Mar
5
“…Por subteni minimuman strebon al vivo en homo, por ke li ne mortigu sin pro manko de almenaŭ ioma ĝuo, Kreinto donas al ni deziron ĝui per malgranda porcio de lumo, ner dakik, kiu vestiĝas en diversajn objektojn de nia mondo, al kiuj ni tial strebas.
Do, ni senkonscie kaj aŭtomate troviĝas en konstanta kurĉaso por lumo de Kreinto. Kaj ni estas sklavoj de tiu natura strebo. Sed homo devas kredi, ke la kaŝo de Kreinto, la sento de senelireco pro manko de ĝuo, estas intence kreata de Kreinto por profitigi homon, ĉar se lumo de Kreinto plenigos egoismon, tiam homo ne havos liberon de volo por agi memstare, ĉar li iĝos sklavo de la ĝuo kiu plenigas lin…”
Miĥael Lajtman, fragmento el la libro “Konceptado de superaj mondoj”