Okupante sin pri vera kabalo laŭ tiuj fontoj, kiujn havas la homaro jam dum miloj da jaroj, vi ne akiros recepton, kiel prosperi en ĉiutaga vivo, uzante egoismajn ecojn kaj dezirojn.
Kabalo promesas al homo neniajn allogajn perspektivojn en lia aŭ ŝia ĉiutaga egoisma ekzistado, kie li aŭ ŝi deziras sukcese dungiĝi, akirinte bonan postenon, “ĉe trogo”, plej profite edziĝi aŭ edziniĝi, plej rapide riĉiĝi, ekregi. Ankaŭ bonan sanon ĝi ne garantias. Unuvorte, rezulte de viaj okupoj pri kabalo, egoisman pleniĝon vi ne akiros.
Oni devas klare kompreni, ke mirakloj en la mondo ne ekzistas. Kabalo atendas, kiam la homaro komprenos, ke ĝi havas neniajn enajn rimedojn por mirakle fari por si ion nekredeblan, magian.
Se, studante kabalon, vi vere ekvolos kompreni la sencon de la vivo, ekvidi, kiel agi korekte, tiam vi akiros eternecon, perfektecon. Vi havos ĉion tion, sed nur se vi ne demandas: “Kiel mi povus pli multe ekhavi, deŝiri de ĉi tiu mondo?”, sed komencas pensi en pli alta nivelo: “Kion mi povas al ĝi doni?”. La homaro atingos tiun tian staton, kvankam tio ŝajnas nun tre fantazia kaj neefektivigebla, kaj nome egoismo alkondukos nin al ĝi.
Komenti