La libroj
Ekde frua infaneco ni scias, kio estas libro. La unuajn fabelojn, kiujn legis al ni avino pri la bona Pinokjo kaj la malbona Neĝa Reĝino, ni formanĝis kun dolĉa kaĉo. En lernejo oni instruis al ni legi, enplantante en nin, ke libroj alportas la saĝan, la bonan, la eternan. Pri ekzisto de libroj ne tre bonaj kaj ne tre saĝaj ni eksciis iom poste…
Hodiaŭ la homaro malkovras por si specialajn librojn, similajn al neniuj aliaj.
Ili estas kabalaj libroj.
Ankoraŭ ne ĉiuj legis ilin, sed ĉiuj aŭdis, ke en ili troviĝas iu sekreto. Prave. Sed pri la ĉio – iom post iom.
“La tuta mondo estas subordigita al unueca leĝo, en ĉiuj raciaj estaĵoj estas unueca racio. La vero estas unueca, kaj por raciaj homoj la nocio de perfekteco ankaŭ estas unueca.”
Marko Aŭrelio
Ĉiuj elementoj de la naturo estas komplete ligitaj inter si. Ĉi-tempe tiu ligo iĝas pli kaj pli klara kaj estontece ĝi riveliĝos tiom, ke nenia nia fizika movo aŭ penso povos esti hazardaj, sed ili devos inkluzivi ĝustan komprenon de ilia influo al la tuta mondo.
Mi ekzistas en ia grandega unueca komplekso, sfero, ene de kiu miaj deziroj, pensoj kaj agoj estas interligitaj kun agado de ĉiuj aliaj, kaj se mi ne sentas mian efikon al ili, tio ne signifas, ke mi senagas.