Efiko de kabalaj tekstoj
Ĉiuj kabalistaj verkoj enhavas priskribon de la sistemo de interrilato de Supera administranta forto (Kreinto) kaj kreitaj de ĝi kreaĵoj.
Multaj el kabalistoj, konceptinte la Intencon de kreo, priskribis ĉiujn la statojn de malsupreniro el la plej supra punkto de kunfandiĝo kun Kreinto kaj ĝis nia mondo, kie kreaĵo estas en la stato de kompleta kaŝo. Tiuj verkoj faras specialan efikon al la studantoj, ja ili rakontas pri ĉiuj la statoj, kiujn devas trairi la homaro kaj ĉiu persone, pri la statoj, kiuj ekzistas potenciale, sed ankoraŭ estas kaŝitaj de ĉiuj, kiuj deziras ilin koncepti.
Se homo, legante libron, enigas en ĉiun vorton sian deziron, strebon pli rapide trairi tiun vojon, tiam, farinte difinitan kvanton da penoj, li ricevas malkovron de Kreinto. Tio signifas, ke sub efiko de ĉio la legita, li komencis akiri ecojn de Kreinto kaj laŭ la leĝo de simileco de ecoj li akiris malkovron de Supera forto en si, t. e. la sekvan, pli supran sian staton. La lernanto kvazaŭ enigas sian deziron en tiun formuladon, kiun kabalisto donas en sia libro.
Tio similas al matematika esprimo. Ĝi mem estas kvazaŭ morta, ne estas sciate, kiajn statojn ĝi priskribas. La kabalista formulo simple redonas ligojn inter diversaj partoj de kreaĵo. Sed se la lernanto enmetas sin enen de ĝi, ĉar dum la studado de la materialo li deziras trasenti tiujn statojn, tiam per sia strebo mem li elvokas al si difinitan efikon de la teksto, kiu ŝanĝas liajn sentaĵojn kaj elirigas en spiritan mondon.
Ankoraŭfoje indas rememorigi, ke ĉiuj spiritaj statoj aŭ mondoj (mondo, olam, en la hebrea devenas de la vorto “olama” – “kaŝo”) estas sentataj ene de niaj deziroj-ecoj, pli aŭ malpli similaj al Superaj leĝoj de la naturo aŭ al Kreinto (la naturo kaj Kreinto estas identaj). En la libro Zoharo estas dirite, ke ĉiuj la mondoj troviĝas ene de homo. Tio estas tre grava momento, kiu helpos al tiuj, kiuj studas kabalon, eviti multajn erarojn kaj misirojn.
Konsistaĵoj de leciono
Prepara parto de leciono estas por klarigi la celon de ĉeesto de la lernanto en la lecionoj. “Kun kiu celo mi nun komencas la studprocezon kaj kiajn rezultojn mi atendas de miaj esploroj?” – tio povas ŝajni stranga, sed tia interna laboro estas gravega faktoro dum la plua irado de la leciono.
La prepara parto de la leciono devas daŭri kelkajn minutojn. Post monatoj da studoj la tempo por prepariĝo pligrandiĝos, ĉar aperos pli ĝustaj difinoj de sia stato, pli fajnaj mezuroj de la plej malgrandaj nuancoj de pensoj, intencoj, kalkuloj. Estas bezonata ĝusta kompreno de tio, ke la tuta informo, enigita en la tekston, influas al mi sole mezure de mia deziro ŝanĝiĝi.
Agordi sin por la leciono – signifas kompreni, ke en la studata materialo estas parolate pri miaj propraj statoj, pri mi mem, kaj neniaokaze indas imagi iajn eksterajn materiajn objektojn, historiajn procezojn, geometriajn figurojn.
La baza parto de la leciono estas persona eniĝo en la statojn, kiuj estas priskribitaj en la studata kurso. Studante tiajn aŭ aliajn statojn, dezirante koncepti ilin sente, la lernanto elvokas al si efikon de la fortoj, enigitaj en la tektson.
Leginte la materialon kun korekta intenco, la homo per forto de sia deziro ŝanĝas la rilaton inter si kaj la kampo de Kreinto. Esence, tio estas la dezirata rezulto, kiun ni povas eligi el tiu forto.
Ĉi tie ni, efektive, povas elkonduki la samajn formulojn kiel, ekzemple, en fiziko, sed en kabalo ni laboras kun fortoj de pensoj kaj deziroj, kvankam la pricipo estas la sama.
Ni ne scias kio estas Kreinto, kio estas tiu kampo, sed per niaj deziroj, streboj, ni malkovras lin, influas al li, ŝanĝas lian efikon al ni.
Terminologio de kabalo
Same kiel el ĉiu akademia scienco, ricevo de scioj en kabalo estas procezo ŝtupa, multnivela: antaŭ ĉio estas asimilata la supra, la plej facila nivelo, deira datumo, simpligitaj skemoj, la ĝenerala bildo. Poste venas la dua etapo – detala analizo de ĉiu detalo, kaj poste la tria – konekto de ĉiuj detaloj en la ĝeneralan bildon.
Tiamaniere, paŝo post paŝo, aperas la ĝenerala ideo de la sistemo, poste pliĝustiĝas la detaloj, la procezoj komencas esti konceptataj jam ne intelekte, teorie, sed sente. Specialisto en ĉiu afero eblas nomi nur tiun, kiu sentas la materialon sen iloj kaj desegnaĵoj – onidire, per la sesa sento.
En kabalo estas bezonata multfoja pripensado de la teksto, ĝis kiam aperos impresoj, adekvataj al la studata materialo. Tion eblas kompari kun sentaĵoj de muzikisto, kiu legas partituron: la notsimboloj donas al li kompletan bildon de la muzika verko.
La aliro al la studato estas ke la lernanto devas studi parkere ĉiujn difinojn. Kiucele? Por ke dum la legado ĉe li ne aperu en la menso geometriaj figuroj, bildoj kaj diversaj materiaj, substancigitaj imagoj pri la objektoj, studataj en kabalaj libroj. Leginte la terminojn: “rekta lumo”, “reflektita lumo”, “cirklo”, “restrikto”, la lernanto devas imagi la terminojn ene de si, en siaj sentoj, pensoj, deziroj.
Ekzemple: “rekta lumo” – signifas, ke mi pretas ricevi plenigon ekster ĉiuj limoj, “restrikto” – signifas, ke mi tre deziras, sed mi restriktas min.
La tuta tiu laboro estas necesa por ke ĉiu vorto elvoku ene de ni komforman sentan, kaj ne nur intelektan, reagon.
Transiro de pensa imago de geometriaj figuroj kaj desegnaĵoj al la deziro sente partopreni en la priskribataj procezoj postulas ĝustan scion de difinoj de ĉiu nocio, uzata en la libro. Tiam ni povos aŭtomate ene de ni transformi ĉiun terminon. Ĝi aperos en ni kiel nia senta stato, akompanante la difinon, kiun ni memorfiksis, kaj tio estas tre grave.
La tasko de la lernanto estas de fojo al fojo proksimigi al si tiujn difinojn, konstante pliĝustigante ilin, kaj tiam lia konceptado estos pli profunda, transiranta el intelekta kampo en tiun sentan, internan.
Aliro al la studado
Por lernanto, kiu komencas studi kabalon, malfacilas kompreni ke la konceptado de tiu scienco mem estas rimedo ŝanĝi sin, malfermi kaj eksenti pli suprajn statojn, t. e. pli proksimajn al la celo de kreo.
La lernanto devas atingi tian aliron al la studado, ke li perceprtas ĝin kiel laboratorion, kaj sin kiel objekto de esploro, kiun li korektas, ŝanĝas kaj perfektigas. Ĉiam necesas memori, por kio vi studas, kun kiu celo vi malfermas libron, kion vi deziras atingi helpe de ĝi.
De tiu vidpunkto estas necesa maksimume pragmata aliro al la studprocezo – postula kaj celdirektita. Nome tio signifos altan kvaliton de la farita dum la studato peno, sen kiu homo ne povas eĉ esperi iajn ŝanĝojn.
La tekstoj, skribitaj pere de kabalistoj, estas la sola rimedo de ligi kun la Supera fonto. Laŭ ili ni studas la leĝojn de Supera mondo kaj, per tio, alvokas al ni ilian efikon. Tiel, ni mem iĝas la kaŭzo, baze de kiu la Leĝo proksimiĝas al ni, kaj la studataj procezoj komencas ŝanĝi niajn sentaĵojn, ĉar ĉiuj ili okazas ene de ni. Kiam ni studas ilin laŭ originalaj fontoj, ili malkovriĝas pli profunde kaj pli efike agas al ni.
Kabalaj tekstoj estas fonto de fortoj, kaj akumulado de scioj estas flanka afero.
Hodiaŭ kabalaj materialoj estas tradukitaj en multajn lingvojn. Studi ilin eblas en ĉiu el ili, sed la bazajn difinojn, estas kelkcent da ili, necesas memorfiksi en la lingvo de la originalo.
La celo de ĉi tiaj tekstoj estas konigi la lernanton kun kabalaj scioj, sed la plua studprocezo iras sole laŭ originalaj fontoj, tradukitaj en la gepatran lingvon.