Feb 14

Kabalo ne instruas al homo ion kio okazas en nia materia mondo, kaj tial ĝi estas neuzebla kiel ilo por riĉiĝi, atingi gloron kaj famon. Kabalo estas donita al ni por eligi homon el la sentaĵo de ĉi tiu mondo en sentaĵon de la mondo spirita (la realeco sentata en la kroma organo de senso — animo). Tial ĉiuj la metodikoj, kiujn homo uzas por sukcesa ekzisto en ĉi tiu mondo ne estas vera kabalo.

Difinon de kabalo ni trovas en la artikolo de la senduba aŭtoritato pri kabalo, Baal haSulam, “La esenco de la scienco kabalo”. Li skribas: “La scienco kabalo estas kaŭz-konsekvenca ordo de malsupreniro de Superaj fortoj, subordiĝantaj konstantajn kaj absolutajn leĝojn, ligataj inter si kaj direktitaj al malkovro de Supera estranta forto (Kreinto) al homo en ĉi tiu mondo”.

Ke talismanoj kaj magiaĵoj estas malpermesataj diris ankoraŭ ARI. Oni ne devas uzi ilin ĉar per tio ni enigas homon en iluzion. Al homo ŝajnas ke en tiuj objektoj estas iaj supernaturaj fortoj, sed efektive la tuta efiko baziĝas sole sur psikologia efiko al la homo.

Homo strebas al sento de sekureco, certeco. Ekzistas multaj kredaĵoj ĉirkaŭ ĉio rilata al bonŝancaĵoj, kiam ne eblas antaŭdiri la rezulton. En tiaj okazoj homo uzas ĉiujn eblajn metodojn por venki sian psikologian necertecon. Tio helpas al li superpontigi pezaĵon kaj tiasence liaj agoj estas absolute taŭgaj. Tamen necesas kompreni ke fortoj aperas ĉe homo ne pro supernaturaj fortoj de talismano, sed pro lia vero je tio ke en la talismano ĉeestas tiu forto.

Tiaj agoj estas entute malpermesataj de kabalistoj, ĉar ili kreas malkorektan imagon pri la spirita: homo komencas imagi la spiritan mondon en formo de kaŝaj fortoj, en materiaj objektoj de ĉi tiu mondo, en specialaj ligoj de literoj, en kodoj kaj en ekzorcizaĵoj. Ni devas kreski super tio kaj kompreni ke kuracas ĉi-okaze sento de certeco sed ne Supera forto.

Kiun benon oni devas prononci surmetante ruĝan fadenon sur manon? Vi povas ekzemple diri: “Mi deziras ke mia kredo je la ruĝa fadeno helpus al mi psikologie superpontigi ĉiujn problemojn”. Sed vi ne povas ligi la fadenon kun Kreinto. Kun Kreinto vin povas ligi nur via strebo similiĝi al Li, sed ne via strebo pli bone aranĝi vin en ĉi tiu mondo, eviti suferojn, kiujn ja Kreinto sendas al vi ne por ke vi detruu ilin sed por ekstrebi al Li el ili.

Kiam ni opinias ke en fadenoj, en la aero, en la tero, ĉeestas sankteco, ni malsuprenigas la spiritan ĝis la materia nivelo, nome tio nomiĝas idolismo. Por psikologia subteno la homaro kreas por si ĉiaspecajn ritojn. Tio havas kialojn, sed necesas kompreni ke tio ne havas rilaton al la spirita, ĉar neniaj talismanoj aŭ kameoj enhavas sanktecon.

Sankteco estas eco de dono. La tuta nia mondo estas egoisma, kaj la menciitaj metodoj estas por psikologie kontentigi postulojn de homo. Se ni egoisme akiras talismanojn kaj ruĝajn fadenojn por pli bone aranĝi sin en ĉi tiu mondo, ni povas akiri nenion Superan, nenion krom interna egoisma subteno.

La Supera mondo estas la mondo kiu ekzistas laŭ leĝoj de la eco de dono, en kiu troviĝas kaj efikas nur fortoj kaj sentoj sen materiaj “vestaĵoj”. Ĝi malkovriĝas por homo sole rezulte de studado laŭ originaj fontoj. Baal haSulam en la artikolo “Antaŭparolo al Doktrino de Dek Sfirot”, p. 155, skribas, ke dum studado de originala materialo (la libro Zoharo kaj verkoj de ARI kun liaj komentoj) kaj mezure de strebo de homo al scio de sia pli perfekta stato, al li efikas korektiga lumo. Sed se homo studas neoriginalajn kabalistajn tekstojn, tiam neniaj bonaj intencoj ŝanĝos lian naturon.

Komenti