“La tuta mondo estas subordigita al unueca leĝo, en ĉiuj raciaj estaĵoj estas unueca racio. La vero estas unueca, kaj por raciaj homoj la nocio de perfekteco ankaŭ estas unueca.”
Marko Aŭrelio
Ĉiuj elementoj de la naturo estas komplete ligitaj inter si. Ĉi-tempe tiu ligo iĝas pli kaj pli klara kaj estontece ĝi riveliĝos tiom, ke nenia nia fizika movo aŭ penso povos esti hazardaj, sed ili devos inkluzivi ĝustan komprenon de ilia influo al la tuta mondo.
Mi ekzistas en ia grandega unueca komplekso, sfero, ene de kiu miaj deziroj, pensoj kaj agoj estas interligitaj kun agado de ĉiuj aliaj, kaj se mi ne sentas mian efikon al ili, tio ne signifas, ke mi senagas.
Hodiaŭ ni vidas justecon de tiu aserto pri influo de homo al la naturo, al diversaj fizikaj procezoj. Aldone, ju pli supras nome morala, sed ne fizika nivelo de nia interago kun la naturo, des pli forte kaj profunde estas nia efiko al ĝi.
Nome ĉi tie ni devos nin korekti, tio estas, alkonduki nin al ekvilibro kun la naturo.
La naturo nenion kreas vane
Unue: el la sentata en niaj organoj de senso kaj de la analizata pere de la konscio ni povas konkludi, ke la naturo nenion kreas vane. Tial estas malpermesite perforti la naturon aŭ homon, kiu estas elemento de ĝi. Ĉar ĉiu perforto al la homa, la animala, la planta kaj la malviva mondoj, ĉiu kruda enmiskiĝo rezulte reflektiĝas en ĉiuj niveloj de la naturo, kaj, ĉefe, en tiu homa.
Malfacilas por ni tion imagi, sed la civilizacio devas kvazaŭ halti! Ni ne havas rajton turni riverojn aŭ ŝanĝi iujn interrilatojn de homoj. Ni devas fari preskaŭ nenian agadon ĝis kiam ni certiĝos, ke ĝi komplete konformas leĝojn de la naturo.
La procezo de evoluo de la naturo estas celdirektita
Due: la procezo de evoluo de la naturo estas celdirektita.
Eblas diri, ke la homaro troviĝas nun en sia intera stato, simile al malmatura pomo, ankoraŭ ne preta por konsumi, ĉar ĝi estas en la procezo de maturiĝo.
Nur tiuj, kiuj komprenas la leĝojn de la naturo, vidas la tutan procezon de evoluo, kaj, plej ĉefe, ĝian celon; ili scias, ke tiu malgranda acida frukto, finmaturinte, iĝos bela kaj utila.
Ni hodiaŭ travivas procezon de evoluo, kaj tial ni devas korekte moviĝi kun ĝi, ne malhelpi kaj ne haltigi ĝin. Ĉar ni estas racia parto de la naturo, ni devas lerni konscie konformi al ĝiaj leĝoj, studante kaj konceptante ĝian programon.
En la naturo estas propraj leĝoj. Kaj tio estas ne nur leĝoj de la malviva, la planta kaj de la animala partoj de la naturo, studante kiujn ni povas supozi, ke ekzistas antaŭstarigita celo. Ni devas konfesi ĉeeston en la naturo de leĝo, kiu inkulzivas programon de evoluo ankaŭ de la homa socio, ekde ĝia naskiĝo kaj inkluzive ĉiujn ĝiajn etapojn de evoluo, ĝis la fina, perfekta stato.
Lerni de la naturo
Ni iom post iom venas al la konscio, ke la racia naturo, kiu inkluzivas en sin ĉion, gvidas homon, sed ne male.
Same kiel ni lernas de la naturo vivi en la ĉirkaŭa mondo, kreante ĉiaspecajn ilojn kaj aparatojn, ni devas elstudi ĝiajn leĝoj en la nivelo de homaj interrilatoj.
Kiel fari tion, por ke homo povu, sekvante ilin, atingi certan ekziston kaj feliĉon?
El nia observado de homo kaj partaj elementoj de la naturo ni venas al la konkludo, ke ĉiuj ili estas egosima deziro ĝuiĝi, strebo venigi sin al komforta stato. Egoismo puŝas nin al tio ke ni sekvu la ĉefan principon – ricevi maksimumon de ĝuo ĉe minimumo de penoj. La problemo estas ke homo ne scias kiamaniere interagi korekte kun siaj similuloj. Ni ne agas harmonie. Ĉiu deziras preni ĉion por si, kaj en kiaj interrilatoj estas separataj partoj de la naturo en la malviva, la planta kaj la animala niveloj?
La vivo de planto kaj tiu de animalo iĝas ebla nur pro altruisma rilato, kiu ĉeestas en ĉiu ĉelo kaj en la tuta korpo. Se ne estus tiu altruisma rilato, neniu viva organismo povus ekzisti. Rifuzo de sia memstaro de ĉiu ĉelo, kiu metas interesojn de la tuta korpo super tiuj propraj estas necesa kondiĉo de ekzisto.
Ekzemple, se korpo donas komandon morti al difinita ĉelo – tiu tuj ĉesas ekzisti. Tiel funkcias ĉiuj vivaj organismoj. Miliardoj da ĉeloj mortas kaj renoviĝas, komenciĝas vivo de tiuj novaj.
Nur kancera ĉelo rifuzas plenumi komandojn de la korpo, ne deziras limigi sin. Anstataŭ tio ĝi komencas manĝi aliajn ĉelojn, sed, mortigante ilin, ĝi detruas ankaŭ sin.
Neniu organo ekzistas pro si. Imagu renojn aŭ koron, kiuj funkcius egoisme kaj rifuzus provizi la tutan organismon.
En la sama nivelo ekzistas la tuta naturo ĝenerale – plantoj, insektoj, birdoj, animaloj. Tial ĉi tie mankas egosima reciproka utiligo aŭ neniigo de unu de la alia.
Do, en ĉiuj niveloj de la naturo la leĝo de altruismaj rilatoj estas necesa kondiĉo de ekzisto kaj evoluo. Tiel apartaj ĉeloj eliras en la nivelon de ekzisto de vivaj organismoj. Neniu elemento de la naturo povas ekzisti per si mem, sed nur en ligo kun ĉiuj aliaj partoj, estante en plena ekvilibro kun ili, en simileco al la tuta naturo – tio estas, konformante al la programo de ĝia evoluo, agante renkonten al ĝia celo.
Tial ni nomas altruismo agojn, kiujn gvidas ĉionenhava celo. Nur ago, farata pro tiu celo, nur realigo de la intenco de la naturo mem nomiĝas altruisma.
Sed homo, elirante ekster fizilologiaj bezonoj de la korpo al sociaj rilatoj – strebo al riĉeco, potenco kaj scioj, entute detruas harmonian ligon kun la naturo.
La procezo de nia evoluo postulas trovi kaj ekvilibrigi tiun ligon. Nur tiam ni ekpovos korekte kaj komforte ekzisti.
Homo, tiamaniere, supreniĝas al alia nivelo de ekzisto. Li komencas senti eternan, perfektan naturon kaj sin mem tia. Interne de tiu korekta altruisma interrilato naskiĝas vertikala, nova supreniĝo de la homaro al tute alia nivelo de ekzisto. Estiĝas transiro de egoisma interrilato al tiu altruisma, eliro en la nivelon de la naturo mem, kiu nin ĉirkaŭas kaj gvidas. Ni iĝas egalaj al ĝi. En tio estas ĝia intenco, tion ni devas atingi.
Komenti