arbo de Vivo”, havas ankoraŭ tre interesajn librojn. Unu el ili nomiĝas “Ŝaar haGilgulim” (”Pordego de Rondiroj”), kie li priskribas ĉiujn eblajn rondirojn, kiujn trairas animoj niamonde: kiel, en kiun animo enkorpiĝas en nia mondo, kiamaniere ĝi transfluas el korpo en korpon ktp.
Tio estas tre malfacila kaj komplika sistemo de scioj en la scienco kabalo, kiun ni komencas studi nur post tri aŭ kvar jaroj da lernado. Por komenci kompreni la strukturon de komuna animo, la eblecojn de malsupreniro de partaj animoj el la supera mondo, kiu estas super nia mondo; por scipovi libere spuri ĉiujn agojn, ĉiujn metamorfozojn, okazantajn al la animoj dum transiro el unu mondo al alia, homo devas esti en almenaŭ minimuma sento de la supera mondo samnivele kun la sento de nia mondo.
Percepto de la realo
Nun ni venas al tre komplika problemo de percepto de la universo. Kiam ni diras: “Ni troviĝas en nia mondo”, – kion tio signifas? Ni troviĝas ene de ni, kiel en iu ferma stato. Mi havas aŭdon, vidon, flaron, tuŝon, guston, entute kvin organojn de senso. Nome tio, kion mi sentas ene de mi helpe de tiuj kvin organoj de senso, iamaniere sumigante ilin, taksante en mi helpe de la programoj, kiuj estas en min enmetitaj, kreas ĉe mi la bildon de la mondo. Mi nomas ĝin “mia mondo”.
Ni starigu la simplan demandon: kaj ĉu tio, kion ni sentas ene de ni, reale estas tio, kio ekzistas ekstere? Eĉ el la eksperimentoj, farataj pri estaĵoj, proksimaj al ni, ni trovas, ke ni ne sentas la veran, la solan bildon de la mondo. Ekzemple, abelo aŭ hundo sentas ĝin aliel.
Se niaj organoj de senso ŝanĝiĝus, ni perceptus tion aliel. Ekzemple, ĉe mi difektiĝis oreltamburo, kaj al mi ŝajnas, ke la sono mankas. Ĉu ĝi vere mankas, aŭ mi tiel sentas? Certe, nur mi tiel sentas. Ĉirkaŭ mi ekzistas granda kvanto da ondoj, kaj mi perceptas nur de 15 ĝis 30 mil hercojn. Aŭ aliajn ondojn, kiuj aperigas en mi guston, tuŝon, flaron, vidon en tre limigita skalo. Grandegajn skalojn de ondoj mi ne sentas.
Krome, ne estus korekte eĉ diri, ke mi ion sentas. Ene de mi estas la oreltamburo, elekstere sentiĝas iu premo, kaj mi el ene redonas difinitan reagon al tiu premo kaj mezuras miajn fortojn, elspezatajn por ekvilibrigi la oreltamburon.
Sub premo de la ondo la oreltamburo fleksiĝas, kaj mi el ene devas fari streĉon, por revenigi ĝin en la primaran staton. Tiamaniere, mi mezuras mian streĉon kaj laŭ ĝia karaktero mi prijuĝas tion, kio efektive efikas al mi. Sed tio povas esti absolute ne tio, kion mi imagas, ĉar miaj internaj streĉoj havas unu naturon, kaj tio, kio efikas elekstere, havas absolute alian naturon.
Mia naturo estas homa, fiziologia, kaj tiu ekstera povas esti tute alia, mi eĉ ne scias – kia, ĉar neniam mi povas eliri ekster miaj sentoj. Tial mi neniam sentas tiun mondon, kiu ekzistas ĉirkaŭ mi. Mi perceptas nur miajn reagojn al io, kio efikas al mi.
Tial vera sciencisto ne parolas pri konceptado de la mondo, li parolas pri konceptado de niaj reagoj al io, kio efikas al ni. Ĝenerale mi ne povas diri, kio estas la mondo en kiu mi ekzistas. Tio estas, mi ricevas iujn impresojn, sentojn, nur dank’ al tio ke mi estas kreita tiel. Kaj se en mi ŝanĝiĝus la organoj de senso, iliaj diapazonoj, aŭ aperus tiuj aliaj, kiuj estas nekonataj por mi, tiam mia impreso pri mi kaj pri la ĉirkaŭantoj de mi estus entute alia.
Ĉu ni ĝenerale povas iamaniere difini, kio efektive estas la mondo, en kiu ni vivas, ĉu ekzistas io ekster ni? Aŭ ĉu la universo ĉirkaŭ mi, mi, la aliaj, – estas nur iluzio? Al tiu demando homo ne povas respondi baziĝante sur tiuj kvin organoj de senso, kiuj en li estas. Por tio necesas akiri la sesan organon de senso, kaj tiam ni ekvidos nin kaj tiun iluzion, kiun ni observas, de ekstere. Fari tion ebligas al ni la scienco Kabalo. La sentoj kaj la impresoj kiujn ni ricevas el ekstere, kaj tio, kiel ni perceptas la eksteran mondon, – nome tio nomiĝas supera mondo.
Niatempe sciencistoj jam komprenas limigitecon de la aliro al esploro de la naturo. Tio precipe kontraste videblas en la kvantuma fiziko, kie ni renkontas specialajn, paradoksajn fenomenojn. En tempoj de Newton oni opiniis, ke la mondo estas tia kia oni ĝin perceptas. Estas homo – observanto, kaj tio, kion li observas, troviĝas antaŭ li. Homo ekzistas, mortas, kaj la bildo de la mondo restas konstanta. Ĝi mem ŝanĝiĝas per natura maniero, ĉar la universo evoluas, sed homo neniel influas al tiu bildo. Tio estas la scienca rigardo laŭ Newton.
Poste aperas alia rigardo. Ekzistas homo, kiu observas la mondon, sed tio estas ne tiu bildo, kiu videblas el ekstere. Ĝi estas aro de ecoj de homo kaj de tio, kion li observas. La homaro venis al tio pro esplorado de si. Ni komencis esplori nian fiziologion kaj ekvidis, ke depende de niaj kapabloj, de la organoj de senso, de plivastigo de ili pere de instrumentoj ktp, ni vidas alian bildon. Sekve, ni ne simple objektive observas ion ekzistantan, sed samtempe partoprenas en la procezo de observado. Tio jam estas proksime al la vidpunkto de la fama sciencisto Hugh Everett.
Laŭ la scienco Kabalo la bildo videblas tute alia. Ekzistas homo, kiu perceptas ion en si. Kion ja? Li sentas egalmezuran kampon, en kiu li troviĝas, kaj ĉio alia, tio estas, figuroj, komprenoj pri la ekstera kaj pri la interna mondo, formiĝas ene de homo. Ene de li ekzistas la mondoj, kaj ekster li nenio estas.
Hodiaŭ ni venas al tio el la vidpunkto de scienco. Pri tio komencas konsenti esplorantoj pri la kvantuma fiziko, kaj la bazaj, naturaj sciencoj jam proksimiĝas al tia rigardo. La scienco Kabalo parolas pri tio dum jarmiloj. Ĝi antaŭ longe montris al diversaj ŝtupoj de konceptado de la mondo pere de homo, al tio, kiel li difinos la mondon, en kiu li ekzistas. Ĝis kiam li venos al tia nivelo de konceptado, ke li komprenos: ĉio dependas nur de liaj internaj ecoj.
Kiam homo komencas kompreni, ke efektive li ne scias, kio situas ĉirkaŭe, ke ĉio ekzistas nur ene de li, tiam tio venigas lin al la konkludo pri tio, ke, ŝanĝinte siajn ecojn, li povus ŝanĝi ankaŭ sian impreson pri la mondo. Tio, kio hodiaŭ ŝajnas malmola, likva, gazeca, ŝanĝus siajn parametrojn kaj limojn. Li trairus tra muro, kaj la aero, kiu nun estas travidebla, traa, povas esti ke ĝi iĝus por li absolute netravidebla. Depende de tio, kiujn ecojn li havus.
La scienco Kabalo metas homon en tian staton, el kiu ĝi devigas ekvidi la mondon alimaniere, ĝi elirigas lin el si tiom, ke li eniras en tute alian dimension. Krome, ĝi ebligas al homo akiri modelon de tute alia realo, kaj tiam homo komencas tion vidi kaj senti.
La problemo estas ke la bildo de la mondo, kiu troviĝas antaŭ ni, povas enstampiĝi en mi nur konforme al la programo, kiun mi havas, tio estas, enstampiĝas nur tiu bildo, kiun mi kapablas prilabori. Malgrandaj infanoj ne vidas multon. Ju pli aĝas homo, des pli li vidas, des pli evoluinta li estas, des pli komplikajn internajn ligojn inter objektoj li distingas. Kaj se subite antaŭ mi aperus objekto, modelo de kiu en mi mankas, mi ĝin ne vidus. Ja mi povas vidi nur tion, kio jam ekzistas en mi de antaŭe, al kio mi adaptiĝis, kaj kion mi kapablas ekvidi, difini, pritaksi. Tial ĉirkaŭ ni niamonde, en nia dimensio, en tiu amplekso, en kiu ni ekzistas, estas multo de tio kion ni ne observas, ne sentas. Ni ne scias, kio estas tio, ni trairas tra tio, niaj sensoj ne sufiĉas por tio, ni ne havas modelon konforman al tio.
Vi imagas, kiom la scienco Kabalo pliriĉigas la mondon de homo. Li komencas vidi tiujn fortojn, ecojn, objektojn, ligojn, kiujn ordinaraj homoj ne observas! Ĉio tio estas studata en la scienco Kabalo, ĉar sen akiri tiujn rutinojn homo ne perceptas la superan mondon. Li ne povas malfermi ĝin por si, li simple restas ene de nia ferma malgranda mondeto.
Sed tio estas jam pli altŝtupaj kursoj. Proksimume je la dua-tria jaro de studado ni komencas paroli kun studentoj pri tiuj temoj, kaj dum kelkaj jaroj ili komencas tion percepti kaj senti.
Se homo studas laŭ korekta studprogramo, kiun sciencistoj-kabalistoj publikigis je la unua jarcento de Komuna Erao, tiam, kiel ili skribas en la antaŭparolo de tiu programo, ĉiu homo, korekte studanta laŭ ĝi, dum de tri ĝis kvin jaroj eliras al la nivelo de konceptado de la supera mondo. Al li malkovriĝas plena bildo de la universo, kaj tiam jam ne estas demando, al kiu li ne povus trovi respondon en si mem.
Kabalo, arto kaj amo
En la agado de homo en nia mondo estas tre multe da belaj impetoj: al beleco, amo, harmonio, la deziro esprimi sin per muziko, arto, pentrado ktp. Al kiuj deziroj tio rilatas: ĉu al deziroj de riĉo, famo, scioj, potenco? Tio estas la sama egoismo, kiu serĉas kiel esprimi sin. Ĝi efektive estas plezura por ni.
Ni povas admiri verkojn de aliaj homoj, ricevi kontentiĝon pro tio, sed, principe, tio estas egoisma sinesprimo de homo, strebo al esprimo de siaj sentoj, al populareco, famo, ankaŭ, iasence, strebo al potenco. Tio estas, la strebo al sinesprimo antaŭ aliaj homoj venigas homon al arto.
Ne endas pensi, ke tio estas malbone. La scienco kabalo neniaokaze enmetas homon en iujn ajn limojn kaj ne limigas lin pri esprimado de liaj sentoj. Male. Ni havas kabalistan muzikon. Tio estas tre interesa fako de la scienco, kie kabalistoj anstataŭ esprimi siajn konceptaĵojn per spiritaj vortoj, esprimas ilin per sonoj. Kaj ĉar la melodio eniras en niajn sentojn, en la koron, irante tra la menso kaj ne tuŝante ĝin, do tia percepto de kabalista informo donas entute alian efikon.
Tio taŭgas eĉ por tiuj, kiuj entute nenion komprenas, ne scias, ne povas legi originalajn kabalistajn tekstojn, aŭ simple nenion legis. Tio estas esprimo de percepto, de sento de la spirita mondo pere de granda kabalisto, transdono de tiu percepto per muziko al ĉiu homo alportas grandan spiritan potencialon kaj povas helpi al komencanto kreskigi sin.
Kiam homo komencas okupiĝi pri serĉado de la spirita, kutime ĉiuj aliaj specoj de sinesprimo en arto foriras al dorsa flanko. Ĉar li vidas, ke per niaj teraj rimedoj ni preskaŭ ne kapablas esprimi tiun senton, kiun li komencas percepti de supera substanco.
Se mi vidas riveron, lagon, stelojn, belan objekton, esprimon de iuj homaj emocioj, tiam mi povas esprimi tion per miaj rimedoj, ĉar mi esprimas terajn sentojn. Se ja mi sentas ion spiritan, tiam ĝi ne povas esti esprimita en iu ajn tera formo. Mi praktike ne povas realigi ĝin.
La sola maniero, per kiu kabalistoj sukcesis iel transdoni sian percepton, admiron pri la malkovriĝanta universo, estas muziko.
Prezenti tion kiel desegnaĵo ne eblas, ĉar bildoj mankas en la spirita. Tuj venas materiiĝo de la spirita, kaj ĝi ĉion mortigas. Estas malpermesite eĉ peni tion fari. Unue, tio neniam sukcesiĝos, due, kabalisto per tio malsuprenigas sin ĝis la nivelo de nia mondo. Tial senpera rilato de la scienco kabalo al arto ne ekzistas, ĝi ĉeestas nur parte, al muziko.
Kabalistoj skribas fabelojn, apologojn, eblas verki kabalistan novelon. Tio eliras el la deziro de homo en nia mondo dum lia konceptado de la supera mondo. Sed kiam li venas ĝis priskribo de spiritaj sentoj, tiam mankas io por priskribi – priskribi tion per nia tera lingvo ne eblas. Tial oni faras tion alegorie per apologo, fabelo, metaforo. Tiu maniero estas vaste uzata en la scienco Kabalo.
Kiel la scienco Kabalo rilatas al tiaj aspektojn de konduto de homo, kiel amo, malamo ktp?
Ĝi eliras el tio, ke en homo konstante kreskas egoismo. Egoismo estas nia naturo, deziro ĝui, plenigi sin. Unu el la indikoj de egoisma pleniĝo estas amo. Se ni starigos tiun demandon al fiziologiistoj aŭ al psikologiistoj, ili eksplikos al ni, ke ĉio tio venas el nia interna naturo. En tio estas nenio supera, ekstera al limoj de nia mondo, sed ĉio tio estas ne pli ol serĉado de difinita egoisma pleniĝo.
Vera amo, t. e. ligo, estas atingata per kompreno de kuneco inter animoj. Kiam homo supreniĝas kaj vidas, kiel li eniĝas en tiun grandegan aron de ĉiuj animoj en la ĝenerala bildo, la ĝenerala korpo kaj la ĝenerala sistemo, tiam lia sento rilate al ili nomiĝas amo. Ĉe la nivelo de nia mondo sentoj de ĉiu malgranda egoisto, kun la deziro plenigi sin helpe de aliuloj, eblas nomi tera amo. Sed reale tio estas ne pli ol serĉado de ĝuo.
Nocio de precepto
Al ni ŝajnas, ke kelkaj kabalistaj tekstoj parolas pri preceptoj, tio estas, pri necesaj leĝoj de konduto de homo en nia mondo. Kaj kiel kabalistoj vere komprenas preceptojn?
Ni ekzistas en difinita amplekso, en egoisma kli, ujo, mondeto. La tuta naturo – malviva, planta, animala kaj homa, estas egoisma. Al nia mondo efikas difinitaj administraj fortoj. Ni ne konas ilin, ni nur supozas, ke nia mondo, universo, estas direktataj. Ni parte konceptas tiujn leĝojn enkadre de tio kion ni kapablas koncepti. Same, kiel iam oni konceptis leĝojn de Newton, sed poste ekvidis, ke ili estas konsekvencaj leĝoj de pli ĝeneralaj leĝoj de Einstein. Poste ni ekvolas dislarĝigi nian scion, kaj la leĝoj de Einstein evidentiĝas tiuj konsekvencaj de aliaj, pli ĝeneralaj leĝoj, kaj tiel plu.
Eĉ el studado de leĝoj en ilia minimuma formo ni vidas, ke ĉiuj ili estas severe devigaj, logikaj, interligitaj. Kaj, evidente, estas leĝoj, estrantaj la tutan nian universon, kaj tio, kion tiom deziris malkovri Einstein, – la ĝenerala formulo de la kampo, kiu efikas al ni, al malviva, planta, homa naturo. Se ni scius tiujn leĝojn, tiam ĉio estus por ni facile.
Reprezentantoj de la malviva, la planta kaj la animala naturo efikas konforme al sia naturo kaj neniam eraras. Nek planto, nek animalo eraras, ĉar en ili estas programo de kreo, kaj ĝi lanĉas ilin sen iaj problemoj. Ĵus naskita bovido bonege fartas en ĉi tiu mondo, li jam scias, kion eblas manĝi, kaj kion ne, kie estas malbone por li, kaj kie estas bone. Post unu-du tagoj li jam libere iras kaj orientiĝas en la ĉirkaŭa spaco. Sed ankaŭ li ne evoluas: kia li naskiĝis, nome ĉe la sama nivelo li ekzistas ĝis fino de sia vivo.
La sola, kiu eraras, estas homo. Li naskiĝas tre eta, tute senhelpa. Dum 20 jaroj lin necesas eduki, plenigi per ĉiaspecaj scioj, fizike kaj interne kreskigi. Sed, ĉar nek la gepatroj, nek la socio scias ĉiujn leĝojn de naturo, ili ne povas replenigi en li tion, kion la naturo ne metis en lin. Tio estas, homo dekomence troviĝas en malperfekta stato. Por li ne sufiĉas internaj programoj de konduto por ne erari.
Tiujn internajn programojn de konduto li devas kompletigi mem. De kie ja li ilin prenos? Nome pri tio parolas la scienco Kabalo. Necesas eliri el kadro de nia mondo, elstudi la fortojn ekster nia mondo, kiuj funkcias ĉi tie, kaj adapti ilin al ni. Tiamaniere, ni agos korekte, nia vivo iĝos feliĉa kaj sukcesa, komforta kaj sekura.
Sen scii kaj alplenigi la parton de naturo, kiu en ni dekomence forestas, ni ne povas travivi. Ni ne estas reprezentantoj de la animala aŭ de la planta mondoj, kaj, des pli, de malviva naturo, kiuj nenion devas kompletigi por sia ekzisto. Nur homo eraras kaj bezonas kompletigon de si. Tio, unuflanke, instigas lin al evoluo, sed la problemo estas ke li ne scias laŭ kiu kurso direkti ĝin. Tial dum jarmiloj ni evoluas kaj sole batas al ni tuberojn sur la frunto.
La leĝoj de la naturo, kiuj ekzistas ĉirkaŭ ni, estas tre simplaj. Ekzistas nur sola leĝo de la naturo, kiu nomiĝas leĝo de dono, aŭ de absoluta altruismo. Ene de nia naturo, inkluzive homon kaj la tutan universon, ekzistas 613 egoismaj deziroj. Tiujn dezirojn ni devas korekti je inversaj, tiuj altruismaj. Tiam nia konduto ekvilibrigos efikon de tiu ĝenerala leĝo al ni. Tiamaniere, ni trovos nin en komforta stato, en stato de eterno kaj perfekteco.
Korekto de ĉiu el niaj 613 deziroj nomiĝas plenumo de preceptoj, t. e. de sindevigoj, ĉar la naturo devigas nin al tio. La leĝo de dono efikas al nia mondo konforme al la mezuro de evoluo de la homaro, ĝi premas nin pli kaj pli forte. Je ĉiu periodo, ĉiu generacio, ĉiu jaro, la homaro iĝas pli kaj pli malfeliĉa, pli kaj pli malekvilibra, ĉar la egosimo konstante kreskas, kaj ni ne korektas ĝin, ni ne korektas ĝin relative al la ekstera leĝo de dono. Rezultiĝas, ke ĉe ĉiu nova generacio ni iĝas pli kaj pli malfeliĉaj.
Rezulte: aŭ per batoj de la sorto, t. e. per kontraŭstaro al la ĝenerala leĝo de dono, aŭ per konscii helpe de la scienco Kabalo, ni estos elpremitaj veni al kompreno de la neceso korekti ĉiujn niajn 613 originajn dezirojn, t. e. al plenumo de 613 preceptoj.
Precepto de Amo
Principe, ĉiuj la preceptoj enspaciĝas en unu tiun – ĝi estas la Precepto de Amo, t. e. antiegoisma direkto de ĉiu penso kaj de ĉiu ago de homo. La homaro devos veni al tio. Pri tio parolas ĉiuj religioj – la kristana, la islama, la juda, ankaŭ orientaj kaj okcidentaj metodikoj, ĉiuj ili parolas pli malpli pri la sama afero.
La homaro konjektas tion, ĝi nur ne scias kiamaniere realigi tion. Realigi tion eblas kiam al vi malfermiĝas la supera mondo, kiam vi vidas, ke tio estas leĝo, kaj nenio fareblas: se vi agus kontraŭ tiu leĝo, egoisme, tiam vi pereigos vin. Tio estas senpera vido de sekvo de malbono pro sia egoismo kaj venigas homon al konscio de neceso korekti sin.
Do, la scienco Kabalo evitigas batojn de la sorto. Ĝi proponas: vi nur malkovru por vi la eksteran universon, rigardu, kio situas ĉirkaŭ vi, kaj vi certiĝos ke vi devas agi alimaniere. Ĉar vi ne povos plu agi domaĝe por vi, vi estas kreita en egoisma naturo, kaj via la plej granda egoismo iĝos altruismo. Rezulte, per tiu deformo en vi vi ekscios eternecon, perfektecon, senliman pleniĝon.
Ni staras antaŭ la problemo tute psikologia. Por ni ja ne gravas pro kio ĝui, ni simple volas ĝui. Ĝuo pro dono – ĝi estas senlima, ĉar nia deziro ne pleniĝas kaj ne nuliĝas sub efiko de plenigo, ĝuigo. Se ni traigas ĝin tra ni, ni restas konstante plenaj, konstante ĝuantaj. Tial la demando estas nur pri psikologia, interna decido de homo, kaj ĝi nepre venos.
Ni troviĝas ĉe tiu etapo de evoluo de la homaro, kiam scienco, arto, kulturo, nia socia evoluo certigos nin ke ni devas rifuzi nian naturon kaj superiĝi super ĝi. Fari tion sendolore, facile, libere, kiel bona ago, helpos al ni la scienco Kabalo.
Homo ekzistas en nia mondo kiel animalo, ĝis kiam akumuliĝos tioma egoismo, kiu riveliĝos kaj devigos lin eliri en la spiritan. Ĉiu supreniĝas ĉe sia naskiĝo.
Principe, ni tuŝis preskaŭ ĉion, kion eblas diri por komencantoj. Poste estas seriozaj lecionoj, ankaŭ por komencantoj, sed jam sistemigitaj kaj preparitaj pere de ni.