Mar 6

La libroj

Ekde frua infaneco ni scias, kio estas libro. La unuajn fabelojn, kiujn legis al ni avino pri la bona Pinokjo kaj la malbona Neĝa Reĝino, ni formanĝis kun dolĉa kaĉo. En lernejo oni instruis al ni legi, enplantante en nin, ke libroj alportas la saĝan, la bonan, la eternan. Pri ekzisto de libroj ne tre bonaj kaj ne tre saĝaj ni eksciis iom poste…

Hodiaŭ la homaro malkovras por si specialajn librojn, similajn al neniuj aliaj.

Ili estas kabalaj libroj.

Ankoraŭ ne ĉiuj legis ilin, sed ĉiuj aŭdis, ke en ili troviĝas iu sekreto. Prave. Sed pri la ĉio – iom post iom.

La sekreto

La eventoj, pri kiuj rakontas kabalaj libroj, okazas ne en nia materia mondo kun ĝiaj materiaj objektoj, sed en la mondo, kiu nomiĝas spirita.

Ĉi tie ne aperu iaj asocioj kun magiaĵoj, objektoj de kulto kaj preĝoj. Tiu mondo nomiĝas spirita ĉar ĝi konsistas el deziroj. Tiaj deziroj estas nekonataj por ni.

Ili estas altruismaj laŭ sia naturo kaj absolute malas al la deziroj de nia egoisma mondo. Tial inter la materia kaj la spirita mondoj ne estas kaj ne povas esti ia ligo. Homo povas unuigi la mondojn se li povos korekti siajn egoismajn desirojn al tiuj altruismaj. Kaj helpos al li pri tio kabalaj libroj. Nome tio estas ilia sekreto.

La forto

De kie en kabalaj libroj aperis la forto kapabla ŝanĝi tion, kion ne eblas korekti eĉ helpe de gilotino kaj malliberejoj – la homan naturon?

Tiu forto radikas en interrilatoj de la supera administra forto – kiu en kabalo nomiĝas Kreinto – kaj kreaĵo. Temas pri tio, ke Kreinto ĉiam donas, ĝuigas, kaj la kreaĵo – ĉiam volas ricevi tiun ĝuon. Tamen se la kreaĵo komplete ricevos la tutan ĝuon, kiun volas al ĝi doni Kreinto, ĝi… neniiĝas. Tio similas al la stato de sata homo post tre abunda manĝo, kiam la estinta sento de malsato malaperas. Tial kreaĵo faras decidon aranĝi specialan sistemon de defendo, kiu nomiĝas “mondoj”. Mondo – en la hebrea “olam”, de la vorto “alama” – kaŝo.

La mondoj

La mondoj konsistas el parcufoj (spiritaj konstruaĵoj). Ĉiu parcufo havas en si tri bazajn partojn: roŝ’on (heb.: kapo), toĥ’on (korpomezo) kaj sof’on (finaĵon de la korpo). Ĝuo, aŭ lumo de Kreinto eniras en parcufon tra roŝo. Ĝi estas haltigata per ekrano. Tio estas speciala ilo, helpe de kiu eblas reguligi eniron de la lumo. Parto de la lumo, pasigita per la ekrano, eniras enen, en toĥon (la korpomezon), kaj parto restas ekstere – en formo de ĉirkaŭa lumo. La povo de la ekrano difinas kiom da ĝuo ricevos parcufo kaj kiom ĝi rifuzos. Pro la globala leĝo de la universo – la leĝo de la unua redukto – ricevi la tutan lumon (la tutan ĝuon) ne eblas. Do, la parcufo ricevas nur parton de la lumo – kaj subite okazas neatendaĵo.

Strukturo de parcufo

La lumo, kiu eniris, ekscitas en la parcufo deziron ricevi ankaŭ la ĉirkaŭan, ne enirintan en ĝi ĝuon.

Kaj, ĉar tiun deziron ne eblas realigi, la parcufo estas elpremita liberiĝi de la interna lumo. Imagu la staton de malsata homo, al kiun oni montris de malproksime tablon, plenan de luksaj manĝaĵoj. Pli bone oni entute ne montru!

La literoj

Eligo de la lumo okazas iom post iom, per malgrandaj porcioj. Tiuj porcioj nomiĝas nekudaoj (punktoj).

Tamen la informo pri restado de la lumo en la parcufo ne malaperas. Ĝi restas en formo de speciala skribaĵo, reŝimoo. Sen reŝimoo eblas nenia ago en la estonteco, ĉar sole surbaze de intaj rutinoj eblas agi – kaj en la spirita mondo, kaj en tiu materia. La skribaĵo (reŝimoo) de nekudaoj nomiĝas “literoj” (ot’oj).

Konkludo

Tiu mallonga kaj simpligita parto de la strukturo de spiritaj mondoj, kiun ni donis, celas doni imagon pri la materialo, kiun studas la scienco kabalo. Tamen studado de la materialo ne estas la celo. Gravas speciala efekto, kiu akompanas studadon de kabalaj tekstoj. La tekstoj, konsistantaj el literoj de reŝimooj, skribitaj de kabalistoj, enhavas en si ĝustan informon pri tiu korektita stato, al kiu devas veni homo, ili posedas specialan korektan forton, kiu nomiĝas “or makif” (ĉirkaŭa lumo). Tamen, pli bone ni donu eblecon komenti tion al kabalistoj: “Studante kabalon, homo prononcas nomojn de lumoj kaj ujoj, rilataj al lia animo. Responde, ili tuj komencas lumi per speciala lumo, sed de malproksime, sen eniri enen de lia animo, ĉar ĝi ankoraŭ ne estas korektita. Tiu lumo iom post iom elvokas ĉe homo senton de ĉarmo, beleco de la spirita kaj, tiamaniere, alproksimigas lin al perfekteco. (Baal haSulam, “Antaŭparolo al “Doktrino de dek sfiroj”, p. 155.)

Laŭ materialoj de www.kabbalah.info

Komenti