La plej ofta eraro estas identigo de kabalo kun religio. Ni rigardu, kio estas la kardinala diferenco inter kabalo kaj religio.
Religio pensas, ke Kreinto ŝanĝas sian rilaton al homo depende de agoj de la homo.
Se mi estos bona, Kreinto rilatos al mi bone, t.e. Li ŝanĝos sian rilaton. Tiamaniere, religio devigas homon serĉi metodojn efiki al Kreinto: doni almozojn, starigi kandelojn, ne gravas kion, en ĉiuj religioj estas propraj ritoj. Ĉe homoj aperas granda hierarkia sistemo — kiu pli bone povas petegi Kreinton, kiu estas pli proksima al Li, kiu konas kiel Lin peti, al kiu indas aldiri kiel al peranto kaj peti: “Preĝu pri mi”.
Homoj bezonas tiun psikologian helpon, ili pretas pagi por tio. Homo en malbonaj statoj kredas je io ajn. “Kreu por mi iun miraklon, agordu por mi ion, faru tiel, ke mi subite okazu en alia stato”. Tio ne eblas kaj neniam estos, ja temas pri difinitaj leĝoj de la universo. Leĝoj tiaj priskribitas en kabalaj libroj.
La scienco kabalo asertas, ke la Supera forto estas senŝanĝa. Kreinto ne ŝanĝas sian rilaton al homo — Li estas bona, Donanta bonon.
Kabalistoj konsilas nin: “Homoj! Ĉesu okupiĝadi pri stultaĵoj — Kreinto ne ŝanĝiĝas. La mondon vi pentras mem per siaj organoj de senso. Ŝanĝu vin, kaj vi ekvidos, kvazaŭ la mondo mem ŝanĝiĝas, kvazaŭ ŝanĝiĝos rilato de Kreinto al vi — ne, simple vi sensos Lin alie”. Kiel malbona infano, boniĝinte, sentas la saman rilaton de la gepatroj kiel bonan.
La scienco kabalo diras, ke ĉirkaŭ ni ekzistas unueca Supera senŝanĝa lumo, statanta en absoluta paco kaj efikanta al ni. Efiko, kiun ni ricevas, estas aranĝita tiel, ke influas al ni per absoluta Bono.
Por kompreni veran rilaton de kabalisto al Kreinto eblas ekzempli kabalistan preĝaron, en kiu mankas kutimaj vortoj, esprimantaj sensojn de homo, sed apartaj literoj: multfoje “alef”, multfoje “bet” kaj tiel plu — estas ĉio skribita en ĝi, signifas spiritajn agojn, kiujn, bonigante sin, devas fari homo. Kaj tiam li ricevas la Superan lumon en sin.
En kabalo la nocioj de puno kaj rekompenco pro iaj agoj antaŭ la Supera forto simple mankas. Estas neniuj ritoj, eksterajn agojn kabalo ne enhavas! Ajna desegnaĵo de sferoj, mondoj, gematrioj, estas ne pli ol aplika materialo. Kabalo estas individua sentado de Kreinto fare de ĉiu homo persone. Estas neniu mistiko en kabalo, tio estas scienco pri la tuta universo, studado de kiu ebligas al homo respondi al la demando pri kaŭzo kaj celo de lia ekzisto, trovi sian lokon en la vivo, esplori kaj elekti la plej bonan el eblaj decidoj kaj ŝanĝi sian staton al pli bona.