Multaj aŭdis, ke kabalo estas sekreta doktrino. Ĝuste ĝia malfermeco, kurteno de mistero ĉirkaŭ ĝi, servis kiel motivo por apero de multaj legendoj, falsaĵoj, fikcioj, vanaj babiladoj, profanaj rezonadoj kaj konkludoj ĉirkaŭ kabalo. Nur fine de la XXa jarcento scienco kabalo komencis malfermiĝi kaj disvastiĝi tra la tuta mondo. Kaj tial, komencante nian paroladon pri kabalo, necesas, unue, demeti kreitajn dum jarcentoj mitajn ŝelojn de antikva kaj moderna, ĉiuhoma scienco kabalo.
Scienco kabalo neniel rilatas al religio. T. e., ĝi estas rilata same kiel, ekzemple, fiziko, kemio, matematiko, sed ne pli. Kabalo ne estas religio kaj tion eblas facile trovi, almenaŭ el la fakto, ke neniu el religiemaj homoj scias ĝin kaj neniu el ili komprenas en ĝi almenaŭ unu vorton.
Profundegajn sciojn de universa bazo, leĝojn de universo, metodikon de mond-ekscio, atingon de krea celo, kabalo kaŝis unuavice de religiemaj amasoj. Ĉar ĝi atendis tempon, kiam evoluiĝos homaro ĝis la nivelo, kiam ĝi ekpovos akcepti kabalistajn sciojn kaj korekte uzi ilin.
Kabalo estas scienco pri administro de homa vivo, ĝi estas scio, transdonita al la tuta homaro, por ĉiuj popoloj de la tero. Kabalo estas scienco pri universo-parto, kaŝita for de homo, for de niaj kvin organoj de senso. Ĝi uzas nociojn de la universo-parto, t. e. de tio, kio okazas super nia mondo, kio nesenteblas por niaj kvin sensoj, kio situas ekster ili, en t. n. “supera mondo”
Kabalo priskribas “superan mondon” kaj per metafora lingvo, kaj per scienca tiu.
Priskribo metafora: nomojn de objektoj, fortoj kaj agoj de supera mondo kabalo prenas el nia, tera lingvo. Tio estas bezonata ĉar ni ne havas vortojn por esprimi “eksterterajn” nociojn — tion, kion ni ne perceptas per niaj 5 organoj de senso. Sed, ĉar el ĉiu objekto de “supera mondo” (“supera mondo” estas tiu parto de energi-informacia spaco, de kie eliras administro) iras forto malsupren al nia mondo kaj naskas objekton de “nia mondo” ĉi tie (“nia mondo” estas vidata kaj perceptata de homo materia universo), kabalisto, troviĝanta en ambaŭ la mondoj, vidante la konekton, priskribas “superan mondon”, uzante nomojn de “nia mondo”. Al tiu, kiu ne estas perceptanta la ambaŭ mondojn, priskriboj de kabalisto ŝajnas esti priskriboj de teraj agoj, sed reale kabalo priskribas nur tion kio okazas en “supera mondo”. Uzado de konataj vortoj-nocioj kondukas al malkorektaj reprezentoj kaj imagoj. Tial kabalo malpermesas imagi ian rilaton inter objektoj, prenitaj el “nia mondo” kaj iliajn radikojn en “supera mondo”. Tio estas la plej malmilda eraro en kabalo. Kaj tial kabalo estis malpermesata tiom da jaroj, ĝis nia tempo: evoluo de homo estis ne sufiĉa por tio ke li ne imagu ĉiaspecajn spiritojn, sorĉistojn, anĝelojn kiam temas pri diversaj estrantaj fortoj.
Ekde mezo de naŭdekaj jaroj de la XXa jarcento komenciĝis intensa disvastigo de scienco kabalo, ĉar homoj leviĝis super primitivaj imagoj pri naturaj fortoj kiel pri homsimilaj estaĵoj, niksinoj, centaŭroj ktp kaj pretas imagi la superan mondon kiel mondo de informacio, sentoj, mondo pli supra kompare al materio. Konforme, scienco kabalo, ekde la XVIa jarcento — periodo de lurja kabalo — komencis priskribi “superan mondon” uzante nur severe sciencajn difinojn kaj metodojn.
Skribitaj malsupre bazaj tezoj kaj nocioj, uzataj en kabalo, donas imagon pri metodoj kaj aliroj, uzataj en la scienco.
Pri kio okupiĝas kabalo
Kabalo okupiĝas pri malfermo de vivosenco al homo. La demando, kio estas senco de la vivo, aperas ĉe ĉiu homo en iu viva etapo. Precipe akra la demando estas en infana kaj junula aĝo, kaj poste homo, kutime, forgesas pri ĝi, foriras de ĝi — tiel ja estas konstruita la vivo: homo ne povas senfine traŭmati sin per demando, al kiu li ne ricevas respondon. Foje li venas nur al unu el la fontoj — scienco kabalo, kiu dum multaj jarcentoj estis akirebla nur por elektitoj. Alvenis kaj foriris generacioj, sed nur al ni estas donita ebleco libere ricevi plenan respondon al la plej grava demando.
Sed eĉ nun, kiam kabalo el sekreta doktrino iĝis akirebla praktike al ĉiu nia samtempano, unue venas al ĝi tiuj kiuj, adoltiĝinte kaj eĉ iĝinte maljunulo, ne ĉesas demandi al si infanan, junulan demandon — kio estas senco de mia vivo, kio estas senco de homara vivo.
Homoj, precipe akre sentantaj la demandon, venas al studado de kabalo. Eĉ se ili sentas plenan kontenton kaj plenigon en sia ĉiutaga vivo kaj ne suferas pro depresio — ili ne povas akiri animan komforton. Kial? Kabalo respondas ankaŭ al tiu ĉi demando.
Evoluaj etapoj de deziroj
Evoluo de homaro dum jarmiloj de ĝia ekzisto estas evoluo kaj realigo de diversaj niveloj de deziro. Ĝuste deziroj kaj trovado de metodoj por plenigi ilin difinas tiun aŭ alian nivelon de civilizacia evoluo kaj de ĉio, kion ni nomas teknologia kaj scienca progreso.
Dank’ al ke deziroj konstante perfektiĝas, t. e., ili ŝanĝiĝas de malgrandaj al grandaj, la homaro moviĝas antaŭen.
Kabalo dividas la tutan komplekson de homaj deziroj je kvin etapoj. En simpligita aspekto eblas formuli ilin tiel:
-
primaraj deziroj — seksumo, manĝo (kiel estas dirite: “Amo kaj malsato la mondon regas”)
-
la dua evolua etapo de deziroj — aspiro al riĉo;
-
la tria evolua etapo de deziroj — aspiro al potenco kaj gloro;
-
la kvara evolua etapo de deziroj — aspiro al scioj;
-
la kvina evolua etapo de deziroj — aspiro al scio de “supera” forto.
Bezono de seksumo kaj manĝo estas animalaj deziroj, ĉar ilin spertas ankaŭ animaloj. Eĉ estante en kompleta izoleco, homo sentas malsaton kaj aspiron al daŭrigo de gento, t. e., al seksumo.
Deziroj de riĉeco, potenco kaj scioj — tio jam estas homaj deziroj. Ĉar por plenigi ilin homo devas esti en ĉirkaŭo de similuloj — en homa socio.
Homo naskiĝas, iradas evolua procezo de animalaj kaj homaj deziroj, kaj poste li trovas, ke ilia realigo ne donas al li kontentigon. Ĉar la kaŝita, sed vera lia aspiro, kiun li ne tuj povas konscii kaj formuli, estas ekster ĉi tiu mondo.
Kabalo nomas ĉi tiun nivelon de deziro “deziro de spirita lumo”, aŭ “animo de homo”.
Kabalo esploras spiritan konstrukciaĵon, nomatan “komuna animo”. La konstrukciaĵo konsistas el 600 000 partoj, ĉiu el kiuj dividiĝas ankoraŭ je aro de partetoj kaj enmetiĝas ene de “teraj” deziroj, t. e., deziroj de unuaj kvar niveloj.
Kabalo nomas “Kreinto” ĝeneralan, administran la tutan universon, forton, inkludantan kiel kompundaĵoj ĉiujn konsekvencajn fortojn de universo.
Apero de nova speco de deziroj
Ensemblo de surteraj deziroj nomiĝas en kabalo “koro”. Deziro al sento de “supera forto” (al spiriteco, spirita deziro), aperanta en ĝi, nomiĝas “punkto en korpo”.
Homo devas dum la tuta sia biologia, tera vivo akiri kompletan plenigon de spirita deziro. Li multfoje revenados en nian mondon, ĝis kiam li akiros tion. Tiel, ĉiu generacio en nia mondo estas la samaj 600 000 animoj, ŝeligitaj en korpoj de nia mondo.
Ĉiu generacio estas “starantaj vice” 600 000 animoj, antaŭenirantaj al plenigo per spirita lumo: korpo mortas, kaj animo translokiĝas kaj enŝeliĝas en novan korpon, denove laboras en ĝi por pleniĝi, kaj tiel plu ĝis kiam, en difinita etapo de sia evoluado, pleniĝos per supera lumo.
Plejmulto da homoj spertas bezonojn, limigitajn per limoj de nia mondo. Ili enhavas kreajn, intelektajn, kulturajn aspirojn de homo, kaj aspirojn de esploro kaj kompreno de nia mondo. Tio atestas ke animoj, ŝeligitaj en korpoj de la homoj, ankoraŭ ne akiris deziron al la spirita — la kvinan evoluan etapon de deziroj. Tiuspecaj animoj ne kaŭzas en korpoj, en kiujn ili enloĝiĝas, aspirojn al tio kio situas ekster nia mondo.
Sed ekzistas malgranda (ankoraŭ!) kvanto da alispecaj animoj. Estante en proteina korpo, tia animo kaŭzas de homo emon al supera kaj eterna alto. Homo penas, kiel ĉiuj aliaj, kontentiĝi per tio, kion donas al ni ĉi tiu mondo, sed ne atingas sukceson. Li vidas, kiel aliaj homoj aspiras al kolektado, akirado, riĉeco kaj sukceso, sed por li tio estas ne pli ol ludo. Li partoprenas en la “ludoj”, kaj ofte sukcese, sed tio ne donas al li kontenton. Iom post iom, provante sin ĝuste en ĉi tiu mondo kaj senreviĝante, homo komencas senti, ke lia animo bezonas alian plenigon. Ricevinte, finfine, deziron al supera alto, homo sentas, ke per teraj ĝuoj li sin plenigi jam ne povas, kaj tial lia vivo estas malplena. Kaj tiam li komencas serĉi fonton de plenigo de la nova — spirita — deziro.
Serĉo kaj senreviĝo estas satelitoj de apero de nova dezira speco, tiom tipa por nia tempo. Ekde mezo de la XXa jarcento kaj plue plia kaj plia nombro da homoj ricevas elsupre deziron de la spirita, kaŭzantan en homo antinomion, ĉar aperas ĝi en lia koro ensemble kun ĉiuj aliaj teraj deziroj. Tiel estas malsuprenigata al homo elsupre la kvina deziro, kiu enkondukas lin en staton de ena miskomforto. Ĝuste en ĉi tiu stato homoj venas al kabalo, venas por ekspliko, kiel plenigi aperintan en ili deziron al Supera Alto.
Ĉar deziro al la spirita venas elsupre, objektoj de nia mondo ne povas esti ĝiaj plenigiloj. Kabalo okupiĝas pri tio, ke montras al homo kiel eblas plenigi tiun la plej supran deziron, se ĝi aperas.
Kabalistoj, ricevantaj plenigon de spirita deziro (la vorto “kabbala” en la hebrea signifas “ricevo”), nomas la plenigaĵon“lumo”, aŭ pli ĝuste, “supera lumo”.
Tiu supera lumo nomiĝas “Kreinto”, ĉar ĝi kreas deziron kaj mem ĝin plenigas. Sed se homo ne havas tian deziron, li daŭre vivas kiel kutima homo.
Serĉado de la plenigaĵo kaj procezo de plenigo
Vivo de homo estas procezo de ĉiama serĉo. Homo la tutan tempon serĉas kio povas kontentigi, plenigi novajn kaj novajn dezirojn: li ĉaskuras por manĝo, riĉo, seksumo, potenco, scioj. Ĉiuj tiuj deziroj aperas ĉe li konstante unu post alia. Ĝuste pri ilia plenigo homo okupiĝas la tutan sian vivon.
Multaj homoj en la historio de la homaro sukcesis plenigi ankaŭ sian spiritan deziron. Pri tio ili rakontas al ni en siaj libroj, ili informas pri serĉado de plenigaĵo kaj procezo de plenigo. Iliaj eksplikoj kaj priskriboj de la procezo kunmetiĝis en kompletan sciencon, nomatan “kabalo”. Kaj sin tiaj homoj nomas “kabalistoj”.
Kabalistoj eksplikas al ni ke homo, estante en nia mondo, devas plenigi sian animon per lumo tiel, ke la animo leviĝu al la sama spirita nivelo, en kiu ĝi troviĝis antaŭ malsupreniĝo kaj enŝeliĝo en koron de homo, t. e. en terajn dezirojn. Nia tasko estas ke malgraŭ ĉiuj aliaj deziroj, nomataj “koro de homo” aŭ “korpo de homo”, plenigi la punkton en la koro per supera lumo.
Kabalistoj diras ke plenigado de animo per lumo donas al homo senton de supera mondo. Tio signifas ke homo povas vivi (senti), esti kaj en supera mondo kaj en nia mondo, samtempe. Li konektas en si ambaŭ la mondojn. Stato, ĉe kiu homo en nia mondo plene korektas kaj plenigas sian animon en la plej alta spirita nivelo, estas nomata “fino de korekto de animo” aŭ simple “fino de korekto”.
Kabalo donas eblecon al homo — ekde kiam li eksentis aspiron al supera alto kaj dank’ al tio ricevis unuan informon pri kabalo — ekposedi metodikon de anima plenigo, eksenti staton de plena ĝuo, eterno, absoluta ekscio kaj perfekteco. Aldone li ricevas eblecon realigi tion nun, en ĉi tiu mondo, en ĉi tiu vivo, sed ne reveni denove kaj denove en ĉi tiun “ne la plej bonan” el mondoj, estante en serĉado kaj suferoj ekde sia naskiĝo kaj ĝis morto.
Pro tio ke animoj kontinue ŝanĝiĝas, evoluas kaj perfektiĝas, tasko de kabalo estas kreo por ĉiu generacio de taŭga ĝuste por ĝi metodiko de ricevo de supera plenigo. Ĉi-scienco tial estas nomata “kabalo” — ricevo, ĉar ĝi instruas metodikon plenigi animon per lumo (scienco pri ricevo de lumo). Kabalo instruas al homo ricevon de supera lumo kaj kompletan plenigon de animo per ĝi, t. e. de ĉiuj deziroj, kaj korajn kaj spiritajn. Tio eblas, ĉar ĉiuj niaj deziroj estas kreitaj ĝuste per la lumo mem. Kaj tial nur senpera plenigo per ĝi mem kapablas nin sensoifigi.
Spirita deziro — kio estas tio?
Kvankam la unuaj kvar kategorioj de deziroj (deziro de korpo — al manĝo, komforto, seksumo; deziro al riĉeco; deziro al potenco, famo; deziro al scioj) estas por ni tute kompreneblaj kaj senteblaj, pri spirita deziro ni havas nenian imagon.
Homo ne scias kio estas spirita deziro, dum kiam li povas kontentigi siajn dezirojn per la ĉirkaŭo en nia mondo. Li vidas la objektojn kaj ĝuste scias, al kio li aspiras. Sed kiam ĉe li aperas deziro al supera alto, li ne vidas en nia mondo fonton, kiu povus la deziron plenigi. Homo trovas sin en stato de senhelpo kaj perplekso: ne estas plu sentaĵo de viva gusto, neniel eblas plenigi la vivon. Li simple malbone fartas. Lin io ien “tiras”. Sed kien? Li ne scias al kio turni sin, ja fonto de ĝuo ne videblas. Homo havas eblecon por ioma tempo forgesiĝi, kaj ĝuste tion li pleje faras.
Ni demandas al ni infanaĝe: “Por kio ni vivas?” Sed poste komenciĝas periodo de adoltiĝo, kaj hormonoj de knabeco subpremas la demandon, subpremas la deziron trovi sencon kaj fonton de la vivo. Niaj seksaj, intelektaj aspiroj forkondukas nin de ĝia solviĝo. Sed poste la demando emerĝas kaj denove emociigas nin. Kaj kiu insiste postulas al ĝi respondon, ne kapablas plenigi aperantan malplenon, tiu venas al kabalo, pli ĝuste, li estas venigata elsupre: alvenas tempo de plenigo de homa animo.
Spirita spaco
Kiam korpo de homo mortas, animo transloĝiĝas en novnaskitan korpon. Dum transiroj de unu vivo en alian en animo iom post iom akumuliĝas preto al rivelo de si en homo. Multajn vivojn homo travivas ne sentante sian animon — aspiron al supera mondo. Ne miksu tion kun laika, tera “emo al la supera”, sub kiu oni kutime komprenas kreon, poezion, muzikon, arton.
Homo sentas riveladon de animo kiel novan deziron, aspiron, kiel malplenon, kiun li ne scias kiel plenigi. Ekde tiu momento komenciĝas serĉado, kiu nepre devas venigi lin al kabalo. Tiel estas venigataj al kabalo ĉiuj homoj en la mondo, ĉar kabalo estas la sola metodiko de anima plenigo.
Ekde la momento kiam homo venis al kabalo, t. e. li trovis instruistojn kaj librojn, komenciĝas periodo, nomata “tempo de preparado” (por eniro en superan mondon). La periodo povas daŭri kelkajn jarojn (minimume 3 jarojn).
Spirita spaco estas spaco de ecoj, simila al fizika kampo, kun maksimuma forto en la centro kaj malpliiĝo de la centro ĝis periferio, ĝis kompleta malapero de la eco ĉe limo, post kiu komenciĝas nia mondo.
Ŝanĝante siajn ecojn rilate al estranta forto, homo povas moviĝi en spirita spaco: diferenco inter ecoj de homo kaj tiuj de la estranta forto kaŭzas ambaŭflankan malproksimiĝon de ili, kaj similo de iliaj ecoj kaŭzas ilian proksimiĝon. Kompleta koincido de la ecoj kaŭzas unuiĝon.
Ni, en nia komenca stato, estas inversaj laŭ ecoj al estranta forto, tial ni estas tute ekster la kampo kaj ne sentas la forton. Post komenca etapo de prepariĝo homo ricevas la unuan, minimuman similon al estranta forto, kio kaŭzas transiron de limo el nia ekstera mondo en spiritan tiun, ricevon de sentaĵoj de supera mondo.
Poste komenciĝas spirita vojo, kiam homo klare sentas estrantan forton (Kreinton) kaj, sentante diferencon de siaj ecoj rilate al ĝi, konscie korektas sin kaj proksimiĝas al ĝi per similo de ecoj. La vojo de iompostioma proksimiĝo al supera estranta forto (Kreinto) per similo de ecoj konsistas el konsekvenca korekto, anstataŭigo de ĉiu el 620 egoismaj ecoj de homo per altruismaj tiuj. En kabalo tio estas priskribita kiel supreniĝo (en siaj ecoj) laŭ 620 ŝtupoj. Kabalo priskribas la ŝtupojn, iliajn specialecojn, metodojn de dezira korekto en ĉiu el la ŝtupoj. Rezulte homo ĉiufoje konceptas novan senton de Kreinto. Homo devas konsekvence korekti en si ĉiujn siajn 620 dezirojn, t. e. supreniĝi laŭ ĉiuj 620 ŝtupoj, estante en sia tera korpo, vivante en ĉi tiu mondo.
Post kiam homo finis malsupreniĝon laŭ spirita ŝtuparo, li plene identigas sin kun animo. Tial malaperas bezono denove reveni en materian mondon kaj enŝeliĝi en korpon.
Morto de homo — ĉu morto de korpo aŭ de animo?
Ne homo mortas sed lia biologia korpo. Dekomence ĉiuj ni perceptas nur nian korpon — terajn dezirojn. Poste en ni aperas deziro al la supera.
Ĝi estas ne tera deziro, sed komenco de la spirita — de deziro atingi nivelon de estranta forto — Kreinto. Se homo evoluigas en si la deziron, li krom ecoj (deziroj) de sia korpo komencas senti sian animon — parton de ecoj de Kreinto en si.
Se li korektas sin tiel ke deziro de la spirita subpremas dezirojn de korpo, kaj la korpo komplete identigas sin kun animo, tiam homo sentas mortiĝon de la korpo kiel formeto de sura mantelo de animo. Mortas la korpo, sed homo sentas sin for de korpo ankoraŭ dum vivo en ĝi.
Se ni vivas ene de deziroj de nia mondo (seksumo, manĝo, riĉeco, potenco, scioj), ni ricevas plenigon per nia korpo, t. e. tra kvin korpaj organoj de senso. Ni povas inciti nian cerbon per elektroimpulsoj, sendante signalon per enplantitaj en ĝin elektrodoj kaj senti plezurojn, kvazaŭ ricevatajn de ni tra kvin organoj de senso. Tiukaze ni rekte agas al centroj de plezuroj, sendante en ilin la saman signalon kiun ili ricevas de sentiloj de niaj kvin organoj de senso.
Tio estas ekzemplo de reago ne per organoj de senso, sed senpere tra centroj de plezuroj, en kiujn venas ĉiuj signaloj.
Animo, ekrano kaj ĝuo
Spiritan deziron ni ricevas ne tra nia korpo sed rekte elsupre. Por ĝia plenigo ankaŭ estas bezonata organo de senso. Ĝi nomiĝas “ekrano”. Ekkiam aperas la organo de senso ĉe homo, li komencas senti per ĝi ĝuon. La ĝuo mem nomiĝas supera lumo. Tra ekrano lumo eniras en nian deziron ĝui per ĝi. La deziro ĝui per supera lumo mem nomiĝas animo. Lumo kiel fonto de ĝuo senteblas nur se homo ekposedas kroman organon de senco, kapablan percepti la superan lumon.
Ĉiuj komponantoj: lumo (ĝuo), ekrano (ricevilo) kaj animo (ricevanto) — neniel al nia tera korpo rilatas. Tial ne gravas, ĉu la homo estas en tera korpo aŭ ne. Ekkiam ĉe homo aperas konekto kun supera lumo, li komencas kontakti kun ĝi, korekti sin por pleniĝi per la lumo. Laŭŝtupa sinkorekto konforme al supera lumo kaj konforma plenigo per ĝi nomiĝas spirita supreniĝo.
En ĉi tiu, komplete pasiiganta la homon, procezo, korpo estas atentata nur kiel ilo por spirita supreniĝo. Aliel ĝi neniun alian intereson indas. Malgranda ĝuo kompare al la grandega tute nesenteblas: ĝi estas subpremata pere de la granda. Tial, kvankam kabalisto situas en la sama mondo kie estas ni, li, principe, vivas jam en supera mondo.
Sed ĉar lia mondo ne estas perceptata de ni, ĉiuj liaj mondoperceptaĵoj por ni estas kaŝitaj, sekretaj, transaj, t. e. situantaj trans ekrano.
Kiam homo identigas sin kun sia animo kaj ne kun sia tera korpo, morton de la korpo li perceptas kiel ŝanĝon de vestaĵo. Liaj sentoj kiujn li akiris en ĉi tiu mondo, ne ŝanĝiĝas, kaj la mondo en kiu li jam loĝas, restas kun li ankaŭ post morto de lia tera korpo. Fini, laŭ intenco de supera estranta forto, sian teran vojon, t. e. atingi kompletan identecon kun la forto, povas kaj devas atingi ĉiu vivanta sur Tero.
Sur kiu datumo baziĝas kabalo?
Kabalo akceptas nur ĝustan, provitan eksperimente datumon. Neniujn teoriojn, supozojn ĝi prenas en kalkulon. Ĉion sur kio baziĝas kabalo kiel scienco ni scias de homoj kiuj tra punkto en koro, tra animo persone konceptis superajn sentaĵojn, t. e. konsciis, elprovis, mezuris kaj priskribis ilin. Ĝuste aro de iliaj esploroj generas la sciencon kabalon.
En kabalo, kiel en ĉiu scienco, estas propra difinita esplora aparato: matematika, grafika (per skemoj kaj tabeloj). Anstataŭ sentoj, emocioj, impresoj pri la sentado de supera estranta forto, kabalistoj operacias per vektoroj, fortoj de altiro de deziroj, fortoj de subpremo: iliaj rilatumoj estas mezurataj nombre, kaj deziroj de ilia plenigo estas difinitaj mezure. Tiel kabalistoj priskribas sentatan de ili superan administron.
En nia mondo ĉe ni mankas eblecoj mezuri kaj enajn penojn, kaj subjektivajn sentaĵojn de homo, kaj des pli, ĝuste mezuri sentaĵojn, perceptojn kaj impresojn de du diversaj homoj. Eblas nur kompati psikologiistojn kaj psikiatrojn, kiuj penas ĝuste influi sur animajn parametrojn de homo.
Historio kaj lingvo de kabalo
Ĉio kion ni scias pri supera mondo antaŭ ol ni mem konceptas ĝin, ni scias de homoj kiuj ĝin jam konceptis. Ili priskribis al ni sian vojon, siajn sentojn, siajn konkludojn kaj rekomendojn, kiuj estas proponataj al ni por ke ni trairu la saman vojon. Iliaj priskriboj de vojaĝoj en supera mondo generas temon de kabalistaj libroj.
Ĉiu homo komencas sian vojon de konceptado de supera estranta forto ekde kiam li metas al si demandon pri senco de la vivo, pri siaj suferoj, pri kialo de la universo, pri sorto kaj okazo. Esploro de la demandoj venigas al neceso malfermi superan forton. Siajn impresojn de ĝia malfermo la plej antikva kabalisto eksponis en “Libro de Kreo” ĉirkaŭ 3700 jarojn antaŭe. Jam en ĝi li uzis kabalistan lingvon. La libron ankaŭ niatempe studas kabalistoj.
Por priskribi superan mondon kabalistoj uzas ankaŭ lingvon de sagaoj, metaforoj, priskriboj. Por kabalisto ne gravas en kiu lingvo estas skribita libro pri supera mondo, ja ĉiukaze, legante, li sentas priskribitan pere de aŭtoro, same kiel muzikisto, legante notojn, aŭdas muzikon.
“Teraj” kaj “spiritaj” organoj de senso
Ni naskiĝas kun kvin organoj de senso: vido, aŭdo, flarsento, gusto kaj tuŝado. Tra ili ni ricevas en nin, kiel en nigran keston, iun informon elekstere. La informo, trairante en cerbon, estas traktata kaj eligata kiel ensembla bildo de la ĉirkaŭa mondo. La sentaĵoj nomiĝas “ĉi tiu mondo” aŭ “mia mondo”. Se paroli ĝuste, mi ne scias, kio ekzistas ekster mi. Mi nur difinas miajn reagojn al iu ekstera ago.
Nia organo de aŭdo estas aranĝita tiel ke membrano apartigas eksteran ĉirkaŭon de ena tiu. La membrano povas esti pli malpli sensitiva, sana aŭ malsana. Depende de tio ni difinas sonon kiel forta, malforta, alta, malalta, aŭ ĝi povas tute foresti. Kiun sonon mi aŭdos dependas ne de kia ĝi estas ekstere, sed de strukturo de mia sensorgano, t. e. dependas de miaj ecoj. Mi sentas ne eksterajn oscilojn sed reagon de mia sentilo al ili. Mi perceptas ion ene de mi kaj diras, ke tio estas ekstera sono. La samo koncernas ĉiujn aliajn niajn sentojn.
Rezulte evidentiĝas ke ni estas absolute ferma sistemo: ĉiu el ni sentas siajn enajn reagojn al ekstera, ankoraŭ nesciata de ni ago. Kaj ni neniam povas objektive percepti okazantajn eventojn ekster ni. Kaj ĉion ni perceptas nur dank’ al ke niaj organoj de senso, kondukiloj, cerbo, centroj de percepto tiel, kaj ne aliel, traktis kaj prezentis al ni la informon. Ni ne scias kia ĝi estas ekster ni. Ni estas malfermitaj en ni.
Kion al mi donas aldona, konscie akirata organo de senso — ekrano? Ĝi donas al mi eblecon ricevi informon ne per miaj naturaj kvin organoj de senso en miajn egoismajn dezirojn (kompreni okazantajn eventojn nur por ricevi profiton, t. e. neobjektive), sed senpere kaj objektive. Tiumaniere mi eliras por vera, ne damaĝita per miaj kalkuloj, konceptado de absoluta, objektiva universo.
Ĝuste tion donas al ni scienco kabalo. Ĝi agas komplete sur scienca bazo, kun ripetebleco de eksperimento, kun fiksebla datumo, regenera ebleco ktp, kiel en ĉiu scienco. Kabalo havas neniun rilaton al religio. Neniuj religioj instruas kabalon, ja ĝi malfermas por homo veran universon, en kiu la unueca estranta forto deziras nur — venigi homon por similiĝo al si.
Gematrio de animo
Se du kabalistoj legos la saman priskribon de supera mondo, ili sentos ian bildon de ĝi. Sed kiel ili povas alfronti siajn sentojn? Ja ĉiu el ili havas proprajn sentojn, ene de sia animo, konforme al ĝiaj enaj ecoj.
Se unu kabalisto estas pli granda laŭ spirita alto (profundo) de ekscio (en kabalo tio signifas ke li havas pli grandan “ekranon”), do certe malfermiĝantaj al li bildoj diversos per pli granda kompreno de tio kio okazas.
Kvalito de animo estas aro de ĝiaj ecoj. En nia mondo ĉiu homo en sia karaktero havas la plenan aron de ecoj, kaj bonaj kaj malbonaj, sed ĉe ĉiu homo ili estas inter si en distinga proporcio. Studante kabalon eblas ĝuste ekscii konstrukcion de animo, ĝian aron de deziroj, ĝuste priskribi kaj formuli ĝian strukturon.
Kabalo diras ke pere de Kreinto estas kreita la sola konstrukciaĵo, unu deziro — animo, nomata “Adamo”. Sed en ĝi eblas trovi 600 000 partojn — fiksitajn strukturojn, partajn animojn. En ĉiu animo (kaj en la komuna, kaj en la parta) ekzistas 620 enaj partoj, partaj deziroj. Ilia reciproka kombino difinas strukturon de animo.
Ĉiu difinita strukturo de animo aŭ ĉiu parta animo ricevas sian nomon laŭ sia baza, tipa nur por ĝi, kvalito. Nomo estas esprimata nombre — kiom da korektitaj kvalitoj kaj plenigoj estas atingitaj pere de la animo. Nombra valoro de tia nivelo de animo nomiĝas ĝia gematrio.
Scio iĝas absoluta
Rezulte de sia korekto, ĉiuj animoj unuiĝas en unu komunan animon “Adamo”. Kaj tiam inter ili aperas plena kunligo, kiel en unueca sistemo. La konstrukciaĵo de la komuna animo plene ligas ĉiujn animojn tiel ke rezulte de la unuiĝo en unu animon, ĉiu el ili sentas tion kion sentas ĉiuj kune. Kaj tiam scio iĝas absoluta. Ĉi tiu stato nomiĝas “fina korekto”. Per tio la komuna animo, kreaĵo, egaliĝas laŭ siaj ecoj kaj plenigo al unueca estranta forto, iĝas egala al Kreinto.
La staton ĉiuj animoj devas atingi ne pli malfrue ol 6000 jarojn ekde kondiĉa punkto nomata “kreo de la mondo”, t. e. ekde unua apero en homo de aspiro al supera mondo (la 2006a jaro konformas al la 5766a jaro laŭ tiu tempokalkulo). Sed niaj penoj povas mallongigi la periodon multoble.
Kabalo — scienco pri ricevo de ĝuo
Sub ĝuo en kabalo estas komprenata plenigo de deziro en ĉiuj ĝiaj riveloj: materia, morala, intelekta, fizika. Krome, celata estas ĝuo (plenigo) absoluta, senfina, eterna, perfekta kaj plena.
Ĝuo senteblas nur ĉe esto de tre forta deziro — kiam klaras kion vi deziras — kaj ĉe plena manko de dezirataĵo. Ricevata ĝuo tuj malgrandigas deziron, kio, siavice, malgrandigas ĝuon. Maksimuma ĝuo senteblas ĉe unua kontakto de dezirataĵo kun deziranto, simile al kiam unua peceto de manĝaĵo senteblas en buŝo. Sed poste malsato malaperas, la deziro malgrandiĝas, okazas satiĝo. Kaj jam vi ne sentas de ĉiu manĝaĵa peceto tioman ĝuon kia estis ĉe komenco de manĝado. Tial frandemuloj lasas por manĝofino la plej bongustajn kuiraĵojn, por replenigi malgrandigitan deziron per pli granda ĝuo.
Se ni komencos esplori niajn ĝuojn (pro scioj, potenco, riĉo, seksumo kaj manĝo), ni trovos ke ĉiuj ili plimalgrandiĝas dum pleniĝo, satiĝo, ricevo de dezirataĵo. Iufoje homo laboras dekojn da jaroj por akiri deziratan, sed akirinte ĝin li perdas senton de ĝuo.
Ĝuste malapero de sento de ĝuo kaŭzas en ni impeton serĉi novajn ĝuojn. Reklamo, modo k. s. donas al ni novajn dezirojn, kaj ĉasado por ilia plenigo kaptas nin plene, ĉar ni antaŭĝuas la ĝuon. Post ricevo de dezirataĵo ni ree bezonas kurĉasi por nova ĝuo. Kaj la procezo estas senfina. Tial homo neniam ĝuas: li estas en konstanta moviĝo. Kabalo instruas al homo ricevon de nemalapereblaj ĝuoj: eternaj, absolutaj, perfektaj, malfermantaj kiel konstanta ĝuo kaj paco. Ĝuste tial la metodo nomiĝas “scienco pri ricevo”. La teknikon de ricevado ni lernas de supera forto mem. Ĝi donas eblecon senti samtempe deziron kaj ĝuon, por ke ili ne estingu unu la alian. Ĉar ne estas krevo inter deziro kaj pleniĝo, ni estas en konstanta paco kaj ĝuo.


